Vizitu Forumon

Ĉina fama reĝisoro Xiao Feng (foto) 

(GMT+08:00) 2009-06-29 11:00:21

Antaŭ nelonge en Pekino, projekciiĝis filmo "Pafilo de Kompato" kameraita de ĉina fama reĝisoro Xiao Feng. Ĉinaj film-komentistoj donas altan takson pri la filmo kaj rigardas la filmon kiel ĉinproduktitan holivudan filmon kun scenoj de katastrofo, maltrankviliĝo kaj scienca supozo. Akceptante intervjuon reĝisoro Xiao Feng diris, ke tio estas la unua fojo por li kamerai komercan filmon kaj la kameraado estis plena de penigo. En la hodiaŭa programero, ni konigu al vi Xiao Feng kaj lian novan filmon.

La filmo "Pafilo de Kompato" adaptita laŭ literatura raportaĵo priparolas veran rakonton, ke okaze de inundo, iu malliberejo en la ĉina suda landparto translokis dek milojn da malliberuloj, neniu forkuris kaj mortis. En la filmo, rakonto estas malvolvata ĉirkaŭ kvin kugloj de pafilo de policano Laoma. Laŭ konigo de Xiao Feng, kameraado de la filmo estas plena de penigo.

Li diris, ke kameraado de la filmo daŭris je tri jaroj kaj mono-kolekto kelkfoje haltis. Kameraado de la filmo estas giganta defio por Xiao Feng, tamen li havas specialan preferon pri tia temo. Li esprimis, ke li lertas en kameraado de filmoj kun diversaj temoj, tamen bedaŭrinde li ne plenumis filmon, kiu emociis lin. Kiel reĝisoro, li preferas viran kaj heroan filmon. Por strebi al tia sento, Xiao Feng kaj liaj kolegoj donis gigantan klopodon. Li diris:

"Multaj statoj en la filmo estas plenumitaj per truko, kiaj inundo, tajfuno kaj katastrofo. Ni celas meti rolojn en katastrofo kaj fari plej veran prezentadon. Vera sperto kaj sento rezultigas veran prezentadon."

En la filmo, troviĝas multaj skuaj scenoj: ekzemple ĉelveturilo falis en riveron, policanoj ĉasis malliberulojn kaj ponto rompiĝis kaj ankaŭ okazis ŝtonkota fluado, tiuj scenoj estas tre veraj kaj donas grandan skuon al spektantoj. En la filmo "Pafilo de Kompato" troviĝas multaj truko kaj 90% da scenoj de pluvo estas plenumita per speciala tekniko. Ĉar tio estas la unua fojo por Xiao Feng kamerai komercan filmon, tial mankis al li anticipa plano pri kapitalo, tio rekte rezultigis halton en la duona kameraada periodo. Por daŭrigi la kameraadon Xiao Feng ĵetis sian tutan akumulon kaj li eĉ vendis sian apartamenton, pri kiu lia edzino ne sciis. Xiao Feng diris, ke se li kamerais la tutan procezon pri mono-kolekto, anstataŭigo de aktoroj kaj fojfoja halto de la kameraado, tio certe indas esti spektata.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto