Vizitu Forumon

Ĉinaj naĝistoj retrovis memfidon en 13-a Monda Ĉampionado

(GMT+08:00) 2009-08-03 16:37:56

La 2-an de aŭgusto en Romo finiĝis la 13-a Monda Ĉampionado de FINA (Internacia Federacio de Amatora Naĝado). La ĉina teamo okupis la duan lokon post la usona kaj ricevis la duan plej bonan rezulton el sia partopreno en la ĉampionado. Ĉinaj naĝistoj gajnis 4 orajn kaj 2 arĝentajn medalojn en la naĝkonkurso kaj rompis 4 mondajn rekordojn. Kial la ĉina teamo repotenciĝis post longa silento? Ĉu la diskutata altteknika naĝkostumo helpis la ĉinan teamon? Ĉu la ĉina teamo sukcesos plu post 3 jaroj en la Londonaj Olimpikoj?

Zhang lin

Ĉinaj plonĝistoj refoje montris sian superecon kaj ricevis 7 orajn medalojn, kaj la naĝistoj gajnis 4 orajn kaj 2 arĝentajn medalojn en la naĝkonkurso kaj rompis 4 mondajn rekordojn.

Zhang Lin gajnis finalon de la vira 800-metra kraŭlado. Li ploris pro la venko, ĉar tio estas la unua ormedalo, ricevita de ĉina naĝisto el monda konkurso, kaj por ĝi Zhang Lin dediĉis 9 jarojn. Li diris al raportisto: "La venko povas esti granda progreso de la ĉina teamo, kaj por tiu ĉi ormedalo la ĉina teamo jam atendis multajn jarojn. La lasta Monda Ĉampionado estis mia valo, tamen hodiaŭ mi fine sukcesis. Mi volas danki tiujn, kiuj helpis min."

Zhang Lin gajnis finalon de la vira 800-metra kraŭlado

Zhao Jing, kiu gajnis finalon de la virina 60-metra dorsonaĝado, ne povis reteni la emociiĝon, post kiam ŝi ricevis la oran medalon. Ŝi diris: "Mi vere tre ĝojas kaj ne povas reteni la emociiĝon. Por mi tio estas la nuna ĉampioneco. Delonge mi volas atesti min mem per bona atingo. Estas ne atendite, ke mi sukcesis hodiaŭ. Mi tre ĝojas pro la sukceso."

La ĉina teamo gajnis orajn medalojn de la virina 4×200-metra kraŭlado kaj la virina 4×100-metra miksnaĝado kaj rompis la du mondajn rekordojn. La du oraj medaloj el teamaj konkursoj kiel olimpikaj objektoj havas apartan signifon por la ĉina teamo.

la ĉina kvaropo gajnis orajn medalojn de la virina 4×200-metra kraŭlado

En la lastaj jaroj la ĉina teamo silentis en internaciaj konkursoj pro la nesufiĉeco de rezervaj fortoj kaj stagno de teknika renovigo. La ĉina teamo gajnis neniun ormedalon el la Monda Ĉampionado, 2007, kaj nur unu ormedalon el la Pekinaj Olimpikoj, 2008.

Pro la helpo de altteknika naĝkostumo sportistoj rompis plurajn mondajn rekordojn en la roma Monda Ĉampionado. Sinjoro Pan Jiazhang, trejnisto de la ĉina teamo, malkaŝis, ke ricevinte permeson de la firmao Speedo, sponsoro de la ĉampionado, ĉinaj genaĝistoj portis kostumon de la firmao Jaked, ĉar lasta firmao deklaris, ke ĝiaj produktaĵoj havas pli da avantaĝoj, kaj fakte sportistoj kreis plurajn mondajn rekordojn en Romo. Sed li opinias, ke la konstumo estas eminenta, tamen la plej grava estas tio, ke la nova kostumo pliigis la memfidon de sportistoj. Li diris: "La ĉina havas avangardajn ideojn kaj rimedojn de trejnado, tamen mankas al ĝi la memfido. Se ni estas plene memfidaj, ni povas atingi tute novan staton. Ĉi-foje multaj fremdlandaj sportistoj rompis rekordojn komence de la ĉampionado, kaj ni sentis premon, tamen post kiam Zhang Lin gajnis oran medalon, aliaj membroj de la ĉina teamo ekhavis la memfidon."

Antaŭ nelonge la Internacia Federacio de Amatora Naĝado decidis, ke altteknikaj naĝkostumoj, kiuj povas rezisti kontraŭ akvo kaj pliigi la flosforton, estu komplete malpermesataj en konkursoj ekde la jaro 2010. Sinjorino Chen Yinghong, trejnistino de la ĉina teamo, diris, ke tiu ĉi decido estas favora al la ĉina teamo, ĉar ĝi povas koncentri la energion de teamoj al la teknika trejnado kaj pliigi la egalecon en konkursoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto