Vizitu Forumon

Iom pri filmo "Pafilo de Kompato"

(GMT+08:00) 2009-06-29 11:00:25

Depost 28 jaroj post eniro en la filma rondo, Xiao Feng gajnis ĉinajn gravajn filmajn premiojn. Samprofesiaj homoj konas, ke Xiao Feng lertas en kameraado de filmoj kun diversaj temoj. Nun Xiao Feng alte atentas respondon de spektantoj. Li diris:

"Mono kaj honoro estas ne tiel gravaj por mi. Nun mi atentas, ĉu miaj filmoj plaĉas al spektantoj kaj ĉu miaj filmoj konformas al la merkato. Laŭ mi, estas plej grave, ke spektantoj konas min per miaj filmoj, tamen tio estas komplika inĝenieriaĵo. Eble mi ne povas sukcesi en la merkato kvankam mi donas grandan klopodon. Tio ŝajne estas sistema inĝenieriaĵo kaj por mi la inĝenieriaĵo same kiel monto staras antaŭ mi kaj mi ne povas esti dizertinto. Mi devas grimpi sur la monto. Tial kameraado de la filmo "Pafilo de Kompato" estas procezo de mia grimpado."

Xiao Feng lernis belarton en universitato kaj estas kompetanta lia servo kiel belartisto kaj reĝisoro. Laŭ li, iu pentraĵo ne povas manifesti sian opinion kaj filmo kun aroj da aktiva sceno povas plenumi tion. Post diplomiĝo, li servis kiel belarta desegno en iu filma studio, tiam li sentis, ke li taŭgis esti reĝisoro. Filmo "Perda Amo" unue kameraita de li estas tre delikata kreaĵo. Xiao Feng tre ŝatas filmon kaj dank' al lia lerteco en pentrado, literaturo, estetiko kaj filozofo, filmoj kameraitaj de li estas aprecindaj. Li alte atentas desegnon de ĉiu objektivo kaj interobjektivan harmonion, tial filmoj kameraataj de li havas unikan stilon. Ĝenerale liaj filmoj prenas ordinaran vivon kiel temon kaj tio manifestas lian fortan socian respondecon.

Responde demandon pri lia servo kiel reĝisoro, Xiao Feng diris:

"Mi ŝatas literaturon kaj kreis multajn poeziojn. Laŭ mi senmova sceno ne sufiĉas por manifesti mian pensadon, tamen filmo kun 600 scenoj havas pli da spacon por manifesti mian pensadon. En juneco mi ĉiam sentis, ke mi volis priparoli mian pensadon kaj pentrado ne sufiĉis por esprimi mian internan senton. Tial mi absorbiĝis en filmo."

Xiao Feng 40-jara aspektas laca, li diris, ke por li kameraado ŝajne estas grimpado sur monto kaj kameraado de la filmo "Pafilo de Kompato" estas grimpado sur pli alta monto. Resiĝoro estas peniga profesio kaj Xiao Feng estas frenezulo pri sia laboro. Li eĉ donas 16 horojn en kameraado en ĉiu tago. En la kuranta jaro, tri filmoj atendas kameraata de li. Li sentas, ke li estas hontaŭ antaŭ siaj familianoj, ĉar mankas al li tempo por akompani ilin. Ju pli sukcesa estas lia kariero, des pli malproksima estas la rilatoj inter li kaj liaj familianoj. Xiao Feng diris, ke li estas en dilemo pri siaj familianoj kaj kariero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto