Vizitu Forumon

La moroj de drinkado (2)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

Vino en la ordinaraj tagoj

Oni trinkas vinon en diversaj okazoj, ekz. ĉe transloĝiĝo kaj konstruado de nova domo. Laŭ tradicio oni komencas domkonstruadon en bonaŭgura tago. Por domkonstruado oni certe dungas ĉarpentistojn kaj masonistojn kaj ankaŭ samvilaĝanoj venas helpi. Por montri sian dankon al la samvilaĝanoj kaj kiel eble plej baldaŭ fini la konstruadon oni plurfoje donas festenon dum la domkonstruado, ekz. por soleni meton de la bazŝtono, pendigon de la trabo kaj finkonstruadon. Kompreneble por soleni la transloĝiĝon oni devas doni festenon kaj la ĉeestantoj de la festeno devas porti ian donacon al la mastro.

Por bonvenigi gaston kaj adiaŭi amikojn oni donas festenon kaj tiam vino estas nemankigebla.

Nacimalplimulta moro de drinkado

En la regionoj de nacimalplimultoj estas aparta moro de drinkado.

La ĉjang-oj havas interesan moron de drinkado. En festotago aŭ por regali gastojn, ili metas grandan vinvazon surtere. Ili sidiĝas ĉirkaŭ la vazon, ĉiu kun bambua aŭ fragmita tubo en la mano kaj metas la tubon en la vazon. Tiamaniere ili babilante suĉas vinon el la vazo. Ĉar la homoj sidas kompare malproksime de la vazo, tial 7-8 homoj povas samtempe suĉi la vinon. En tia varma etoso ili jen trinkas jen dancas. Ankaŭ la mjaŭ-oj ŝatas drinki tiamaniere.

La ji-oj sidante drinkas en ajna loko. Ili sidas en cirklo surtere kune kun konatoj kaj fremduloj.

La gaoŝan-oj ofte drinkas kolektive. Ili malofte drinkas unuope hejme. Ili drinkas tutan nokton ĝis ebriiĝo. Ĝojigite de la drinkado, ili kantas kaj dancas. La drinka maniero de la gaoŝan-oj havas ian rilaton kun ilia longdaŭra vivmaniero en la primitiva socio.

La mongoloj regalas gastojn per butera vino kaj festeno. Se la gastoj ne trinkas ĝis la fundo, la mastro ne ĝojas. Ĉe drinkado la mastro kaj gastoj ofte ŝanĝas la vinon. Se la mastro tenas vintason per unu mano, la gasto devas trinki unu buŝon da vino; se la mastro tenas la vintason per du manoj, la gasto devas ŝanĝi la vintason kun la mastro kaj eltrinki la vinon.

La tibetaj moroj de drinkado estas tiaj: La tibetanoj unue proponas al la vizitantoj tason da sekala vino, kio montras ke la mastro estas gastama kiel la varma vino kaj la amikeco estas longdaŭra same kiel la forta vino.

En la regiono de la tajoj en Yunnan-provinco la gastoj devas sidi sur la honora loko. Antaŭ drinkado oni proponas al ili ian manĝajhon por preventi ilian rapidan ebriiĝon. Por proponi al la gastoj vinon oni laŭte krias kaj la aliaj ehhas.

Antaŭ ol proponi vinon al la gastoj, la va-oj mem trinkas iom da vino, por ke la gastoj estu trankvilaj pri la vino. Ĝenerale la mastro proponas la vinon tenatan en kalabaso, mem provas iom kaj poste per la du manoj prezentas la vinon al la gastoj ĝis tiuj trinkas ĝis la fundo, kio aludas, ke la gastoj neniam forgesos sian amikon.

La ĝingpo-oj alte taksas la drinkadon. Ĉe renkontiĝo de konatoj ili proponas vinon unu al alia. Tiaokaze ili verŝas iom da vino en la vinujon de la amiko kaj poste mem trinkas, kio montras reciprokan respekton.

La ĝuang-oj ŝatas drinki kun la du brakoj interkrucitaj kune kun la gastoj. Tiaokaze la mastro kantas kaj la bela kanto ebriigas pli ol la vino.

La buji-oj havas tre interesan moron de drinkado. La mastro metas ĉe sia dom-enirejo tablon kun kruĉo kaj tasoj. Oni verŝas vinon en la tason kaj levas ĝin per la du manoj, kantas kanton por bonvenigi la gastojn. Se la gastoj estas lertaj en kantado, ili do reciprokas per kantado. Se ne, ili do devas trinki iom post kiam la mastro finas ĉiun kanton, ĝis ili trinkas 7 aŭ 8 fojojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto