Pri la viro en la luno estas multaj rakontoj. Sed popola rakonto el la eta insulo en Pacifiko, Naŭruo, diras ke virino-ne viro-estas en la luno. Ĉi tiu rakonto rakontas, kiel ŝi iris tien.
Antaŭ tre longe sur la eta insulo Naŭruo vivis juna kaj bela fraŭlino, kiu kun sia avino loĝis sub tre alta arbo. Iutage la avino diris al ŝi: "Mi deziras, ke vi edziniĝu. Morgaŭ antaŭ la sunleviĝo ellitiĝu, ŝmiru delikatan kokosan oleon sur via korpo kaj metu belajn florojn en vian hararon."
La sekvan matenon ĉe la aŭroro la fraŭlino eksaltis el la lito kaj iris al la bazo de la plej alta arbo sur la insulo. La avino diris al ŝi: "Vi scias, ke la niĉoj fositaj en la arbotrunko atingas ĝis la arbosupro. Ĝis nun neniu havas sufiĉan kuraĝon grimpi tra la arboniĉoj ĝis la arbosupro. Mi diras magiajn vortojn por protekti vin, dum vi grimpas sur la arbon."
La avino eldiris la magiajn vortojn kaj adiaŭis sian nepinon.
Pere de tiuj magiaj vortoj la fraŭlino facile grimpis sur la altan arbon. Kiam ŝi atingis la arbosupron, ŝi vidis kabaneton. Apud la kabaneto sidis blinda grandaĝuino, kiu boligis siropon en kokosoŝeloj sur tre varmegaj ŝtonoj. Ŝi kirlis la siropon ofte por ke ĝi ne karbiĝu. Dum ŝi ankaŭ kalkuladis la kokosoŝelojn.
Rampe alproksimiĝis al ŝi la fraŭlino. Ĉiufoje kiam ŝi finis la kalkuladon, la fraŭlino forprenis kelkajn kokosoŝelojn. Post kelkaj minutoj la blindulino konstatis, ke la nombro de la ŝeloj estis malpliiĝanta iom post iom. Kiam la fraŭlino estis prenanta alian kokosoŝelon, ŝi kaptis ŝian brakon.
"Kiu havas la malrespekton ŝteli siropon de blindulino?" ŝi koleris. "Pro via fiago vi suferos. Kiam miaj filoj Suno, Luno kaj Tondro revenos, ili mortigos vin."
"Bonvolu liberigi mian brakon," diris la fraŭlino, "kaj mi resanigos viajn okulojn."
"Multaj homoj tion provis, sed neniu el ili sukcesis" respondis la blindulino.
"Lasu min provi," la fraŭlino petis, "kaj se mi malsukcesus, vi povus puni min laŭ via plaĉo."
Fine la blindulino liberigis la brakon de la fraŭlino. Ĉi tiu tenis la vizaĝon de la blindulino per siaj manoj, murmurante plurajn magiajn vortojn. Preskaŭ tuj el la okuloj de la blindulino rampis lacertoj kaj skaraboj. Post kelke da minutoj denove ŝi posedis la vidpovon.
Faliĉa estis la grandaĝulino. Ŝi ĝoje aplaŭdis: "La naturo estas tre belega. De nun eblas por mi vidi la vizaĝon de miaj filoj. Sed mi devas kaŝi vin. Se miaj filoj rimarkos vin, ili mortigos vin."
Rapide ŝi kaŝis la fraŭlinon. Baldaŭ Suno revenis al la kabaneto. Li estis tiel helega, ke lia patrino ne povis rigardi lin.
Mallonge poste ankaŭ la aliaj du filoj, Tondro kaj Luno, revenis al la kabaneto. Kiam la grandaĝulino rigardis Lunon, ŝi pensis, ke li estas milda kaj bela. Luno proksimiĝis al sia patrino kaj diris: "Panjo, kial vi rigardas nin, kvazaŭ vi povus vidi nin?"
"Vere mi povas vidi vin kaj Tondron," diris la patrino. "Sed Suno estas tiel helega, ke miaj okuloj doloras, kiam mi rigardas lin."
"Panjo, kia estas odoro tia?" Ĝi elspiras same kiel homa odoro."
"Jes, ĝi estas la odoro de homo," la patrino respondis. "Belega junulino estas proksime. Ŝi kuracis mian blindecon. Ŝi estas belega kaj unu el vi edziĝu al ŝi."
"Jes" diris la filoj. "Lasu la junulinon veni ĉi tien kaj ni decidu, kiu el ni edziĝu al ŝi." La patrino kondukis la fraŭlinon el la kaŝejo.
Ŝi diris al la fraŭlino: "Elektu unu el miaj filoj. Kiun vi deziras kiel vian edzon?"
Dum kelkaj minutoj la fraŭlino zorge rigardis la tri filojn…
"Mi ne povas edziniĝi al Suno," ŝi diris, "ĉar li estas tro varmega kaj liaj briloj blindigos min. Tondro estas tro ŝtormema. Sed Luno aspektas milde kaj serene, kaj mi deziras edziniĝi al li."
Luno tre ĝojis pro ŝiaj vortoj. Tuj li enbrakigis sian novedzinon kaj la feliĉa geedza paro veils tra la ĉielo. Ekde tiam, la fraŭlino rigardas malsupren al la Tero kiel la feliĉa edzino de la Luno.