Vizitu Forumon

Popola brodado en Shanxi (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:42

La popola brodado en Shanxi-provinco havas longan historion kaj la tieaj brodajhoj kun riĉa enhavo vive montras la lokajn morojn.
La tieaj brodaĵoj havas belajn bildojn de simpla strukturo kaj delikata farado. Ili plejparte estas faritaj de kamparaj virinoj.
Tiuj brodaĵoj faritaj en Xinzhou kaj suda Shanxi estas tre famaj, ekz. broditaj vestoj, ornamaĵoj, objektoj por ĉiutaga uzado kaj kultado.

Ornamaĵoj por vestoj
La tradiciaj brodaĵoj estas uzataj ĉefe por ornamado de virinoj kaj infanoj. Tiuj por la virinoj ofte vidiĝas sur manikoj, kolumoj, jupoj, jakoj kaj ŝuoj sed tiuj por la infanoj vidiĝas sur ventrotukoj, antaŭtukoj kaj ŝuoj. La desegnoj prezentas florojn, birdojn kaj aliajn animalojn, sed diferencaj pro sekso de la infanoj.

Objektoj por ĉiutaga uzado
Tiaj broditaj bildoj ofte vidiĝas sur infanaj kapkusenoj. Ili estas kaj ornamaĵoj kaj ludiloj por ili.
En Xinzhou virinoj kunligas diversajn buntajn tolpecojn por fari belajn objektojn por ĉiutga uzado, kiaj kuseno, librosako kaj dusako por ĉevalo.
Alplandaĵoj estas ofte uzataj kiel donaco de fraulino por fraŭlo. Sur ili ofte vidigĝas broditaj ideogramoj kun la signifo de senfina feliĉo, lotusfloroj, beboj kaj aliaj bildoj.
Mansaketo estas uzata por teni monon aŭ tabakon. Mansaketo estas delikate brodita kaj rigardata kiel atestaĵo de gefianĉiĝo.
Pinglo-kuseneto ofte estas farita en formoj de fiŝo, porko, tigro, leporo kaj aliaj amindaj animaloj.
Tegaĵo de ŝlosiloj estas portata de virinoj eksterdome. Sur ĝi vidiĝas diversaj bildoj delikate broditaj.
Krom tio en tradiciaj festoj en Xinzhou oni faras aromsakon por infanoj, portatan bruste aŭ dorse.
Krom tio vidiĝas ankaŭ aliaj brodaĵoj, kiaj apogkusenoj por maljunuloj, ornamaĵoj sur palankenoj kaj kurtenoj.

Kultaĵoj
Tiaj brodaĵoj vidiĝas sur tablotukoj en kultejoj kaj kurtenoj antaŭ nicĉoj. Ili estas broditaj feniksoj, drakoj, gruoj, feoj kaj aliaj. Krom tio la brodaĵoj estas uzataj ankaŭ por funebrado. Ekz. sur ĉerkokurteno kaj vestoj de la mortintoj vidiĝas delikataj brodaĵoj.
En Shanxi-provinco oni brodas per divesaj steboj kaj formis tre diversajn stilojn. La brodaĵoj montras la interesan popolan vivon en la kamparo de Shanxi-provinco.      

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto