Vizitu Forumon

Kalejdoskopaj scenoj en la tetrinkejoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:22

Sichuan-anoj estas babilemaj, humuraj, gajaj kaj ŝercemaj. Ili tre ŝatas viziti tetrinkejon. Tie ili povas gaje babili kun konatoj kaj nekonatoj. Ili babilas pri la antikva tempo, la reala socio kaj la eksterlando, pri anekdotoj, absurdaĵoj, onidiroj kaj eĉ merkataj informoj.

Iuj komercistaj rondoj havas sian kutiman tetrinkejon. Ekzemple komercistoj pri orkideoj renkontiĝas en la tetrinkejo "Orkideo" kaj tiuj pri dorlotbestoj vizitas nur la tetrinkejon "Kato kaj Hundo". Troviĝas eĉ tetrinkejoj rilataj al negoco de metalaĵoj, elektraj ekipaĵoj, ĉiutagaj necesaĵoj aŭ kemiaĵoj! En iuj tetrinkejoj la muroj estas plene kovritaj de abundo da reklamaj folioj kaj tarifoj kaj aŭdiĝas laŭta marĉando. Laŭ seriozaj mienoj de homoj kaj ilia varma marĉando oni facile rimarkas humurecon en la seriozeco, honestecon en la ruzeco kaj ankaŭ la grandanimecon kaj praktikemon de la popolo de Sichuan.

En la tetrinkejoj navedas kolportistoj vendantaj melonsemojn, fabojn, kuketojn, medikamentojn, ĵurnalojn, merceron k.a. Tie la klientoj povas ĝui ankaŭ servon de masaĝo, ciradon de ledŝuoj, piedflegadon (ĉi tie la piedflegado estas ĉefe kuraco de iaj piedaj malsanoj), hartondon ktp. La plej interesa servo estas orelpurigado. La orelpurigistoj zumigas gigantan feran pinĉilon por altiri atenton de klientoj. Ili havas kompleton da instrumentoj por la profesio. Ili delikate fosetas, skrapetas kaj purigas en la orelkavaĵon de la klientoj. Fakte la klientoj ne bezonas la tiel nomatan purigadon, sed volas ĝui la agrablan senton dum la servado iom tikla.

Popolaj artistoj povas trovi siajn spektantojn en la tetrinkejoj. Ili prezentas muzikon, kantadon, drameton aŭ aliajn distraĵojn. Per tio la tetrinkejoj altiras pli multe da klientoj.

En iu tetrinkejo oni povas ĝui rakontadon kaj la kutimaj gastoj havas sian kutiman sidlokon. La rakontisto rakontas kun diversaj gestoj de la manoj, dum la aŭskultantoj absorbite aŭskultas montrante grandan kontenton. Sed ofte oni trovas dormetantojn en seĝoj. Por ili la ĉeesto estas pli grava ol aŭskultado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto