Vizitu Forumon

Jarpentraĵo---unu el la ĉinaj popolaj artaĵoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

Ĉina originala popola artaĵo---jarpentraĵo havas longan historion kaj profundan influan forton. Ĝi per sia romantika popola pentraĵa formo enkorpigas belan deziron de la ĉina nacio kaj ege plaĉas al ĉinaj popolanoj. Hodiaŭ ni konigos al vi la jarpentraĵon.

Ĉinoj kutimas nomi moron bonvenigi tradician Printempan Feston al festo de Novjaro. Festante Novjaron, popolanoj kutimas pendigi ornaman pentraĵon sur pordo. Ĉar tiu pentraĵo nur sterniĝas kiam oni festas Novjaron kaj ŝanĝiĝas ĝis la venonta jaro, tial ĝi titoliĝas jarpentraĵo.

Jarpentraĵo kun ĉeftemo de favora aŭspicio, ĝojo, feliĉo estas plena de blindige brila kaj pompa koloro kaj ĝia pentraĵ-figuro havas detalon, ornamecon kaj interesecon, rekte manifestante popolan deziron.

Ĉina jarpentraĵo havas longan historion kaj povas retrospuri al la dinastio Han antaŭ pli ol 2 000 jaroj. Antikva libro notis, ke laŭlegende antaŭ longa tempo, estis du fratoj, kiuj nomiĝis Shen Tu kaj Yu Lei, respondecantaj pri agoj de diversaj diabloj. Se diabloj faraĉus, la du fratoj ligus tiujn diablojn por nutri tigron. Homoj pendigis figuron de Shen Tu kaj Yu Lei sur doma pordo por eviti perverson. En la dinastio Tang en la 7-a jarcento, imperiestro Li Shimin ĉiam koŝmaris pri diablo-bruo kaj ne povis ĝui kontentigan dormon, tial li ordonis siajn du oficirojn Qin Shubao kaj Yuchi Gong tranokte protekti lin. Dank' al ilia protektado, la imperiestro povis trankvile endormiĝi. Poste la imperiestro ordonis pendigi figurojn de la du oficiroj kaj nomis ilin pordaj dioj. Iom post iom tia formo cirkulis en la popola socio kaj troviĝis pentraĵoj kun diversaj enhavoj. Tio estas antaŭa formo de la jarpentraĵo.

En la dinastio Song (960—1279), oni utiligis ksilografion por produkti la jarpentraĵon por ke tiu pentraĵo povu grandnombre produktiĝi kaj vendiĝi kaj pompe disvolviĝi. Tiam enhavo de la jarpentraĵo etendiĝis de kulto je naturo kaj dio al ĝojo kaj feliĉo, esprimante popolan emocion kaj idealon.

De la 14-a jarcentoĝis la 19-a, la jarpentraĵo atingis sian pinton kaj produkta procezo de lignogravura jarpentraĵo formis fiksitan modelon. Ankaŭ aperis multaj stiloj de la jarpentraĵo. Cetere ĝia tuŝita temo estas vasta, ekzemple historia rakonto, mirlegendo, idiomaĵa rakonto, anekdoto kaj aliaj.

Samtempe kun tio, en Ĉinio aperis kvar produktejoj de popola librogravura jarpentraĵo, t.e. Tianjin-Yangliuqing en la norda Ĉinio, Yangjiabu de la gubernio Wei en la orienta Ĉinio, Suzhou-Taohuawu en la suda Ĉinio kaj Zhuxianzhen de la provinco Henan en la centra Ĉinio. La jarpentraĵoj produktitaj en la kvar produktejoj havas sian propran stilon kaj teritorian etoson.

Sekve de epoka evoluo, superstiĉo portita de la jarpentraĵo estis forlasita. Meze de la pasinta jarcento, ĉinaj jarpentraĵaj artistoj kreis novan jarpentraĵan formon kaj per tio oni manifestas realan vivon kaj diskonigas scion.

Nun oni jam utiligas modernan teknikon por presi kaj produkti la jarpentraĵon kaj grandnombre eldonas. Estas dirite, ke troviĝas nenia speco de pentraĵoj, kies eldona nombro superas tion de la jarpentraĵo. Cetere aplikeco de la jarpentraĵo senĉese disvastiĝas kaj servas kiel mura kalendaro kaj paĝnotilo.

Posedante dense ĉinan popolan romantikan stilon, la jarpentraĵo iom post iom plaĉas al diverslandaj popolanoj kaj tiuj jarpentraĵoj jam vendiĝis al mondaj diversaj lokoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto