Vizitu Forumon

Hebei-a Sanyuan-Manĝaĵa Limigita Kompanio post krizo

(GMT+08:00) 2009-07-20 09:06:55

En 2008, okazis serioza akcidento de manĝaĵa sekureco de beba recepta laktopulvoro kun marko "Sanlu", la grupo Sanlu suferis seriozan baton kaj deklaris bankroton. Poste, en marto de la kuranta jaro, hebei-a Sanyuan-Manĝaĵa Limigita Kompanio akceptis kaj reorganizis la grupon. Nun, jam pasis pli ol 4 monatoj。 Kiel la kompanio funkcias? Hodiaŭ ni kune kun vi vizitu la kompanion Sanyuan kaj komprenu la nunan staton.

Enirinte fabrikon de hebei-a Sanyuan-Manĝaĵa Limigita Kompanio, raportisto vidis, ke sur domego la marko "Sanlu" jam estis anstataŭita de la marko "Sanyuan". La korto estis denove ornamita, laboristoj estis vestitaj je uniformo kaj fabrikmarko sur la brusto, montras pozitivan aspekton. En la unua etaĝo, ekspoziciigas diversaj produktaĵoj de Sanyuan en la merkato.

En septembro de la jaro 2008, ĉinaj amaskomunikiloj raportis, ke laktopulvoro kaŭzis beban gruzmalsanon, sekve ĉinaj aŭtoritatoj ekzamenis, ke kvanto de venena materio "melamino " en ĝia laktopulvoro multe superis normon. Pro la akcidento, tutlandaj konsumantoj ne konfidas laktopulvoron kun la marko "Sanlu", kaj finfine la grupo Sanlu bankrotis.

En la akcidento, la kerna problemo estas, ke kvalita ekzameno en baztavolaj laktaj stacioj estas ne rigora, tial aperis problemo en la fonto. Post akcepto de la grupo Sanlu, hebei-a Sanyuan-Manĝaĵa Limigita Kompanio rigardas regon de laktan fonton kiel la plej gravan laboron. Monitoraj centroj respondecas pri ekzameno. Asistanto de ĝenerala direktoro de Sanyuan sinjoro Zhu Fazeng diris:

"Ni investis plej multajn homfortojn, monon kaj tempon por regado de lakta fonto. Ekzameno en diversaj prilaboraj fabrikoj estis nuligita, ni speciale fondis monitoran centron kaj laboristoj en la centro ne scias, al kiu lakto apartenas. Tio solvis la problemon, ke oni faras konkludon laŭ fabrikaj interesoj aŭ rilatoj."

Post bona regado de lakta fonto, venda kvanto de hebei-a sanyuan-a lakto laŭgrade releviĝis. Nun, 6 fabrikoj de antaŭa grupo Sanlu jam rekomencis produktadon. Asistanto de ĝenerala direktoro de Sanyuan sinjoro Zhu Fazeng sciigis al la raportisto, ke en la unua duonjaro de la kuranta jaro, la venda sumo de Sanyuan superis 230 milionojn da juanoj. Li diris:

"La 6 kernaj fabrikoj jam rekomencis produktadon, kaj funkciado de ĉiuj fabrikoj estas relative normala. Specoj de likva lakto kaj laktopulvoro atingis 60. La venda sumo en la unuaj 6 monatoj de la jaro 2009 atingis 236 milionojn da juanoj, la negoco estas renormala."

En Sanyuan, ankaŭ laboristoj reposedas fidon. La kampanio Sanyuan dungis ĉiujn membrojn de la grupo Sanlu. Nun, 90% de la membroj jam komencis laboradon, post nelonge ĉiuj membroj relaboros. Liu Zhong estas estro de la 6-a fabriko de antaŭa grupo Sanlu kaj laboris pli ol 10 jarojn en Sanlu, nun li ankoraŭ laboras en la 6-a fabriko. Li diris:

"Ĉiumonate produktokvanto leviĝas. Sekve de la senĉesa kreskado, nombro de laboristoj pliiĝas, tio pliigis fidon de laboristoj kaj administrantoj."

Por altiri lecionon el la serioza akcidento de Sanlu, komence de la kuranta jaro, la urbo Shijiazhuang elmetis la celon pri konstruado de urbo de manĝaĵa sekureco. Laŭ projekto, la loka registaro ellaboris rigorajn monitorajn rimedojn ĉe diversaj ĉeneroj de fonta produktado, cirkulado kaj konsumado, ankaŭ pentris ĉiujn entreprenojn pri manĝaĵa produktado sur reto por eviti regan breĉon. Cetere, laŭ montriĝo de entreprenoj, la loka registaro donis diferencajn taksojn kaj enlistigis ilin, regule publikigis la vicon al urbanoj. La loka registaro ellaboris urĝan anticipan projekton. Dank' al tio, oni povos rapide fari trakton, rimarkinte similan akcidenton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto