Vizitu Forumon

Bongustaj manĝaĵoj de Xinjiang

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

Xinjiang situas en la nordokcidenta parto de Ĉinio. Ĝi estas vasta kaj tre bela kun riĉaj naturaj produktaĵoj. Ĝi estas koncentre loĝata de multaj nacioj. Tie ĝueblas ne nur diversaj naciaj moroj, sed ankaŭ tiklas apartaj nacimalplimultaj manĝaĵoj.

Ujgura kuko nang -o

Preskaŭ ĉie en Urumqi vidiĝas butiko de nang -oj kaj en Kashi de suda Xinjiang tiaj butikoj estas pli multaj. En Urumqi la butiko de nang -oj, funkciigata de Abuladaman, estas la plej fama. La ujguraj nang -oj havas du specojn, t.e. la sekan kaj olean. La seka nang -o estas farita el faruno, dum la olea el faruno, oleo kaj ovo. Estas ankaŭ nang -o, miksita kun diversaj fruktoj, sezamo, mielo kaj viando. La nang -oj havas diversajn formojn, kiuj plejparte estas rondaj, grandaj kaj malgrandaj. La malgranda nang -o estas granda kiel juglando, dum la granda kiel marmitokovrilo. Estas ankaŭ piramidforma kaj serpentforma nang -oj. Se oni bakas tiujn nang -ojn en speciala bakujo, do ili fariĝas aparte aromaj. Ili plaĉas ne nur al ujguroj, sed ankaŭ al hanoj kaj turistoj de aliaj lokoj.

Oni iam elterigis sekan kadavron en la antikva tombejo Astana proksime de la ruino de antikva urbo Gaochang en Turpan. El la kuntombigitaj objektoj ja troviĝis seka nang -o. La tombo estis konstruita antaŭ 1200 jaroj, tio signifas, ke jam antaŭ almenaŭ 1200 jaroj en Xinjiang estis tia nang -o, kiu havas specialan signifon por la ujguroj. Tie cirkulas popoldiro: "Se oni ne manĝas nang -on unutage, ili malsatas. Se oni ne manĝas ĝin dutage, ili malfortas. Se tio daŭras la trian tagon, ili ege maltrankvilas. Se tio daŭras la kvaran tagon, ili mortas." En Urumqi mi renkontis ujguran knabinon, kiu studis en Wuxi, sed poste revenis Xinjiang por labori. Mi demandis ŝin, kial ŝi ne volas labori en la pitoreska urbo Wuxi, ŝi respondis, ke tie ne troveblas nang -o.

La nang -oj estas longe konserveblaj. La sekan nang -on oni povas konservi duonjaron, dum la olean almenaŭ unu monaton. Oni povas manĝi ĝin kun ordinara teo, butera teo aŭ frikasita ŝafaĵo kun buljono. Se oni metas la dispecigitan nang -on en la buljonon, la manĝaĵo fariĝas aparte bongusta.

Xinjiang-anoj ĉiam portas nang -on eĉ dum la vojaĝo. Komercistoj antaŭ ekiro al aliaj lokoj ĉiam preparas multe da nang -oj, iafoje eĉ pli ol cent, kaj ies familianoj eĉ aerpoŝte sendas nang -ojn al ili, malgraŭ la alta sendokosto. La nang -oj akompanis la Xinjiang-anojn pli ol dek jarcentojn kaj estas fidela akompananto de la loĝantoj. Ie oni okazigas benadan ceremonion por bebo ĉirkaŭ-40-taga, kiun ĉeestas ekskluzive infanoj. La mastro preparis nang -on, grandan kiel glasbuŝo kun mielplena kavo interne. La infanoj lekas mielon per lango, formanĝas la nang -on kaj revenas hejmen.

Tri kuirmanieroj de ŝafaĵoj

Ĉe Kanas-lago mi unuafoje sciis la bongustecon de kuiritaj ŝafaĵoj. Mi kaj dekkelkaj kolegoj kune aĉetis ŝafon kaj kuiris la ŝafaĵojn per tri manieroj: ŝafaĵo mane prenata, rostita ŝafaĵo kaj rizo mane prenata. Antaŭ ĉio oni surstangigis ŝafaĵon kaj rostis ilin super fajro. Super fajro la ŝafaĵo kun salo, pipro kaj aliaj spicaĵoj forte aromas. En palpebruma daŭro ni formanĝis kelkajn pecojn. Post tio oni prezentis al ni mane prenatan ŝafaĵon, ĉiu peco estas granda kiel homa pugno. Ni trempis la ŝafaĵon en salakvo kaj manĝis ĝin kun granda apetito. Mi pririgardis la kuiranton kaj trovis, ke li stufis la ŝafaĵon nur en akvo tute sen spicaĵo. Mi maltrankvilis, pensante, ke la tiamaniere preparita ŝafaĵo certe odoras fortan ŝafaĵan odoron, sed tute ekster mia atendo la preparita ŝafaĵo havas neniun malbonan ŝafaĵan odoron, sed en aliaj lokoj de Ĉinio oni metas diversajn spicaĵojn, kiaj ajlo, zingibro, ŝenoprazo, ilicio, zantoksilo ( Zanthoxylum bungeanum ) kaj rizvino. Sed tie per akvo oni povas prepari bongustan, aroman ŝafaĵon. Tion ni ne povas ne atribui al la bona naturmedio tute sen polucio.

Mane prenata rizo

Tio estas originala manĝaĵo en Xinjiang. Ĝi estas farita el freŝaj ŝafaĵo, karoto, cepo, kuiroleo kaj rizo. Oni preparas ĝin tiamaniere: Unue oni tranĉas la ŝafaĵon en malgrandajn pecojn kaj fritas ilin en kuiroleo. Oni miksas ilin kun karotaj kaj cepaj strioj, verŝas konvenan kvanton da salo kaj akvo, metas lavitan rizon en la marmiton kun la supre menciitaj materialoj, kuiras ilin unue per forta fajro kaj poste per milda fajro. Post kiam la rizo komplete kuiriĝas, oni kirlas ilin kun la viando kaj legomoj. Jen estas preparita mane prenata rizo. Ĉie en Xinjiang aĉeteblas tia manĝaĵo: En la granda marmito brilas la neĝblanka rizo punktita de ruĝaj karotaj strioj kaj supre estas ŝafaj ostoj kaj kelke da ŝafaĵ-pecoj. Mi prenis la manĝaĵon per plado kaj ĉerpis per kulero. Ujguraj servistoj instruis min preni ĝin per mano. Ni provis, sed malsukcesis. Multe da rizo falis teren.

Ni ĉiuj enviis la fortan korpon de ujguroj. Ili atribuis tion al konstanta manĝado de tia manĝaĵo. Ili diris, ke tia manĝaĵo estas nutroriĉa. Certe, la ŝafaĵo estas nutriva, karoto estas nomata ankaŭ malgranda ginsengo kaj cepo estas verda legomo kontraŭ kancero, tial la mane prenata rizo estas sanprotekta. Oni diris, ke tia manĝaĵo estis inventita de iu kuracisto: Antaŭ pli ol 1000 jaroj kuracisto Abuduaini estis debila en la maljuneco. Li prenis diversajn medikamentojn, sed ne resaniĝis. Li do komencis esplori pri manĝaĵo saniga kaj kuraca. Li multe provis kaj fine inventis la mane prenatan rizon. Li prenis bovlon da tia manĝaĵo matene kaj vespere kaj dank' al tio lia sanstato pliboniĝis iom post iom. Poste li rekomendis la recepton kaj kuirmanieron al aliaj kaj la manĝaĵo rapide famiĝis tra la tuta Xinjiang.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto