Vizitu Forumon

Religioj en Ĉinio nuntempe (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

Religia libero protektata de la leĝo

La Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko difinas, ke religia libero estas fundamenta rajto de la ĉinaj civitanoj. Ĝia 36-a artikolo tekstas, ke "la civitanoj de la Ĉina Popola Respubliko havas liberon de religia kredo," "neniu ŝtata organo nek socia kolektivo kaj individuo rajtas devigi la civitanojn kredi aŭ ne kredi je religio, diskriminacii kontraŭ religianoj kaj nereligianoj," "la ŝtato protektas la normalan religian aktivadon," "neniu devas detrui la socian ordon, damaĝi la sanon de la civitanoj kaj malhelpi la edukan sistemon de la ŝtato sub mantelo de religioj" kaj "la religiaj kolektivoj kaj aktivadoj ne devas esti manipulataj de eksterlandaj fortoj."

La ĉina leĝo difinas, ke la civitanoj ĝuas liberon de religia kredo kaj samtempe devas plenumi la devon laŭ leĝo. En Ĉinio ĉiuj individuoj kaj kolektivoj, inkl. de la religioj, devas defendi la popolajn interesojn kaj protekti la leĝan dignon, nacian solidarecon kaj ŝtatan unuecon."

Por memstare entrepreni religiajn aferojn

La religiaj aferoj de Ĉinio estas entreprenataj de religiaj kolektivoj kaj religianoj, sed ne manipulataj de eksterlandanoj. La ĉina registaro subtenas ĉiujn religiojn sendepende entrepreni siajn aferojn laŭ la konstitucio kaj leĝoj.

En la malnova Ĉinio estis neeble sendepende kaj memstare funkciigi la religiojn. En 1949 naskiĝis la Ĉina Popola Respubliko kaj finiĝis la duonkolonia kaj duonfeuda historio de Ĉinio, kio kreis kondiĉojn por memvole funkciigi katolikismon kaj kristanismon. Sin liberiginte el la kateno de imperiistaj fortoj, la ĉinaj kristanoj montris sian aprobon al la nova Ĉinio kaj realigis la aŭtonomecon, memstarajn vivtenadon kaj misiadon de eklezioj.

En 1957 kaj 1958 la ĉina katolika ordeno prezentis episkopojn elektitajn de ĉinaj katolikoj al Vatikano, kiu malaprobis ilin kaj minacis ĉinajn katolikojn, kio multe ŝokis la ĉinan katolikaron, kiu de tiam suriris la vojon mem elekti episkopon kaj sendepende funkciigi la katolikan ordenon.

Por religia libero de nacimalplimultoj

Ĉinio estas multnacia unuigita lando. La ĉina registaro observas la politikon pri egaleco, solidareco kaj reciproka helpo de diversaj nacioj, alte taksas la liberon de religia kredo, morojn kaj kutimojn de nacimalplimultoj. La naci-aŭtonoma organo garantias la liberon de religia kredo de ĉiuj nacioj.

Tibeto estas nacia aŭtonoma regiono de Ĉinio. La tibetanoj plejparte kredas je tibeta budhismo. De post la paca liberiĝo en 1951 kaj precipe post ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo la libero de religia kredo de la tibetanoj estas plene plenumata. Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la centra registaro de Ĉinio asignis 200 milionojn da juanoj al la riparo kaj rekonstruo de la mondfama Potala-palaco, Zhaŝilunbu kaj aliaj temploj. La ŝtato asignis ankaŭ specialan monsumon por eldonado de gravaj tibetlingvaj budhismaj sutroj kaj helpis la budhisman rondon en konstruo de seminario de tibeta budhismo respektive en Pekino kaj Lhasa.

Nun Tibeto havas pli ol 1700 budhismajn lokojn, kie vivas 46 mil bonzoj kaj bonzinoj. Preskaŭ en la hejmo de ĉiuj budhistoj estas sutra ĉambro aŭ budha niĉo. Ĉiujare pli ol miliono da budhistoj pilgrimas al Lhasa. En Tibeto ĉie vidiĝas piaj budhistoj, sin okupantaj pri budhisma aktivado, kaj ofte vidiĝas sutraj flagoj.

Metempsikozo de vivaj budhoj estas hereda sistemo speciale observata de la tibeta budhismo, kio estas aprobita de la ŝtato. En 1995, strikte observante la religian riton kaj historian sistemon kaj pere de lotumo en ora botelo post sankcio de la Ŝtata Konsilio Ĉinio plenumis serĉon de la metempsikozita infano de Benĉen la Deka, nomumis la Benĉen la Dekunuan kaj aprobis lian surtroniĝon.

La ĉina registaro alte taksas kaj protektas la religian kredon, naciajn morojn kaj kutimojn de islamanoj. Ĝi faras diversajn servojn al la pilgrimado de islamanoj. Ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento 40 mil ĉinaj islamanoj veturis al Mekko por pilgrimado. Nun en Xinjiang estas 23 mil moskeoj, kie laboras 29 mil religiaj funkciuloj. La ĉina registaro donas grandan atenton al la kutimoj de manĝado kaj sepultado de islamanoj, ellaboris regulojn por produkti islamajn manĝaĵojn kaj konstruis islaman tombejon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto