Vizitu Forumon

Festa manĝaĵo – moĉio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:42

Moĉio estas farita el glueca rizo. En la ĉina lingvo ĝi portas signifon de feliĉo kaj tial estas speciala manĝaĵo kun simbola signifo, jen pro kio la ĉinoj manĝas ĝin en la Printempa Festo.

Kiel manĝaĵo, ĝi havas longan historion en Ĉinio. Antaŭ longe ĝi estis destinita por kulti diojn antaŭvespere de la Printempa Festo kaj praptrojn matene de la festa tago, poste ĝi fariĝis manĝaĵo de la popolanoj por la Printempa Festo.

En 1974 ĉinaj arkeologoj trovis riz-semojn en restaĵo de la matriarka klana socio ĉe Hemudu, Yuyao, Zhejiang-provinco. Tio montras, ke jam antaŭ 7000 jaroj ĉinoj komencis kulturi rizon. Notoj pri moĉio legiĝas jam en verkoj de Han-dinastio (206 a.K.--220p.K.).

Estas diversaj specoj de moĉio. En norda Ĉinio estas blankaj kaj flavaj specoj kaj en suda Ĉinio estas ruĝa moĉio kaj moĉio el malseke muelita rizfaruno.

En norda Ĉinio oni fritas aŭ vaporumas moĉion dolĉan, dum en suda Ĉinio oni preparas dolĉan aŭ salan moĉion ankaŭ per kuirado en akvo.

Preparado de vaporumita moĉio

Kribru per delikata kribrilo la farunon el glueca rizo kaj enverŝu miel-akvon, kirlu per manĝbastonetoj la miksaĵon ĝis kiam la akvo kaj faruno pastiĝos. Knedu la paston sur tabulo, por ke la faruno kaj miel-akvo pli bone miksiĝu. Faru la paston buloj kaj per cilindra bastono premu la bulojn en rondajn pecojn, metu jujubojn, kaŝtanojn kaj aliajn dolĉaĵojn sur ilin kaj per la faruna peco volvu ilin. Tegu ilin per bambuaj folioj kaj vaporumu ilin en marmito. Tia moĉio havas guston de la meza Ĉinio.

Preparado de fritita moĉio

Vaporumu la gluecan rizon kaj pistu ĝin ĝis pastiĝo kaj post tio tranĉu ilin en striojn unu cm larĝajn kaj 2 cm longan. Se vi sunumos ilin ĝis sekiĝo, ili ne putriĝos dum longa tempo. Fritu ilin en oleo, verŝu sur ilin sukeron kaj la bongustaĵo estas preparita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto