|
|
||
En la sekvanta tago oni ellitiĝas tuj ĉe la tagiĝo. Antaŭ ĉio oni eksplodigas petardojn, kio aludas feliĉon ĉe la pordmalfermo. Post tio la maljuna generacio faras ceremonion por bonvenigi diojn kaj akcepti kuirejan dion en la hejmo. La infanoj eldomiĝas por fari novjaran saluton al la pliaĝuloj. Tiam la homoj de juna generacio esprimas bondeziron pri bona sano al la maljuna generacio. Tie estas stranga kutimo, ke maljunaj homoj de malalta klana hierarkio diras al infanoj de alta klana hierarkio: "Bonan sanon al vi, onklo!" aŭ "Bonan sanon al vi, avo!" kaj la infano de alta klana hierarkio respondas al la maljuna homo de malalta klana hierarkio: "Saĝa kaj obeema estas vi, mia infano!"
Novjara saluto per jangge-danco estas la loka moro. Tia aktivado originis de antikva kultado. Origine, ĉiu jangge-dancanto estas reprezentanto de iu dio aŭ stelo. La ĉefdio estas rolata de prestiĝa maljunulo aŭ gvidanto de religia societo. Li iras fronte de la dancantoj kaj respektoplene vizitas templon por kulti dion kaj peti favoran veteron en la venonta jaro kaj poste faras novjaran saluton al la samvilaĝanoj. En ĉiu familio la ĉefrolulo improvizas tekston de kanto por esprimi novjaran bondeziron al ili, dume eksonas tamburo kaj aliaj muzikiloj, kantas ĉiuj dancantoj kaj la mastro regalas la gastojn per jujuboj, arakidoj, melonsemoj k.a. En tiu amuzaĵo ĉia malkonkordo inter la najbaroj forvaporiĝas.
La 5-an de la unua monato oni forĵetas iom da polvo de la terlito, aludante forĵeton de malriĉo. Oni intence faras trueton al fenestra papero kaj poste ŝtopas ĝin, kio aludas plenigi la malriĉan truon. La loĝantoj de la Leusa Altebenaĵo ripetas tian aktivadon, dezirante feliĉan vivon en la venonta jaro jam de multaj generacioj.
Laŭdire, la dekan de la unua monato estas tago, kiam ratoj edzinigas sian filinon. Tiutage oni prenas vespermanĝon antaŭ sunsubiro kaj post sunsubiro ne devas aŭdiĝi tintado de manĝiloj kaj kuiriloj, por ne ĝeni la ratojn. Maljunulinoj diras al infanoj, ke estas tre amuza la edzinigo de filino far ratoj kaj tiam, se oni grimpas sur tegmenton kaj atente aŭskultas ĉe fumtubo, oni certe aŭdas belan trumpetadon.
Estas ege amuze en la 15-a de la unua monato. Tiun nokton preskaŭ ĉiam brilas hela luno sur la ĉielo kaj la danco-trupoj de diversaj vilaĝoj eniras en la urbeton. Antaŭ ĉio sur placo oni faras zigzagan batalan formacion el sorgaj stangoj kaj metas sur ilin olelampojn el argilo. Se oni sukcese eliras el tiu labirinta formacio, tio montras, ke en la venonta jaro oni estos en paco kaj feliĉo, tial ĉiuj konkure partoprenas la ludon. Post vespera krepuskiĝo ekbrilas la lampoj, eksonas tamburado kaj eksplodas petardoj. Gvidate de jangge-dancantoj, oni komencas la ekscitiĝan trairadon inter la lampoj. Tiutempe iuj junaj edzinoj ŝtelas lampon, kredante, ke sukcesinte en tio, ili povas naski filon. Tiam la lanternistoj intence krias: "Ŝtelu lanternon por naski filon!"
Tie vidiĝas ankaŭ antikvaj artfajraĵoj. Oni uzas blovilon por ardigi la fajron kaj likvigi feron kaj kupron. Post tio oni verŝas la likviĝintajn feron kaj kupron sur tabulon plenan de malseka sablo kaj rapide ĵetas ilin supren. Jen la nokto sur la Leusa Altebenaĵo fariĝas luma de belaj fajraĵoj.
Tiam sub la lumaj fajraĵoj muzikistoj gaje ludas tradician blovinstrumenton kun fermitaj okuloj kaj la aŭskultantoj ĝuas, starante, sidante aŭ kaŭrante.
La fajra pagodo el karbopecoj brulas la tutan nokton antaŭvespere de la Printempa Festo kaj la tutan nokton de la 15-a de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, t.e. la Lanterna Festo. Oni diris al mi, ke tio estas moro de primitivaj homoj. Vespere de la 16-a de la sama monato oni bruligas fajron meze de la korto kaj ĉiuj familianoj transsaltas la fajron. Oni kredas, ke transsaltinte la fajron, oni povas esti ĉiam sana dum la tuta jaro.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |