Vizitu Forumon

Ĉu Dubai realigos sian revon pri okazigo de olimpikoj?

(GMT+08:00) 2009-06-30 14:53:56

La 29-an de junio, H. H. Sheikh Mohammed bin Rashid al Maktoum, vicprezidento kaj ĉefministro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, ŝejko de Dubai, anoncis, ke la registaro de Dubai fondos specialan komisionon por esplori la eblecon okazigi Somerajn Olimpikojn kaj Mondan Foiron en 2020.

Tiutage fondiĝis plej alta komisiono por la gastigo de Someraj Olimpikoj kaj Monda Foiro de 2020, kaj H. H. Sheikh Mohammed bin Rashid al Maktoum nomumis kronprincon de Dubai, H. H. Sheikh Hamdan bin Mohammed bin Rashid al Maktoum, prezidanto de la komisiono. Okazigo de olimpikoj estas revo por iu ajn urbo de la mondo. De la lastaj jaroj grandaj urboj tre entuziasmas pri okazigo de olimpikoj pro la rapida tutmondiĝo kaj granda efikeco de amaskomunikiloj. Gastiganto-urbo de la olimpikoj de 2016 restas nedifinita, tamen kelkaj urboj jam komencis la rivaladon por okazigo de la olimpikoj de 2020. Lisbono, Pusano kaj Daŭho jam esprimis sian deziron pri okazigo de la olimpikoj de 2020. Ĉu Dubai sukcesos en la intensa konkurado?

En la pasintaj dekoj da jaroj Dubai tre rapide disvolviĝis pro la petrola industrio kaj altiro de granda kvanto de investo el fremdaj landoj. Nun en tiu ĉi urbo okupas ĉirkaŭ 70% de ne-petrolaj komercoj de la tuta lando, kaj pro tio ĝi fariĝis la komerca urbo kaj la financa, ekonomia kaj komerca centro en Mezoriento, tial ĝi havas senkomparan avantaĝon laŭ financaj rimedoj.

Ankaŭ urboplanismo de Dubai povas kontentigi bazajn postulojn pri la olimpikoj. Dubai-a Internacia Flughaveno kun la aliĝo de ĉirkaŭ cent diverslandaj aviadkompanioj estas la plej vigla en Mezoriento. En la urbo estas ĉirkaŭ 500 diversklasaj hoteloj, kaj multaj grandaj vendejoj altiras per malaltimpostaj varoj sennombrajn aĉetantojn el diversaj lokoj de la mondo.

La urbo ankaŭ tre atentas disvolvon de sporto. En 2004 sportisto el la reĝa familio de Dubai gajnis la oran medalon de diskpafado el la Atenaj olimpikoj kaj fariĝis la unua gajninto de olimpika ormedalo el la golfaj landoj. Krome Unuiĝintaj Arabaj Landoj faris investon en multaj sportaj programoj, kaj pro tio ĝi ĝuas grandan reputacion en la sporta mondo.

Sed Bubai havas ankaŭ malavantaĝojn. La plej grava problemo estas alta temteraturo en somero. Pro la situo meze de dezerto la temperaturo atingas 40 aŭ 50 gradojn en julio kaj aŭgusto. Tio estas malfacile akceptebla por sportistoj. Ankaŭ sportaj instalaĵoj restas nesufiĉaj. Se Dubai dezirus okazigi la olimpikojn de 2020, ĝi devas tuj komenci konstruadon de pintklasaj sportejoj. Krome al la urbo mankas spertoj el organizado de grandaj internaciaj konkursoj, ĉar ĝi okazigis kiel gravan eventon nur futbalan konkurson de la azia pokalo en 1996.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto