Vizitu Forumon

Kial ĉinoj manĝas lunan kukon en la Aŭtunmeza Festo? (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

Aŭtunmeza Festo, ĉina tradicia festo

La Aŭtunmeza Festo en la 15-a de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas por ĉinoj la dua granda festo post la Printempa Festo. Ĉar la festa tago troviĝas meze de aŭtuno, do ĝi portas la nomon Aŭtunmeza Festo. En tiu tago la luno estas plenplena, kio simbolas kunestadon de familianoj, pro tio ĝi portas ankaŭ la nomon Festo de Kunestado. Hodiaŭ en Ĉinio ankoraŭ konserviĝas moroj de ĝuo de la luno kaj kukoj kun diversaj farĉoj, kunmanĝado de familianoj, prezentado de draka danco kaj iluminado de turoj en la festo.

Kultado kaj ĝuo de la luno estis rigardataj kiel gravaj aferoj en la Aŭtunmeza Festo. Antikve monarkoj kutimis kulti la sunon en printempo kaj la lunon en aŭtuno. Kaj inter la popolanoj furoris kultado de la luno aŭtunmeze. Poste ĝuo de la luno anstataŭis kultadon de la luno. Vespere de la Aŭtunmeza Festo la luno helas, migrantoj en alia loko sopiras pri la hejmolando, rigardante ĝin. Ĝuo de la luno en la Aŭtunmeza Festo ekfuroris en Tang-dinastio (618-907), poetoj komponis nemalmultajn versojn kaj artikolojn prikantantajn la lunon. En Ĉinio troviĝas multaj historiaj restaĵoj por kulti aŭ ĝui la lunon. La Luna Altaro en Pekino konstruita en 1522 servis al la imperiestra familio de Ming-dinastio (1368-1644) por kulti la lunon.

Kiam la aŭtunmeza luno leviĝas sur la ĉielo, oni starigas tablon kun kukoj, granatoj, jujuboj kaj aliaj frandaĵoj. Post kultado de la luno la tuta familio sidanta ĉirkaŭ la tablo babilas inter si, ĝuante la lunon kaj manĝaĵojn.

Faru lunan kukon farĉitan per freŝa porkaĵo

Materialoj:

Faruno: 50 g., diŝakita porkaĵo: 300 g., sukero: 60 g., maltozo: 15 g., sojo: 20 g., mononatria glutamato: 10 g., kuirita porka graso: 210 g. kaj iomete da salo, rizvino, sezama oleo kaj zingibra pulvoro.

Preparado:

A. Miksu salon, sukeron, mononatrian glutamaton, sojon, rizvinon, sezaman oleon kaj zingibran pulvoron kun la diŝakita porkaĵo kaj kirlu la miksaĵon laŭ unu sama direkto. Verŝu 60 g. da akvo kaj daŭrigu la kirladon ĝis plena unuiĝo de la materialoj. Metu ilin en fridujon por posta uzado.

B. Miksu 300 gramojn da faruno kun 15 gramoj da maltozo, 120 gramoj da kuirita porka graso kaj 45 gramoj da sukero kaj bone kirlu ilin. Verŝu 175 gramojn da bolanta akvo en la miksaĵon kaj faru ilin pasto.

C. Miksu 200 gramojn da faruno kun 90 gramoj da kuirita porka graso.

Ĉ. Per la pasto farita en B volvu la paston faritan en C kaj tenu la novan paston kun aperturo supren kaj platigu ĝin. Ŝutu sekan farunon sur tabulon kaj faru la paston dikan je 3 cm.

D. Duigu la novan paston faritan en Ĉ. Kaj striigu ĝin. Faru ĉiun strion 40 pecoj.

E. Platigu ĉiun pecon da pasto. Per ĝi volvu 15 gramojn da diŝakita porkaĵo kaj faru ĝin kuko kun luna formo.

F. Metu la preparitajn pecojn faritajn en E., kun aperturo malsupren, en varman platan paton. Kovru la paton per kovrilo kaj baku la kukojn 3-5 minutojn, inversigu ilin kaj daŭrigu la bakadon pliajn 3-5 minutojn. Kiam la du flankoj de la kukoj fariĝas orkoloraj, denove kovru la paton kaj baku per milda fajro ĝis laktokoloriĝo kaj fragiliĝo de la randoj de la kukoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto