Vizitu Forumon

Portanto de folkloro (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:22

Rilate gravan rolon de ĉevalo en la homa historio, multaj postsignoj restis en la kulturo de la homaro. En la tre granda vortaro "Origino de vortoj" estas 151 ideogramoj kun "ĉevalo" kiel konsistiga parto. Prapatroj de ĉinoj kreis multajn ideogramojn adekvatajn por ĉevaloj de tre diversaj specoj. Laŭ la vorto oni povas scii, kian ĉevalon tiu vorto eksplikas.

Pro la progreso de industrio, iom post iom malfortiĝas la influo de ĉevalo al la homa historio, sed ĉevalo ankoraŭ ludas la rolon de portanto de riĉa folkloro.

Laŭ la popola moro, oni devis fari kvar kultojn rilate ĉevalon. En printempo oni kultis ĉevalo-prapatron, en somero la dion instruantan ĉevalbredadon, en aŭtuno la teran dion de ĉevala stalo kaj en vintro la epidemian dion damaĝantan ĉevalojn.

Ĉinaj nacimalplimultoj havas multajn festojn koncerne ĉevalon. La amo de la homaro al ĉevalo jam radikigihs en la popola moro kaj neniam malaperos en la civilizacio de la postindustria socio.

En la ĉina lingvo estas dekoj da kutimaj diroj pri ĉevalo, ekzemple "maljuna ĉevalo bone konas la vojon" kaj "ĉevalo maljuna, sed la koro juna kaj strebema". "Damaĝanta ĉevalo" signifas homon malhonorantan la kolektivon, kaj "mil-lia ĉevalo" (Mil-lia signifas, ke la ĉevalo povas kuri mil li-ojn en tago, 1 kilometro egalas 2 li-ojn) estas aludo al distingiĝa junulo.

Arkeologia esplorado pruvis la ŝaton de antikvuloj al ĉevalo. En Qin-dinastio antaŭ 2200 jaroj oni faris ĉevalojn el argilo, en Han-dinastio antaŭ 2000 jaroj oni faris ĉevalojn el bronzo kaj en Tang-dinastio antaŭ 1000 jaroj oni faris ĉevalojn el glazurita kaolino. Krome oni faris ĉevalojn el diversaj materialoj en diversaj dinastioj por montri ŝaton al ĉevalo. En 1975, en Wuwei-gubernio de Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio, arkeologoj trovis en tombo de Han-dinastio bronzan ĉevalon. En pozo de galopo, la ĉevalo staras per unu piedo sur la dorso de fluganta hirundo. En timo la hirundo returnas la rigardon al la ĉevalo, kiu peze premas sur ĝi. La artaĵo estas admirata pro la genia plastiko kaj delikata teknologio.

La Administracio de Turismo de Ĉinio prenis tiun ĉevalon kiel sian atributon, ke en antikveco ĉevalo estis uzata kiel la plej grava veturilo por vojaĝo kaj ekskurso. Kompreneble nun oni veturas per aŭto kaj aviadilo, sed ĉevalo restas nemalhavebla amiko de la homaro.

Elita ĉevalo kaj distingiĝa talentulo

Antikvaj ĉinoj ŝatis kompari distingiĝan talentulon kun "mil-lia ĉevalo".

Antaŭ pli ol 3000 jaroj jam ekzistis profesio de ĉeval-elekto, kaj spertaj elektantoj estis nomataj Bo Le. Bo Le estis nomo de stelo, kaj antikvuloj kredis, ke ĝi prizorgas la ĉielajn ĉevalojn. Sekve oni nomis spertajn ĉeval-elektantojn Bo Le. Kaj nun oni donas la nomon Bo Le al tiuj homoj, kiuj povas trovi kaj enoficigi distingiĝajn talentulojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto