Vizitu Forumon

Prifosado de la ruino Sanxingdui

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

Printempe de 1929 kamparano Yan Daoĉeng estis senŝlimiganta kanaleton ĉe sia domo kaj trovis jadaĵojn kaj ŝtonaĵojn. Iuj el ili estis aĉetitaj de antikvaĵistoj, aliaj forprenitaj de bienuloj kaj burokratoj kaj triaj forportitaj eksterlanden. Tio vekis atenton de la mondo.

Vintre de 1933 du instruistoj de muzeo de iu universitato prifosadis ĉe Sanxingdui kaj trovis jadan platon, turkison, bidojn kaj fragmentojn de fajencaĵoj. Ili estis konservataj en la muzeo de la universitato.

Aŭtune de 1963 arkeologoj de la Muzeo de Siĉuan-provinco kaj la historia fakultato de Siĉuan-universitato faris prifosadon.

Printempe de 1964 kamparanoj trovis kavon de jadaĵoj 50 metrojn for de la loko, kie oni unuafoje trovis jadaĵojn kaj ŝtonaĵojn. En la kavo oni trovis prilaboritajn kaj duonprilaboritajn jadaĵojn kaj krudajn materialojn por jadaĵoj.

Februare de 1974 oni trovis kavon de frotitaj ŝtonoj. Laŭ la analizo pri la materialoj akumulitaj dum la pasintaj dekoj da jaroj specialistoj supozis, ke tie estis grava politika kaj ekonomia centro de la antikva Ŝu-regno, kaj la jadaĵoj estis enkeligitaj por rezervo. Ili konjektis, ke Sanxingdui iam estis metiejo de jadaĵoj de la antikva Ŝu-regno. La kaŝitaj jadaĵoj estis forlasitaj eble en hasto pro subita puĉo. Oni portempe kaŝis la objektojn kaj intencis elfosi ilin post reveno, sed ili ne sukcesis.

Printempe de 1980 laboristoj de brika fabriko estis fosantaj argilon por fari adobojn. Kiam ili fosis lokon 30 cm. profundan, ili trovis grandan kvanton da fragmentoj de fajencaĵoj kaj malmulte da ŝtonaĵoj. Laborantoj de la Kultura Domo de la gubernio kaj la arkeologia trupo de la Administracio de Historiaj Restaĵoj de la provinco faris provan prifosadon. Ĝis majo oni fosis 49 sondkubojn de 5.5 metroj, kiuj areas 1200 kvadratajn metrojn. Oni trovis pli ol cent mil pecojn, malkovris 18 bazojn de domoj, 3 cindrajn kavojn kaj 4 tombojn. Laŭ la ruinoj de domoj oni konfirmis, ke la domoj havis lignan strukturon, kaj la bazoj de fostoj kaj muroj montris la dispozicion kaj strukturon de la domoj. Sed tiam pro manko de mono kaj necesa protekto, la ruinoj estis detruitaj pro la fosado de argilo por adoboj kaj oni havis nur aerfotitajn fotojn.

De marto ĝis majo de 1986 arkeologoj kune prifosis areon de 1325 kvadrataj metroj kaj refoje vidigis 9 ruinojn de domoj, 101 cindrajn kavojn kaj pli ol cent mil antikvaĵojn, el kiuj pli ol 2000 estis tre valoraj por esplorado. Laŭ analizo tiuj objektoj aĝis 3700-4500 jarojn. Kompare kun historiaj restaĵoj de la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero, tiuj antikvaĵoj havas lokajn karakterizaĵojn. La dekkelke da delikataj fajencaj kuleroj kun tenilo en formo de birda kapo kaj malgrandaj fajencaĵoj en sama formo probable estis totemo de praŭloj de la antikva Ŝu-regno. Oni facile ligis tiun kun la nomo de la unua regnestro de Ŝu, ke li nomiĝis Duyu (kukolo).

La 18-an de julio de 1986 oni trovis jadaĵojn uzatajn por rito. Arkeologoj prifosis kultan kavon 4.4 m longan, 3.4 m larĝan kaj 2.2 m profundan. Meze de aŭgusto de 1986 oni trovis duan kultan kavon 20 metrojn for de la unua. En la dua kavo oni elterigis pli ol 1000 valorajn bronzajn skulptitajn figurojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto