Vizitu Forumon

Pekinaj stratetoj interkruciĝas tra la tuta urbo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:42

Pekino estas ne nur mondfama urbo kun longa historio, sed ankaŭ loko, kie okazis gravaj politikaj eventoj en la pasintaj 800 jaroj. Tie klare vidiĝas la tradicia ĉina arkitekturo. La grandioza Malpermesita Urbo, kie loĝis ĉinaj suverenoj, kaj la kvadrataj kortoj ĉirkaŭitaj de grizbrikaj domoj tegmentitaj per grizaj tegoloj, kie vivis ordinaraj loĝantoj, kune formis apartan arkitekturan trajton de Pekino...

En la historio Pekino nomiĝis ankaŭ Youzhou, Yan, Jicheng, Nankino, Zhongdu, Dadu kaj Beiping. La 4-an de februaro, 1403, la loko ekportis la nomon Pekino, je unu jarcento pli malfrue ol naskiĝo de ĝiaj hutong-oj.

La hutong-oj faciligis ne nur la trafikon kaj registris la epokan ŝanĝiĝon, sed ankaŭ montras la apartan vivetoson de la urbo. Tie klare vidiĝas la postsignoj de la lastaj tri feudaj dinastioj de Ĉinio kaj montriĝas humiliĝo de peco da ĉina historio. Rigardate de supre, tiuj hutong-oj aspektas same, sed ĉiu havas sian propran historion.

Deveno de hutong-oj

En Yuan-dinastio (1206-1368) oni komencis nomi strateton hutong-o. Fakuloj diris, ke la vorto hutong-o devenis de la mongola lingvo kaj signifas puton. Tiam la registaro difinis, ke la grandaj stratoj devas havi larĝon de 25 paŝoj (ĉiu paŝo egalas 1.5 metrojn), la malgrandaj stratoj tiun de 12 paŝoj, dum la hutong-oj tiun de 6 paŝoj.

La difino tamen ŝanĝiĝis kun ŝanĝiĝo de dinastioj. En la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911) en konstruo de la stratoj oni ne plu observis la antaŭan difinon. La nunaj hutong-oj plejparte estis konstruitaj en Ming- kaj Qing-dinastioj, tial ilia larĝo ne estas unueca kaj nur malmultaj hutong-oj konservas la originan strukturon.

Strukturo de hutong-oj

En la pekinaj hutong-oj la kvadrataj kortoj estas tre distingiĝaj. Ili reprezentas la trajton de pekinaj loĝejoj, samkiel la kaverndomoj de norda Ŝaanxi kaj pendantaj domoj de okcidenta Hunan en loka gusto. Sen kvadrataj kortoj la pekinaj hutong-oj fariĝis palaj.

La kvadrataj kortoj spegulas koncepton de la feuda socio de Ĉinio. Iliaj grandeco, formo kaj ornamo ĉiu observas striktan difinon kaj montras sian socian klason. En kvadrata korto la ĉefa domo ĉiam estis okupata de familia patriarko, dum la flankaj domoj de la posteuloj kaj la domoj kontraŭ la ĉefa funkcias kiel legoĉambro kaj gastoĉambro.

La normaj kvadrataj kortoj ĝenerale sidas norde kun la pordo kondukanta suden, por esti bone prilumataj.

Ĉiuflanke de la korto estas domoj. La ĉefa domo ĉiam rigardas suden kaj ambaŭflanke de ĝi estas almenaŭ po unu malgranda ĉambro. Tie la pordoj estas ankaŭ diversformaj. Multaj ligitaj kvadrataj kortoj formas unu vicon kaj inter du vicoj estas hutong-o.

Antaŭe pekinanoj opiniis, ke oriento estas riĉa, dum okcidento nobla, nordo malriĉa kaj sudo malestiminda. Antaŭ naskiĝo de la nova Ĉinio la ŝtatoficistoj kaj riĉuloj plejparte loĝis en la orienta kaj okcidenta distriktoj, dum la malriĉaj loĝantoj en la norda kaj suda distriktoj, tial la normaj kvadrataj kortoj kaj normaj hutong-oj plejparte troviĝas en la orienta kaj okcidenta distriktoj.

Nomoj de pekinaj hutong-oj

Estas interesaj la nomoj de hutong-oj en Pekino. Ili devenis de diversaj kaŭzoj: de la formo, de historiaj personoj, de bestoj, ĉelokaj metiejoj ktp.

Iuj nomoj de hutong-oj estas tre belaj, ekz. Profunde de Cent Floroj kaj Ĉielo de Abrikotaj Floroj, kaj aliaj male, ekz. Feka Skarabo, Hunda Vosto, Malbonodora Felo.

Meze de Ming-dinastio la komerca ekonomio rapide disvolviĝis kaj iuj privataj laboruloj fariĝis eminentaj kaj oni nomis hutong-ojn per ilia nomo. Ekz. en Pekino estas Vestolava Hutong Tang, ĉar en Ming-dinastio tie loĝis vestolavisto Tang. En la norda distrikto estas Toufua Hutong Ĉen, ĉar antaŭe tie vivis metiisto de toufuo, kies familia nomo estis Ĉen.

Post la Revolucio de 1911, kiam Ĉinio turnis sin el la feuda socio en respublikon, pli ol 300 hutong-oj ŝanĝis sian nomon, ekz. Azena Bazaro fariĝis Ĝentila Sinjoro kaj Maldolĉa Puto fariĝis Fortuno. Sed multaj el la loĝantoj ankoraŭ memoras iliajn malnovajn nomojn kaj ŝatas uzi ilin.

Aranĝo de la pekinaj stratoj

Pekino konsistis el la urboj interna kaj ekstera. La interna urbo estis kvadrata, dum la ekstera oblonga. Kaj Pekino estas T-forma. La urba arkitekturo prenis la pordegojn Qianmen kaj Tian'anmen, la Tri Halojn de la Imperiestra Palaco, la mezan monton de Jingŝan-parko, Sonorilan kaj Tamburan Turojn kiel la aksan linion. Ĉe la kvar flankoj de la interna urbo simetrie troviĝas la pordegoj Dongzhi, Xizhi, Chaoyang, Fucheng, Chongwen, Xuanwu, Anding kaj Desheng. La ĉefaj stratoj etendiĝas rekte orienten kaj okcidenten, suden kaj norden. Tamen ĝenerale, la stratoj estas bonorde aranĝitaj, kiuj aspektas kiel ŝaktabulo.

Ĉe la suda ekstremo de la akso sidas la pordego Yongding, ambaŭflanke de kiu troviĝas la pordegoj Zuoan, Youan, Dongbian kaj Xibian, tamen troviĝas multaj oblikvaj stratoj, ĉar ili etendiĝas laŭ riverbordoj.

La fundamenta strukturo de la stratoj de Pekino aperis en Yuan-dinastio kaj kompletiĝis en Ming-dinastio. En Qing-dinastio estis ia ŝanĝiĝo, tamen la ĝenerala strukturo restis neŝanĝita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto