Vizitu Forumon

Aparta kulturo de ĉinaj alkoholaĵoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:42

Jam antaŭ pli ol 5 mil jaroj en Ĉinio aperis alkoholaĵoj. En tiu longa tempo ili iom post iom formis siajn proprajn trajtojn.

Preskaŭ ĉiuj lokoj de Ĉinio havas sian propran fabrikon de alkoholaĵo, kiu estas nemankigebla konsistiga parto de la homa vivo. Kun vina fermentilo multaj dommastrinoj povas mem fari bongustan rizvinon.

En la moderna socio la alkoholaĵa industrio de Ĉinio disvolviĝis tre rapide. La produktokvanto de biero de Ĉinio nun okupas la duan lokon en la mondo. Nun la tradiciaj ĉinaj alkoholaĵoj estas ankoraŭ farataj laŭ la antikva metodo.

Trajtoj de ĉinaj alkoholaĵoj

Jam en la antikveco Ĉinio estis granda lando de grena produktado, tial escepte de iuj fruktaj vinoj, plejparto estas farita el sorgo, rizo, tritiko kaj aliaj grenoj.

Du procedoj estas nemankigeblaj por fari alkoholaĵon el greno. La unua estas malkomponi la grenan amelon per akvo por ricevi glukozon kaj la alia estas ŝanĝi glukozon en alkoholon per sakaromicetoj. En la procedo de alkoholaĵa produktado ĝenerale oni ne rimarkas tiujn du procedojn, ĉar la gisto senbrue plenumas la taskon.

Gisto estas fermento-sakarigilo aŭ sakariga fermento el greno kun multe da mikroboj, kiuj utilas al sakarigo. Iuj el la sakarigaj mikroboj entenas ankaŭ sakaromicetojn. Dank' al la gisto, la sakarigo kaj alkoholigo kuniĝas, tiel ke la amelo estas sakarigata kaj alkoholigata preskaŭ samtempe.

La ĉinoj unue per gisto faras alkoholon kaj poste ĝin distilas, tial la fermentigita alkoholaĵo estas tipa ĉina alkoholaĵo. Ankaŭ la distilita alkoholaĵo farita de Ĉinio estas fama, ĉar oni faras la distilitan alkoholaĵon el la grena.

Ĉinaj alkoholaĵoj aromas

La ĉinoj ŝatas alkoholaĵojn samkiel teon, ĉar drinkado povas kontentigi kaj la materian ĝuon kaj la spiritan bezonon de la homoj. La aroma alkoholaĵo estas ofte rigardata kiel la plej bona trinkaĵo por regali amikojn. Parencoj kaj amikoj kolektiĝas, kune trinkas alkoholaĵon kaj verkas poemojn por esprimi siajn ĝojon kaj malĝojon. Amikiĝi en drinkado ofte okazas en Ĉinio. La alkoholaĵoj ja fariĝis amikiĝa rimedo kaj sekve de tio naskiĝis kulturo de alkoholaĵoj.

La ĉinaj alkoholaĵoj odoras malsame. Preskaŭ ĉie en Ĉinio oni povas ĝui la lokan alkoholaĵon. En Tibeto oni povas ĝui sekalan vinon, en Xinjiang vinberan vinon, en sudokcidento de Ĉinio dolĉan rizvinon kaj en la sudorienta parto de Ĉinio spicvinon, en la norda parto de Ĉinio fortan brandon.

Aparta kulturo de alkoholaĵoj

Kiel unu el la kulturaj formoj, la alkoholaĵa estas aparta. Ĝi havas sian apartan pozicion en historio de la tradicia ĉina kulturo kaj en la jarmila historio de Ĉinio alkoholaĵoj ludis sian rolon preskaŭ sur ĉiuj sociaj kampoj.

Ĉinio estas lando bazita sur agrikulturo, pro tio ĉiuj ĝiaj politikaj kaj ekonomiaj aktivadoj havas striktan rilaton kun agrikulturo, kaj la ĉinaj alkoholaĵoj plejparte estas faritaj el greno, tiel ke la alkoholaĵoj dependas de agrikulturo kaj funkcias kiel parto de la agrikultura ekonomio. La abundeco kaj magreco de la grena rikolto spegulas ankaŭ prosperon kaj malprosperon de alkoholaĵa industrio. En multaj dinastioj de Ĉinio la kortego ellaboris politikon pri alkoholaĵoj laŭ la rikolto de greno por reguligi la produktadon de alkoholaĵoj kaj garantii la nutraĵon de la popolo kaj aliflanke la prospero kaj malprospero de alkoholaĵa industrio spegulas ankaŭ la staton de la agrikultura produktado.

En Ĉinio la prospero de alkoholaĵa industrio ludis pozitivan rolon por la socia vivo de la loĝantoj, ĉar la alkoholaĵoj havas striktan rilaton kun la socia ekonomia aktivado.

Jam en 200-a a.K. la ŝtato monopoligis vendadon de alkoholaĵoj kaj la imposto super alkoholaĵa produktado estis unu el la gravaj partoj de la ŝtata financo. La imposto super alkoholaĵoj havis rilaton ankaŭ kun la milita elspezo kaj koncernis prosperon kaj pereon de la dinastio. La abunda profito de diversaj alkoholaĵoj tiklis ankaŭ la registaron kaj komercistojn kaj tial la ŝanĝiĝo de la politiko pri impostoj super alkoholaĵoj rilatis ankaŭ kun gravaj imperiestraj aktivadoj kaj eĉ anstataŭigo de la dinastioj.

Antikvaj ĉinoj resumis la funkciojn de alkoholaĵoj en tri flankojn, t.e. medicina, sanprotekta kaj amikiĝa. Kompreneble la funkcioj de alkoholaĵoj estas pli multaj ol tiuj tri kaj kun iaj negativaj funkcioj. La alkoholaĵoj estas manifestiĝo de socia civilizacio, tial por esplori la civilizacian historion oni ne devas preteratenti tiun de la alkoholaĵoj. La ĉina kulturo de alkoholaĵoj estas enhavoriĉa, interesa kaj studinda.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto