Vizitu Forumon

Tetrinkejoj de Sichuan (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:22

En Sichuan-provinco estas multaj tetrinkejoj kaj ĉiu tablo en la tetrinkejoj povas esti granda mondo.

Sichuan en la sudokcidenta parto de Ĉinio estas loko plej frue produktanta kaj ĝuanta teon, kaj tetrinkado konsistigas la gravan parton de la vivo de la popolo. Parenco de mia kolego estas tetrinkemulo kaj vizitas tetrinkejon ĉiutage. En la "Kultura Revolucio" tetrinkejoj estis fermitaj kaj li tiel ĉagreniĝis, ke li tute perdis la energion kaj inertiĝis tago post tago. Post la "Kultura Revolucio" la tetrinkejoj estis restarigitaj kaj li sentis sin amnestiita kaj dronis en tetrinkejo por sin malstreĉi. Nemalmultaj estas tiaj homoj en Sichuan.

Procedo de tetrinkado

Tetrinkado en Siĉuan havas regulan procedon kaj specialan tason kun kovrilo kaj subtaso. Trinkante oni tenas la subtason sed ne la tason kun varmega teo. La kovrilo povas konserevi varmon kaj bonodoron de la teo. Krome oni kirlas la teon per la kovrilo. Oni suĉas teon el la fendeto inter la taso kaj kovrilo. Estas ege agrable trinki teon fumante aŭ ludante kartojn.

Antaŭ longa tempo por establi tetrinkejon oni bezonis nur meti kelke da tabloj kaj benkoj ĉe strato. Oni aldonis al ĉiu tablo kvar benkojn kaj la klientoj estis plebanoj kaj neniu mandareno vizitis tian tetrinkejon. Poste oni ekipis tetrinkejojn per malaltaj tabloj kaj kuŝseĝoj kaj pli poste per malaltaj lignaj tabloj kaj bambuaj foteloj, ĉar ĉie en Sichuan kreskas bambuo. En la tetrinkejoj de okcidenta Sichuan oni uzas kuŝseĝojn same altajn kiel la tabloj. La seĝoj estas tre komfortaj. Pro longa uzado la seĝoj ricevis brunan koloron.

"Akrobataĵo" de kelneroj

En la tetrinkejoj laboras kelneroj lertaj kiel akrobatoj. Tuj kiam klientoj enpaŝas en la tetrinkejon, kelnero laŭte kaj entuzisme salutas ilin, viŝas la tablon kaj seĝojn kaj sidigas ilin laŭ iliaj aĝoj kaj rangoj. Kiam la klientoj konkure pagas, la kelnero klare scias, kies pagon li devas elekti. Multaj tetrinkejoj ĝuas famon pro siaj bonaj kelneroj.

En iu tetrinkejo en la Popola Parko mi vidis servadon de kelnero Wu, kiu ĵus revenis de Aŭstralio post prezentado. Li tenis per unu mano rebrilantan kupran kruĉon kaj stakon da tasoj en la alia mano. En palpebrumo li jam dismetis la subtasojn sur la tabloj, precize antaŭ la gastoj. Tuj poste li surmetis sur ilin tasojn kun tefolioj. Laŭvice li levis la kovrilon de tasoj per la maldekstra mano kaj fulmrapide verŝis akvon en ilin per la alia mano, lasante neniun guton da akvo eksteren. La tasoj estis plenigitaj de teo, sed neniu guto falis ekster la tasoj. La tuta servo estis plenumita en minutoj kaj la gastoj tre ĝuis la "akrobataĵon" de la kelnero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto