Vizitu Forumon

Pratempa arto - surrokaj bildoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

Surrokaj bildoj, pratempa arto, estas desegnoj gravuritaj sur klifo kaj roko en groto. La vivoveraj figuroj sur la bildoj konigas la veran kaj romantikan vivon de la prauloj kaj ties spiritan adoron, kiu ne nur kreis la indiĝenan arton de Ĉinio, sed ankaŭ penetris tra ĉiuj ĝiaj temoj. Pro tio, koninte surrokajn bildojn, oni scias, kun kia imanenta forto disvolviĝis la indiĝena arto de Ĉinio.

Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj posedas multajn surrokajn bildojn. De tiaj bildoj vidiĝas, ke la arto havas denaske rilatojn nedisigeblajn de generado en la homa vivo kaj adorado de la homaro al la naturo. La prauloj ne konis la naturon. Ĉar ilia vivo estis ege malfacila kaj la naturo katenis ilian ekziston, ili ektimis la naturon, ĝin kultis kaj personigis, de kio naskiĝis dio. La prauloj esperis, ke prosperos generado de ĉiuj estaĵoj kaj ilia propra klano. Pro manko de sciencaj scioj pri estaĵoj kaj homoj, la prauloj, influate de mitologioj kaj kaoso, trovis generadon mistera. Pro tio ili pie kultis dion de genero. Plej fruaj surrokaj bildoj temas pri kulto de genero.

Krome la tiamaj surrokaj bildoj montris ankaŭ la scenon de ĉasado. Plej ofte vidataj bildoj temas ĉefe pri notado de scioj, pri kulto de la naturo, religio kaj spirito, pri dancado de dio kaj homoj, pri kulto de genero k.s. Ĉiuj tiuj bildoj fidele montris la tiaman socion. Similaj bildoj troviĝas ankaŭ en tomboj de aristokratoj. La reprezentantaj estas surŝtonaj kaj surbrikaj bildoj de Han-dinastio (206 a. K. - 220 p. K.). Ili montras diversajn scenojn de terkulturado kaj socia vivo, kaj rakontas mitojn kaj legendojn. Surŝtonaj kaj surbrikaj bildoj, kreitaj en la socio pli matura kaj kun tekniko pli alta ol tiu de la surrokaj bildoj, servis kiel kunentombigaĵoj por aristokratoj.

Ĉar la prauloj trovis la naturon mistera, iliaj bildoj estis vualitaj de mistera koloro, kiun malfacile komprenas la nunaj homoj. Tamen, kiam la prauloj faris tiujn bildojn, en ili naskiĝis la estetika ideo. Precipe kun maturiĝo de la terkultura socio la vejnoj de la surrokaj bildoj estis uzataj sur multaj aĵoj, ekz. koloraj fajencaĵoj, kaj la vejnoj sur la lastaj estas pli variaj kaj kolorriĉaj. En la supra kaj meza basenoj de la Flava Rivero elteriĝis multaj koloraj fajencaĵoj, kies plastiko estas tiel delikata, ke oni malfacile povas imagi ĝin.

Kvankam arkeologoj kaj popolaj artistoj havas malsamajn opiniojn kaj proprajn klarigojn pri la kultura signifo de la vejna plastiko, tamen oni povas certigi, ke tiuj pratempaj artaĵoj sendube apartenas al la arto de laboruloj. En ilia disputado estas jena opinio: la desegno de duobla fiŝo kun homa kapo sur koloraj fajencaĵoj elterigitaj en la ruino Banpo, Xi'an, kaj samgrandaj desegnoj sur la rando de la fajencaĵoj eble estis transformiĝinta Tajĝi-bildo konsistanta el du kuniĝintaj fiŝoj, kio koncernas la ok trigramojn de Fuxi. Tio eble estis figure konkreta esprimiĝo de antikva ĉina filozofio pri yin kaj yan. Kaj la koncepto, ke kuniĝo de yin kaj yan naskas universon, ĉiam daŭris kaj evoluis en la tradicia ĉina popola arto. Oni povas diri, ke tio interligiĝis kun la temo pri kulto de genero montrata en la pratempaj surrokaj bildoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto