La Fastoĉesa Festo, unu el la gravaj islamaj festoj, estas ceremonio de malfasto post Ramadano. En Ĉinio, la naciecoj kredantaj je islamo ĉiujare aranĝas diversajn ritojn kaj aktivadojn por celebri la feston. La festo datiĝas en la 1-a de la deka monato laŭ la islama kalendaro. En Xinjiang oni nomas la feston Rozah. Rozah en la persa lingvo signifas faston. En iuj aliaj lokoj, ekzemple en Ningxia, oni nomas la feston Id-festo. Id al-Fitr en la araba lingvo signifas revenon. En la Korano estas klare difinite, ke plenkreskaj islamanoj devas fasti unu monaton en ĉiu jaro.
Ramadano estas la naŭa monato laŭ la islama kalendaro. Onidire, la Korano enkondkiĝis en la homan mondon ĝuste en Ramadano pere de profeto Mahometo. Fasto estas unu el la ĉefaj religiaj aktivadoj de la islamanoj. Laŭ la islama disciplino islamanoj devas fasti en la naŭa monato laŭ la islama kalendaro. En la fastaj tagoj antaŭ la sunleviĝo la islamanoj povas ĝissate manĝi kaj trinki. Fumantoj devas dumtempe abstini de fumado. Krome en Ramadano oni devas sin deteni de ĉiaj perversaj pasioj kaj de seksa vivo por esprimi piecon al Alaho. Oni povas manĝi nur en nokto. Pro la sano akuŝintinoj, infanoj, maljunuloj, malfortuloj, malsanuloj kaj vojaĝantoj povas ne fasti. Ankaŭ virinoj en menstrua tempo ne fastas, tamen devas laŭeble moderigi sian manĝadon kaj absolute ne devas manĝi antaŭ la publiko. Malsanuloj kaj vojaĝantoj, kiuj ne fastas en Ramadano, devas plenumi fastadon post la resaniĝo aŭ hejmenreveno. Se iu senkaŭze ne fastas unu tagon, li fastu por du monatoj aŭ donu 60 kilogramojn da tritiko por la konsumo de 60 homoj en unu tago. La atmosfero en Ramadano estas serioza. Nur vespere, post la fasto, oni povas manĝi, trinki, babili kaj ridi, aŭ la najbaroj gaje kolektiĝas. Eĉ fremdaj pasantoj tiam povas eniri en la hejmon de nekonato kaj estas bone regalataj de la mastro.
Post la fastado estas la Fastoĉesa Festo. Matene de la 1-a de la deka monato laŭ la islama kalendaro islamanoj sin vestas per festaj vestoj, kolektiĝas en moskeo por sin bani kaj por diservi, kaj poste komenciĝas festaj aktivadoj. Ĝenerale en tiu tago viroj vizitas parencojn kaj amikojn por ilin saluti, la samon faras virinoj en sekvaj tagoj. En diversaj lokoj de Xinjiang, ĉie sur la stratoj estas homamasoj. Oni ludas tamburinon kaj dombron ( speco de kordmuzikilo ), gaje kantas kaj dancas. Oni ornamas ĉevalojn per ruĝaj ŝtofstrioj, iliajn kolharojn kaj voston per fazanaj plumoj ligitaj per ruĝa silko kaj la selon kaj ledrimenon per floroj. Ujguraj islamanoj pretigas hejme laktan teon, abrikotajn kernojn, sekigitajn abrikotojn kaj amikojn. En la lokoj loĝataj de kazaĥoj, ĥalĥazoj kaj taĝikoj oni aranĝas ankaŭ ŝafkaptadon kaj aliajn surĉevalajn ludojn. Islamanoj en suda Ĉinio ŝatas fari manĝaĵon el faruno kaj sezama oleo por si mem aŭ por parencoj kaj amikoj. Islamanoj en multaj lokoj faras tre spektaklan diservon por la Fastoĉesa Festo. Gejunuloj speciale elektas la tagon por okazigi nupton, kio donas pli da gajeco al la festo.