|
|
||
Dunhuang situas en la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio, sur la antikva Silka Vojo kondukanta al la okcidento. Ĝi ne nur havas gravan strategian pozicion, sed ankaŭ ludis gravan rolon por prosperigi ekonomion kaj fari kulturan interfluon kun la okcidento. En la fina periodo de la dinastio Okcidenta Han (206 a.K – 24 p.K), budaismo enkondukiĝis en Ĉinion el Hindio tra Dunhuang.
En la jaro 366, bonzo nomata Lezun vagadis okcidenten. Kiam li atingis la monton Sanwei situanta sudoriente de Dunhuang, jam krepuskiĝis. Subite li vidis, ke el la zenito de la monto Sanwei ŝprucas mirindaj oraj radioj, kaj en la fono de tiuj radioj aperis miloj da budhostatuoj sur la monta zenito. Li pensis, ke tio certe estas inico de la Budho, kaj opiniis, ke la monto Sanwei estas la budaisma sanktejo. Poste, per la de si akumulita kapitalo, li varbis aron da ŝtonistoj, kaj konstruigis ŝtonan templon sur klifo en la kontraŭa flanko de la monto Sanwei. Fakte tiuj mirindaj oraj radioj estis nenio alia krom reflektiĝo de la lumo de la subiranta suno sur la glata kaj brila surfaco de rokoj.
En la sekvantaj dekkelkaj jarcentoj, divers-dinastiaj imperiestroj, kiuj kredis je budaismo, konstruigis sennombrajn ŝtonajn kavernojn, en kiuj oni skulptis budhostatuojn kaj pentris freskojn. Pli ol 1 000 ŝtonaj kavernoj estis elfositaj, kaj tiu pia aktivado atingis kulminon en la dinastioj Sui kaj Tang. Nur en la ŝtonkavernaro Mogao sola troviĝas pli ol mil budhostatuoj, tio ja estas deveno de la "mil-budha ŝtonkavernaro". Tamen, kaŭze de la natura erozio kaj homa detruado, nun tie troviĝas nur 492 ŝtonkavernoj, kaj plejparto el ili estis ek-fositaj en la dinastioj Sui kaj Tang. Laŭ malsamaj altecoj ili viciĝas sur la klifo larĝa je pli ol 2 mil metroj sur la montaro Mingsha, simile al vico kaj vico da abelujoj. Rigardate de malproksime, ili ŝajnas la kaverna vilaĝo.
En la kavernoj vidiĝas freskoj el sinsekvaj dinastioj Wei, Sui, Tang kaj Song, kun la totala areo de 45 000 kvadrataj metroj. Krom 2 415 argilaj figuroj kolore farbitaj, ene troviĝas ankaŭ 5 lignaj konstruaĵoj el la dinastioj Tang kaj Song, milo da kolonoj kun lotusfloraj desegnoj kaj videblas ankaŭ bunte koloraj kaj glataj kaheloj, kaj ĉio ĉi formis ampleksan muzeon arkitekturan, artan kaj skulpturan.
Tie videblas ankaŭ giganta kaj perfekta statuo de la Budho alta je 33 metroj, samtempe estas ankaŭ miniatura statuo malpli ol 100 centimetrojn alta. Figuroj de la statuoj diferencas laŭ dinastioj, ekzemple, virinaj figuroj el la meza periodo de la dinastio Tang havas la rondan ridetantan vizaĝon, altan hartuberon kaj broditan veston surkorpe. Aliaj figuroj majeste staras, portante la kirason kaj kaskon, aŭ estas nudaj en la supra korpo-parto, montrante la mienon de sankteco kaj nobleco. La vestoj sur statuoj, pro aplikado de plurspecaj miksitaj farboj, aspektas plastikaj, freŝaj kaj elegantaj. Ĉio ĉi pruvis la eminentan kapablon de antikvaj ĉinaj metiartistoj.
En ŝtonaj kavernoj, kies roko estas fragila kaj ne taŭga al skulpto, oni faris pentraĵojn sur muroj. Se tiuj brilaj freskoj estus tranĉitaj en bildojn 5 metrojn altaj, do ili povos formi galerion longan je 25 000 metroj. La freskoj de ĉiu dinastio posedas siajn apartajn formojn kaj diversajn temojn. Tamen ili plejparte temas pri religiaj rakontoj kaj doktrino de la Budho. Iuj freskoj temas pri kultivado, rikolto kaj prilaborado de grenoj; aliaj temas pri ĉasado kaj fiŝkaptado; ceteraj temas pri pagodoj kaj aliaj konstruaĵoj. Troviĝas ankaŭ alispecaj freskoj, kiuj temas pri agado de nobeloj kaj burokratoj, kiuj spektas prezentadon de kantoj kaj dancoj, okazigas nupton aŭ funebron. Estas ankaŭ freskoj temantaj pri vojaĝo, militado, lekciado, bankedo, oferado kaj bonziĝa ceremonio. Oni povas vidi ankaŭ portretojn de naciminoritataj tribestroj. Vidiĝas ankaŭ freskoj de palacoj, indiĝenoj, kasteloj, monaĥejoj, stupaoj kaj pontoj. Unuvorte, la freskoj priskribis la vivon de diversaj dinastioj en la flankoj politika, ekonomia, kultura, arta kaj militafera.
En la jaro 1900, iu taoisto hazarde eltrovis en iu ŝtona groto grandan kvanton da budaismaj sutroj akumulitaj en 10 dinastioj ( de la dinastio Jin ĝis la dinastio Song ). Ili sin nombras je 30 000 volumoj. Krom valoregaj silkaĵoj kaj kulturaj relikvoj troviĝis ankaŭ libroj el diversaj lingvoj, pentraĵoj, romanoj kaj poemoj. Tamen bedaŭrinde la plejparto de tiuj valoraĵoj estis diversmaniere forrabitaj de alilandanoj el Britio, Francio, Usono kaj Rusio, kaj ĝis nun neniu el tiuj trezoroj estas redonita al Ĉinio.
En Ĉinio troviĝas ankaŭ aliaj relative famaj ŝtonkavernoj, ekzemple la ŝtonkavernaro Yungang de la provinco Shenxi, okcidenta Ĉinio, la ŝtonkavernaro Longmen de la urbo Luoyang en la provinco Henan, centra Ĉinio, kaj ankaŭ kolosa budho-statuo skulptita laŭ monta klifo en la urbo Leshan de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Tiuj ĉi elstaraj reprezentantoj de la antikva ĉina ŝtona skulpturo formis senlime valoran profitfonton de informoj pri la antikva Ĉinio, kaj helpas homojn koni la historion de la antikvaj socio, arkitekturo, skupturo kaj budaismo de Ĉinio.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |