La imperiestro estis impresita de la saĝeco de Garba kaj konvinkita, ke la tibeta reĝo nepre estas tre saĝa. Havi tian bofilon ja estis por li granda ĝojo. Riĉa doto estis preparita, kiun konsistigis, ekzemple, mebloj kaj vazoj, medikamentoj, klasikaj literaturaj kaj historiaj verkoj kaj libroj traktantaj diversajn produktajn teknikojn, muzikaj instrumentoj, ovoj de silkraŭpo, statuo de Ŝakjamunio k.a. Ankaŭ multaj metiistoj diversspecaj kaj muzikista bando estis ekspeditaj al Tibeto kiel akompanantoj de princino Wencheng.
Kiam princino Wencheng atingis Lhasa-on, ŝi edziniĝis al Sunzankampo je pompa ceremonio. Kaj ekde tiu tempo la geedzoj vivis en reciproka amo kaj regis Tibeton kune kaj unuanime. La metiistoj kiuj akompanis la princinon, sukcesis en nelonga tempo, disvastigi inter la tibetanoj la scion pri agrikulturo, ŝpinado, arkitekturo, paperfarado, preparado de ĉina inko, vinfarado, argilaĵ-farado, metalurgio, farado de agrikulturaj instrumentoj, muelado ktp. Ankaŭ la tibeta reĝo Sunzankampo kaj multaj aliaj tibetanoj, ŝanĝis siajn vestojn anstataŭigante tiujn el felto per tiuj el silkaĵo.
Post nelonge, laŭ la deziro de princino Wencheng reĝo Sunzankampo konstruigis Culakang-templon en la centro de Lhasa. Lagoj estis plenigitaj kaj ebenigitaj, montoj estis translokigitaj, brikoj kaj tegoloj estis bakitaj por la konstruado de Culakang-templo. Iutage princino Wencheng ĉeestis en la konstruejo por inspekti la laboron. La laborantoj rigardis la princinon tiel entuziasme, ke iu laboristo skulptanta la unuan ŝton-leonon, en stato de ekstazo senintence fortranĉis ĝian nazon. Poste, por akiri unuformecon, la nazoj de ĉiuj leonoj estis fortranĉitaj, tial oni nun vidas en Culakang-templo nur tiajn sennazajn ŝton-leonojn.
Favoroj postlasitaj por mil jaroj
Je finkonstruiĝo de Culakang-templo princino Wencheng starigis en ĝi la statuon de Ŝakjamunio kiun ŝi kunportis kun si en Tibeton. Ŝi ofte faris paroladojn antaŭ la pordego de la templo al la tibetanoj pri la vivmanieroj kaj spertoj de produktado de la popolo vivanta en la interna parto de la patrolando. Ĉar princino Wencheng estis fervora budaistino, reĝo Sunzankampo baldaŭ estis konvertita al tiu kredo kaj entuziasme disvastigis la Budaisman religion inter la tibetanoj. Ekde tiu tempo Budaismo floradis en Tibeto. Jaro pasis post jaro, monato post monato, kiom da tibetaj fratoj jam pie pilgrimis al Culakang-templo por kulti la statuon de Ŝakjamunio kaj samtempe admiri la Princinan Salikarbon antaŭ la pordego de la templo, kiun la princino propramane plantis.
Princino Wencheng estis konvinkita, ke sen skriblingvo estas malfacile konduki amasan edukadon, tial ŝi proponis al Sunzankampo krei skribosignojn. Reĝo Sunzankampo akceptis tiun proponon kaj kreis la tibetan alfabeton.
Plue, princino Wencheng helpis Sunzankampon fari leĝojn por puni la malbonajn kaj protekti la bonajn; enkonduki la ĉinan sistemon de jarnomigo; enkodigi regulojn kontraŭ la dek punindaĵoj: murdo, ŝtelado, adultado, trompado, malpacigo, dissemo de falsaj famoj, enviemo, malica intenco kaj perfido. Ili publikigis la "Dek Ses Esencaĵojn", kiuj honoras la bonojn, kiel ekzemple, honesteco en diro kaj agado, amo inter parencoj, helpo al najbaroj ktp.
Ekde tiu tempo la princino fariĝis sango kaj karno de la tibeta popolo kaj ankaŭ la frateca rilato de la han-a kaj tibeta popoloj fariĝis pli intima.