Vizitu Forumon

La moroj de drinkado (1) (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

Ĉinoj ekdrinkis jam antaŭ miloj da jaroj. Ili trinkis vinon preskaŭ en ĉiaj okazoj, kiaj geedziĝo, funebrado, gastigado, antaŭbatala jhurado, triumfo, domkonstruado kaj nasko de filo. Tiaj moroj daŭris kaj jen formiĝis buntaj moroj de drinkado.

Geedziĝo kaj vino

Ĝenerale dirite, la geedziĝa ceremonio estas pli solena ol festoj. En la nupta tago la novedza familio devas porti palankenon al la novedzina hejmo por bonvenigi la novedzinon kaj aro da tamburistoj kaj trumpetistoj brue iras al la novedzina hejmo. Post enpalankeniĝo de la novedzino, oni regalas la palankenistojn kaj muzikistojn per bombono kaj vino. En la novedza hejmo la novgeedza paro riverencas al la ĉielo, la tero, la gepatroj kaj unu al la alia. Post tio la parencoj kaj gratulantoj altabliĝas por ĝui la festenon. Ĉe la festeno la gratulantoj petas, ke la novgeedza paro nepre trinku vinon kun reciproke interkrucitaj brakoj, kio markas, ke la novgeedzoj amas unu la alian kaj kune dividu la ĝojon kaj malĝojon en la estonteco.

En suda Ĉinio oni kutime preparas filinan vinon, t.e. en ŝia naskiĝjaro ŝia familio pretigas kelke da vazoj da vino kaj enterigas ilin por konservo ĝis ŝia edziniĝo. Oni faras tiun vinon doto aŭ por regali la gastojn ĉe la nupta festeno. Ĉar tia vino enkorpigas bondezirojn de la gepatroj, tial oni faras la vinon el plej bonaj materialoj, per tre fajna tekniko. Oni zorgeme ornamas ankaŭ la vazojn, ili faras diversajn pentrajhojn aŭ skribas bondezirojn sur la vazoj, kiaj "Ĉion bonan ĝis hargriziĝo", "Feliĉan vivon" k.a. Oni nomas tiujn vazojn flore glazuritaj vazoj. La familio kun filino tiel bone preparas vinon, ankaŭ tiu kun la filo faras la similan. Ili preparas Zhuangyuanhong, kun la signifo, ke la filo altrangiĝu ĝis la ofico de Zhuangyuan. (Zhuangyuan estis titolo de plej elstara sukcesinto en la ŝtata ekzameno en antikva Ĉinio.)

Naskiĝo, morto kaj vino

La ĉinoj solenas naskiĝon kaj morton por montri sian gratulon aŭ funebron. En tiuj aferoj vino ludas gravan rolon.

En Ĉinio la familia strukturo estas fondita per sanga rilato, tial naskiĝo de bebo montras, ke la sanga rilato de la familio daŭras kaj la familia heredado estas garantiata. Tuj post naskiĝo de filo oni faras solenan gratuladon, kio daŭras tre longe. De la naskiĝo ĝis la unujariĝo de la bebo oni solenas ne nur ĝian unumonatiĝon, sed ankaŭ ĝian centtagiĝon kaj unujariĝon. En la tago de ĝia unumonatiĝo la familio devas kulti la prapatrojn kaj dion kaj doni festenon por regali gastojn. Kompreneble en la festeno ne povas manki vino. Tiam la patrino kun sia bebo akceptas gratulon de la gastoj kaj la familio de la bebo donacas al la ĉeestantoj ruĝŝelan ovon. Ĉe la unujariĝo de la bebo oni ripetas la festenon por solenado.

Solenado de la datreveno de la naskiĝo de la gemaljunuloj estas antikva moro en Ĉinio kaj precipe post la 60-jariĝo ĉiuj datrevenoj estas gravaj kaj la festeno grandskala. Tiutage en la celebrejo pendas bildo de Feo Longevivulo, brilas dikaj ruĝaj kandeloj kaj sur tabloj vidiĝas farunaj persikoj, kukoj, vermiĉeloj kaj aliaj, ĉio aludas longvivadon. Tiutage la gratulata maljunulo devas porti novajn ŝuojn kaj akceptis surgenuan riverencon de la filoj kaj nepoj. Ĉe la festeno la gratulata maljunulo certe okupas la honoran lokon.

Se la maljunulo mortas en la aĝo de pli ol 70 jaroj, tio estas rigardata kiel feliĉo. Tiaokaze oni ankaŭ solenas kelkajn tagojn. Kaj la familio de la mortinto devas fari festenon kun vegetalaj pladoj kiel la ĉefa parto kaj la ĉeestantoj ne devas bruadi nek instigi al drinkado.

En festotagoj

En Ĉinio estas multaj festoj, kiaj la Printempa Festo, la sunperiodo de Klaro kaj Brilo, la Drakboata Festo, la Aŭtunmeza Festo kaj la Festo de Duobla Naŭo (t.e. la 9-a tago de la 9-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro). Por soleni tiujn festojn oni senescepte devas doni festenon kaj observi la morojn de drinkado.

Jam de la antikveco la Printempa Festo estas la plej grava festo por la ĉina popolo. La celebrado daŭras proksimume unu monaton. Tiam oni kultas la ĉielon, teron, diojn kaj prapatrojn. Tiam oni drinkas por ĉiu kultado, tial vino estas nemankigebla.

La 5-a de aprilo estas tago, kiam oni vizitas la tombojn de parencoj kaj amikoj por montri siajn respekton kaj karmemoron al la mortinto. Tiam oni devas porti al la tombo vinon, pladojn, kandelojn kaj aliajn oferajhojn. Antaŭ la tombo oni devas meti la oferajhojn sur altaro bonorde, bruligi kandelon kaj la posteuloj de la mortinto klinas la kapon al la tero por montri respekton, elsarkas herbojn sur la tombo kaj donas pli da tero al ĝi. Ĉar la tomboj plejparte troviĝas antaŭurbe, tial en la tempo, kiam ĉiuj vegetaloj reviviĝas kaj animaloj vigliĝas, oni pli kaj pli multe faras ekskurson en tiu tago.

La 5-a de la 5-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas la Drakboata Festo. Ankaŭ en tiu tago oni multe drinkas.

La 15-a de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas la Aŭtunmeza Festo. Tiutage oni devas prepari lunkukojn kaj fruktojn por ĝui la belan lunon vespere. Tiam la virinoj riverencas antaŭ la luno, dum la viroj drinkas apude, ĝuas la lunon kaj babilas.

La Festo de Duobla Naŭo, t.e. Maljunula Tago, estas bonaŭgura, tiutage oni grimpas altan lokon kaj tie trinkas krizanteman vinon.

Vintra solstico estas la 21-a aŭ 22-a de decembro. De tiu tago komenciĝas la plej malvarmaj tagoj en la jaro. Oni kutime faras kultadon al la prapatroj en tiu tago. Tiutage la tuta familio kune trinkas vinon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto