Vizitu Forumon

Vivmaniero de Korea nacio de Ĉinio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:22

La koreoj de Ĉinio komencis fari kotonan ŝtofon en la mezo de la 14-a jarcento. Antaŭ tio la nacianoj faris vestojn ĉefe el lina kaj silka ŝtofoj. Kaj la vestado de la nacio estis influita ne nur de Han-nacio, sed ankaŭ de la nacioj manĉura, mongola kaj alilandaj. La koreaj viroj portas larĝan pantalonon, kio faciligas ilian sidiĝon sur tero. La virinoj de tiu nacio portas kurtan jakon kaj longan jupon. La ĉinaj koreoj ŝatas blankan koloron. De antikve ili abomenis nudigi la kapon kaj multe atentis kapvestojn. Nun ili portas vestojn kaj la tradiciajn kaj la modernajn. En la festaj tagoj ili kutime portas la tradiciajn.

Iliaj popularaj manĝaĵoj estas pikloj, malvarmaj vermiĉeloj, bakaĵo, misoo k.a.

Por fari piklojn ajlo kaj kapsiko estas necesaj. Misoo estas nepre necesa por prepari supon. Granda parto de la nacianoj loĝas en montaro kaj tie abundas legomoj. Deantikve la nacianoj lertis en rizkulturado. Ili ŝatas akran kaj acidan gustojn, sed ne la oleozan. Ili ŝatas miksi fabojn aŭ bataton en rizaĵon. Ili ŝatas manĝaĵojn el faruno. Moĉio el rizfaruno estas ilia tre ŝatata manĝaĵo, kaj nur honoraj gastoj povas ĝui la frandaĵon. La malvarmaj vermiĉeloj estas tre ŝatataj de la koreaj nacianoj. Tiu manĝaĵo ests bongusta, apetitveka kaj refreŝiga. Ili ŝatas ankaŭ rizan kolbason. Krome la nacianoj ŝatas manĝi hundaĵon

Koncerne la domkonstruadon, multe ŝanĝiĝis la strukturo de instalado de iliaj domoj. En 1883 la registaro de Qing-dinastio difinis la areon kun 700 kilometroj en longo kaj 50 kilometroj en larĝo norde de Tumen-rivero kiel kultivejon ekskluzive por koreaj enmigrintoj. Fiksa loĝado ebligis al ili konstrui kompare bonajn domojn kun tegmentoj de diversaj formoj. Ili tegmentas siajn domojn per pajlo aŭ tegolo. En la domoj estas larĝa terlito kun fumtubo el ligno, adobo aŭ briko. Ekster la domoj estas muelejo, tenejo, brutostalo k.a. En urboj ili vivas same kiel aliaj nacioj ĝuante civilizitan materian vivon. Post nelonge malaperos pajlaj domoj.

En Yanbian estas multaj vidindaĵoj. La koreoj ŝatas turismon. En festoj ili piknikas sur monto ludante muzikilojn. La ekskurso ofte finiĝas per kantado kaj dancado.

La Unua de Junio kaj la Maljunula Tago estas la plej gravaj festoj de la nacio. En la infana tago preskaŭ ĉiuj familioj vojaĝas kunportante infanojn por pasigi la feston en parkoj aŭ kamparo. En la Maljunula Tago ili aranĝas sportan konkurson aŭ aliajn aktivadojn. La Maljunula Tago estas la 15-a tago de la 8-a monato laŭ la luna kalendaro, dum en aliaj lokoj de Ĉinio oni prenas la 9-an tagon de la 9-an monaton laŭ la luna kalendaro kiel Maljunulan Tagon. En tiu festo oni ŝatas ekskursi en antaŭurbo kaj ĝui piknikon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto