Vizitu Forumon

Ĉina fama antikva filozofo Zhu Xi

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10
Zhu Xi naskiĝis en la jaro 1130 kaj estis elstara filozofo de la dinastio Song. Lia penso okupis regan pozicion dum proksimume 400 jaroj. Li estis erudicia kaj diligenta, kaj dum sia tuta vivo verkis amplekse. Liaj verkoj tuŝis filozofion, politikon, historion, literaturon, budaismon kaj aliajn fakojn. Li postlasis al ni multegon da valoraj spiritaj kaj kulturaj heredaĵoj.

Laŭ historiaj notoj, Zhu Xi estis tre saĝa de la infaneco kaj ŝatis esplori la originon de aferoj. Kiam li ĵus scipovis paroli, foje lia patro fingre montrante la ĉielon diris al li, ke supre estas la ĉielo, li do senpripense demandis tuj, kio estas super la ĉielo. Lia demando multigis la patron.

Forta konfuceanisma etoso en la familio profunde influis lin, ke li ricevis rigoran konfuceanisman edukadon de la infanaĝo. Estante kiel 14-jara knabo li jam firme konvinkiĝis pri Konfuceanismo, tio metis solidan bazon por lia posta formiĝo de propra filozofia penso.

La plej granda atingo de Zhu Xi kuŝis en tio, ke li perfektigis la ĉinan originan filozofion---ideismon Lixue. La ideismo Lixue aperis en la dinastio Song. Ĝi elmetis la koncepton Li, kiu estas la origino de la mondo kaj la universala principo super la homa volo, tempo kaj spaco. Laŭ tiu ĉi koncepto antaŭ la estiĝo de la universo jam ekzistis Li, kiu ŝanĝiĝas sen-depende de la ŝanĝiĝo de konkretaj objektoj kaj estas eterne memstara.

Dum sia tuta vivo Zhu Xi verkis kaj kompilis multegon da libroj kaj tiuflanke okupis la unuan lokon en la ĉina antikva historio. Inter liaj libroj du estas plej famaj kaj gravaj. Unu estas Kolekto de Notoj pri Analekto de Konfuceo kaj la alia Kolekto de Notoj pri Menzio. La apero de tiuj du libroj markis la fondiĝon de la filozofia sistemo de Zhu Xi. En tiuj libroj li de ontologio, metodologio, sintenado en la vivo kaj aliaj flankoj pluapaŝe establis akademian bazon kaj sferon de Lixue, sekve puŝis la objektivisman ideismon al nova etapo. Resuminte la atingojn de Lixue li faris tiun ĉi ideologion pli kompakta kaj pli riĉa. En tiu ĉi ideologio fandiĝis la esenco de la tradiciaj Konfuceanismo, Budaismo kaj Taoismo, sekve la ideologio havas pli da teoria nuanco.

Zhu Xi elmetis ankaŭ perfektan teorion de konado. Laŭ lia teoria la celo de konado estas ne nur koni la esencon de la universo, sed pli grave koni la principojn kaj kriteriojn de la socia etiko. Tio atestis, ke lia teorio estas heredo de la tradicio de konfuceanismo akcenti etikon. Samtempe kun tio, surbaze de la pensoj de la antaŭaj pensuloj, li fondis ankaŭ kompletan teorion de memkulturado.

Dum sia tuta vivo Zhu Xi sin okupis pri prelegado en 40 jaroj. Pere de prelegado, li celis unue heredi Konfuceanismon, protekti kaj plibonigi la regadon de la kortego kaj due kulturi grandnombron da disĉiploj, ke ili memkonscie formu opozician forton de publika opinio kaj nekompromisan societon en la akademia eduka kampo por propagandi lian porpledon, protekti lian penson kaj atingi lian politikan celon.

Zhu Xi forpasis en la jaro 1200 en la aĝo de 71 jaroj. Kvankam lia teorio ne estis akceptita de la regantoj kiam li vivis, tamen post lia morto, li regantoj pli kaj pli konis la gravan signifon de lia teorio por protekti la feŭdisman regadon. Lia kompakta kaj kompleta filozofia teorio estis taksita kiel simbolo de maturiĝo de la ĉina feŭdisma ideologio kaj fariĝis la penso kiu okupis regan pozicion en la tempo de la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing de la 14-a jarcento ĝis la 18-a jarcento. Tiu ĉi teorio donis ankaŭ gravajn influojn al la evoluo de la posta filozofia penso de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto