Vizitu Forumon

Fama libro Historio Referenca por Regado

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

Inter ĉinaj popolanoj vaste cirkulas rakonto pri iu knabeto, kiu saĝe savis sian amiketon. Foje 7-jara knabeto ludis kun siaj amiketoj en korto. Meze de la korto estis grandega kaj alta vazego plenplena de akvo. Iu el la amiketoj suprenrampis la vazegon por trinki akvon. Neatendite li falis en la vazegon. Timigite forkuris aliaj infanoj, nur la knabeto restis. Li trovis, ke la vazego kun akvo estis tre peza, kiun li ne kapablis renversi, sekve rapide levis ŝtonegon kaj ĝin batĵetis al la vazego. Rompiĝis la vazego, elfluis la akvo, saviĝis la amiketo. Tiu rakonto cirkulas centojn da jaroj kaj estas enmetita en la porinfanan klerigan legaĵon kiel klasikaĵo. La knabeto ja estis Sima Guang, granda historiisto de la ĉina dinastio Song, pri kiu ni parolas al vi en nia hodiaŭa programero.

Sima Guang naskiĝis en la jaro 1019. De sia infanaĝo li forte interesiĝis pri historio. Kun kresko de la aĝo lia tiu ĉi intereso fariĝis des pli forta. En la aĝo de 7 jaroj, li jam komencis legi diversajn klasikaĵojn. Laŭdire por averti sin diligente lerni, li prenis parton da ronda ligno kiel kapkusenon. La ronda lignopeco estis ruliĝema, sekve li ne povis trankvile dormi. Nokte tuj ĉe ruliĝo de la lignopeco li ellitiĝis por legado, tiamaniere en la aĝo de 15 jaroj li jam metis por si solidan bazon de scioj.

Fariĝinte plenkreskulo, li longtempe laboris kiel grava oficisto, eĉ fariĝis ĉefministro de la dinastio Song. Laŭ li por administri bone la landon kaj firmigi la feŭdisman regadon necesas bone koni la historion. Tial laborante kiel oficisto, li uzis multe da energio por studi la historion, el kiu li ĉerpis por si spertojn kaj lecionojn el la regado de la antaŭaj dinastioj. En la jaro 1066, subtenate de la imperiestro, li fondis presejon sin okupante speciale pri reordigado de historiaj klasikaĵoj. Ekde tiam kunlaborante kun 4 helpantoj li kompilis la faman majstran libron Historio Referenca por Regado.

La libro estas konata kiel la plej elstara historia verko post la fama libro Historia Kroniko verkita de fama historiisto Sima Qian. La libro Historio Referenca por Regado en kronika stilo registris la ĉinan historion dum 1362 jaroj de la jaro 403 antaŭ nia erao ĝis la jaro 960 de nia erao. La tuta libro estis plenumita en la jaro 1084 kaj konsistis el 294 volumoj. Dum 22-jara kompilado de la libro, Sima Guang elverŝis sian tutan energion. Por garantii la sukcesan plenumadon de la libro, li difinis por si severan laborkvoton, laboris ĉiam ĝis profunda nokto kaj ellitiĝis frumatene. Kiam kompletiĝis la tuta libro, li jam estis 66-jara maljunulo. Troa laceco ekstreme kadukigis lin, ke liaj okuloj apenaŭ povis vidi kaj la dentoj preskaŭ tute defalis.

La libro Historio Referenca por Regado reprezentas la plej altan atingon de la tiama historiografio. Forme ĝi faris notojn laŭ la kronika ordo, enhave ĝi registris ĉefe politikajn kaj miltajn eventojn, kaj ankaŭ la kontaktojn inter naciecoj, socimorojn, akvoutiligajn konstruaĵojn kaj aliajn. La libro celis liveri al la regantoj historiajn referencojn.

La libro elmontris al ni la historigrafian penson kaj bazan historian vidpunkton de la aŭtoro, t.e. la penso regi per etiko. Etiko ja estis socia kaj morola kriterio de la ĉina antikva hierarkia socio. Laŭ li ĝi estis grava garantio de la sociaj stabileco kaj evoluo. La tuta historio ja estis procezo de malordo kaj prospero de la etiko. Laŭ hierarkiaj rilatoj li eksplikis la funkciojn kaj rolon de moralo en la administrado de la ŝtato kaj socio. Tio estis ankaŭ lia elirpunkto de la resumo de la historio. En la libro troviĝis multego da notoj pri legado de la konfuceanisma libro Analekto de Konfuceo. Li akcentis la virton kaj kapablon de imperiestro kaj atentigis ankaŭ, ke la regantoj devas trankviligi kaj vivteni la popolanojn, atente aŭskulti voĉojn de la vastaj ordinaraj popolanoj.

La libro profunde influis postajn fakulojn. Aperis grandnombro da similaj libroj, sekve studi historion tiutempe fariĝis moro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto