Vizitu Forumon

Novjara tago laŭ la tibeta kalendaro (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

Jam antaŭ tre longe la tibetanoj havis sian kalendaron. En la jaro 641 principo Wencheng de la dinastio Tang venis al Tibeto kaj edziniĝis al la tibeta reĝo Sunzamkampo. Ŝi alportis tien la kulturon de centra Ĉinio, akcelis al kulturan interfluon inter la han-oj kaj tibetanoj kaj tiel perfektigis kaj riĉigis la tibetan kalendaron. En la jaro 1027, t.e., kvin jarojn post la surtroniĝo de imperiestro Ĵenzong de Song-dinastio, la tibeta kalendaro oficiale ekfunkciis.

Laŭ la tibeta kalendaro unu jaro konsistas el 12 manotoj, kiuj havas po 30 aŭ 29 tagojn. Post 2,5-3 jaroj oni donas supermonaton por reguligi la rilaton inter monato kaj sezono. La Novjara Tago laŭ la tibeta kalendaro ĝenerale datiĝas post la Printempa Festo de la han-oj.

La Novjara Tago de la tibetanoj estas ilia plej grava festo. Ĝi ne okazas en sama dato en Tibeto. En Lasao oni prenas la 1-an de la unua monato laŭ la tibeta kalendaro kiel la Novjaran Tagon; sude de Njanĉu-rivero, la 1-an de la dekdua monato; kaj en la regiono Ĉangdu, la 1-an de la dekunua monato.

La celebrado de la Novjara Tago diferencas en diversaj lokoj. En Lasao en la 1-a de la unua monato, ĉiuj familioj faras kalkan desegnaĵon signifantan feliĉon antaŭ sia pordo. Ĉiuj, ĉu viroj ĉu virinoj, ĉu junuloj, ĉu maljunuloj, portas festajn vestojn. Viroj portas orelumhavan ĉapon el brokato kaj robon el drapo, kies dekstran manikon ili demetas por montri sian blankan ĉemizon aŭ koloran lanan veston. Ili ligas larĝan silkan zonon ĉe la talio kaj portas ledajn botojn. Pli belaj estas la vestoj de virinoj. Ili volvas surkape harplektaĵojn ligitajn per ruĝaj kaj verdaj lanfadenoj kaj portas kapornamojn kaj orelringojn. Iliaj roboj estas pli delikataj ol tiuj de viroj, kaj ĉe ilia oblikva kolumo en la stilo de Tang-dinastio vidiĝas koloraj silkaj ĉemizoj. Virinoj plejparte portas ledŝuojn, kaj malmultaj maljunulinoj ruĝajn feltajn botojn.

La Novjaran Tagon oni celebras en sia hejmo kaj tiutage ne vizitas parencojn kaj amikojn. Sin lavinte matene, la gefiloj antaŭ ĉio devas riverenci al la gepatroj, precipe al la avino, kiu zorgas pri la familio. Poste, la dommastrino, en la nomo de la familio, esprimas novjarajn bondezirojn al la najbaroj. En la tuta tago la familianoj kune trinkas sekalvinon kaj manĝas tibetgustajn manĝaĵojn, kiaj vente sekigita viando, kolbaso el sango, ŝafaĵo stulfita kun rafano kaj kuko el butero kaj sukero. Ili trinkas kaj manĝas de la tagmezo ĝis vespero.

La sekvantan tagon oni komencas reciprokan viziton. Ĉie aŭdiĝas gajaj tostoj ridoj, kantado kaj dancmelodioj. La stratoj estas movoplenaj. Artaj trupoj prezentas teatraĵojn sur placoj.

En paŝtregionoj la festo daŭras de la 1-a ĝis la 7-a. En la 29-a de l dekdua monato oni purigas sian domon. Ĉe la sunsubiro oni forĵetas okcidenten malpuran akvon kaj rubon, ke la suno forportu ĉiujn malbonojn kaj neniigu ilin per siaj radioj. En la 30-a, oni faras kukojn kun oleo aŭ lakto kaj preparas mankaptan viandon, kolbason el sango kaj tiun el viando, freŝan lakton, jahurton kaj aliajn. En la Novjara Tago la dommastrino devas frue ellitiĝi por dorsporti akvon. Estas feliĉe la familio, kies dommastrino prenas akvon la unua. Oni devas incensi tie, kie oni prenas akvon, kaj verŝi iomete da lakto en la unuan sitelon da alportita pura akvo, per kiu la familioj sin lavas kaj trinkigas brutojn. Poste oni prenas manĝon. Oni devas manĝi antaŭ ĉio zanba-on ( manĝaĵon el rostita sekalfaruno ), montrante, ke ili estas zanba-manĝantoj ( la tibetanoj nomas sin nigraharaj zanba-manĝantoj ), kaj poste oni prenas aliajn manĝaĵojn laŭ sia gusto. La manĝaĵoj estas abundaj, kiel ekzemple, fruktokaĉo, vianda supo, fariĉita farunaĵo, bovaĵo, ŝafaĵo kaj tiel plu. De la 1-a ĝis la 3-a, la vilaĝanoj ne iras eksteren. En iuj lokoj oni gastigas ĉiujn familiojn en la sama vilaĝo unu post alia, en aliaj lokoj nur parencojn kaj aimkojn. Kaj de la 4-a ĝis la 7-a, oni povas viziti siajn parencojn en aliaj lokoj. En la festotagoj knabinoj kaj edziniĝintaj virinoj grupe forkaptas manĝaĵojn de viroj kaj la lastaj ne devas tion kontraŭstari. Vespere ili kune ĝuas tiujn kaptaĵojn, kantas kaj sin amuzas.

En iuj lokoj oni komencas la feston antaŭvespere de la Novjara Tago. Tiam oni okazigas grandiozan festivalon de saltantaj dioj. Oni sin vestas elegante, portas groteskajn maskojn kaj, akompanate de muzikiloj litorino, tamburo kaj surnao ( speco de ĉina blovinstrumento ), gaje kantas kaj dancas por adiaŭi la malnovan jaron kaj renkonti la novan, forpeli malbonojn kaj bonvenigi feliĉon. En la Novjara Tago virinoj portas feliĉigan akvon. Ĉiuj familioj faras kukojn el butero kaj sekalfaruno, sur kiujn ili starigas kelkajn kolorigitajn spikojn de tritiko kaj sekalo aŭgurantajn riĉan rikolton. Oni esprimas unu al alia novjarajn bondezirojn kaj donacas hada-on. Hada-o estas silka rubando diafana, malpeza, multkolora, tamen ĝenerale blanka. Ĝi signifas koron puran, amikan. Oni devas ĝin prezenti per ambaŭ manoj por respekto kaj esprimi bondezirojn. Poste oni kolektiĝas, senĝene kantas kaj dancas. Tibetanoj estas lertaj en kantado kaj dancado. La melodioj estas ritmaj kaj la tekstoj rimaj. Oni kaj kantas kaj dancas unuope, duope aŭ arope, movante talion kaj brakojn aŭ gambojn kaj piedojn. Aparte gustas la dancado per tretado. La muzikiloj kaj muzika akompanado bone imitas tiujn en aliaj lokoj de la lando. El la lamaaj muzikiloj la ĉefaj estas longtenilaj tamburoj kaj longtubaj klarionoj, kiuj imitas sonojn de la naturo kaj blekadon de bestoj, kiuj aŭdiĝas kelkajn kilometrojn fore kaj aldonas varman etoson al la festo.

En la ĉirkaŭaĵo de urboj kaj urbetoj de Tibeto troviĝas nemalmultaj ĝardenoj. Dum la novjaraj tagoj ĉiuj familianoj, junaj kaj maljunaj, kune parencoj kaj amikoj ekskursas al ĝardenoj por amuziĝi kaj pikniki. Junuloj kaj junulinoj ofte kolektiĝas kaj, profitante la ŝancon, serĉas amaton.

13-14-jaraj tibetanaj knabinoj havas tri harplektaĵojn, 15-16-jaraj, kvin. Kiam ili aĝas 17 jarojn, ili devas havi dekojn da maldikaj harplektaĵoj. La harplektado por 17-jara knabino okazas en la 2-a de la unua monato en iuj lokoj de Tibeto. La ceremonio estas tre solena. La gepatroj preparas por sia filino belajn vestojn kaj kapornamojn kaj petas spertan virinon por la harplektado.

En la novjaraj tagoj okazas ankaŭ ĉeval- kaj gruntbov-konkursoj, arkpafado kaj aliaj amuzaj aktivadoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto