Vizitu Forumon

Yao Ming fariĝis posedanto de ŝanhaja basketbalteamo

(GMT+08:00) 2009-07-20 15:25:02

La 15-an de julio la manaĝera teamo de Yao Ming, fama centrulo de la usona basketbalteamo Houstona Raketo, anoncis, ke Yao Ming jam aĉetis la ŝanhajan basketbalteamon Oriento de la Ĉina Ligokonkurso. Li fariĝis la unua ĉina basketbalisto posedanta teamon en Ĉinio.

Vespere de la 15-a de julio la manaĝera teamo de Yao Ming anoncis, ke li oficiale aĉetis ĉiujn akciojn de la ŝanhaja teamo Oriento, kaj rajtigis sian reprezentanton subskribi kun posedantoj de la teamo framan interkonsenton pri cedo de akcioj de la teamo. En la venontaj du monatoj la du flankoj faros taksadon por ke ĉiuj akcioj estu cedataj al Yao Ming. Tamen du flankoj de la interkonsento ne malkaŝis koston de la aĉeto.

Yao Ming el Ŝanhajo estas la plej sukcesa basketbalisto. En la jaro 2002 li sukcese aliĝis al NBA kaj fariĝis centrulo de la teamo Houstona Raketo. Pro la sukceso li havas tre altan enspezon kaj grandan nombron de subtenantoj. Laŭ prognozo, pasintajare la enspezo atingis 33 milionojn da usonaj dolaroj.

Komence de la basketbalista kariero Yao Ming servis por la ŝanhaja teamo Oriento, kaj en la jaro 2002 li helpis al la teamo gajni ĉampionecon de la ĉina ligokonkurso. Tiu ĉi travivaĵo fariĝis ĉefa kaŭzo de la aĉeto. La 15-an de decembro de la lasta jaro la grupo Xiyang, unu el investintoj de la teamo Oriento, deklaris, ke ĝi retiros sian kapitalon el la teamo post la lasta sezono de la ĉina ligokonkurso. Tio estis severa bato al la teamo, kiu ne povas iri en postsezonajn matĉojn de la ligokonkurso de 7 sinsekvaj jaroj. De aprilo de la kuranta jaro iuj el basketbalistoj de la teamo Oriento ricevas nur ĉirkaŭ 1 000 juanojn. La investo de Yao Ming savis la teamon el bankroto. Sinjoro Zhang Zhengming, ĝenerala direktoro de la teamo Oriento, diris: "Elektinte Yao Ming kiel la aĉetanton, ni esperas, ke la negoco sukcesos, ĉar tio montras lian amon al la hejmloka teamo kaj estas tre volonte akceptebla por antaŭaj posedantoj de la teamo."

Sinjoro Zhang Mingji, respondeculo de la manaĝera teamo de Yao Ming, diris, ke la aĉeto estas persona ago de Yao Ming; li atribuas sian sukceson al la hejmloka teamo, kaj amo al la teamo sukcesigis la negocon, ĉar Yao Ming esperas, ke ŝanhajanoj havos propran fierigan teamon.

La teamo Oriento falis en embarason pro malsukcesa administrado. Zhang Mingji diris, ke Yao Ming esperas, ke la manaĝera teamo miksiĝos en la teaman administradon per nova mekanismo: trejni teamanojn kaj fari merkatadon. La definitiva celo estas fari la teamon potenca same kiel ĝi en la komenco de tiu ĉi jarcento.

Zhang Mingji opinias, ke Yao Ming ne havas spertojn koncernajn al posedanto de teamo, tamen lia provo estas praktikebla, ĉar lia influivo en la internacia basketbalista rondo multe profitigos la ŝanhajan teamon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto