Vizitu Forumon

Olimpikoj movas Ĉinion al sporta potenco

(GMT+08:00) 2009-08-07 16:38:17

Okaze de la unua datreveno de la Pekinaj Olimpikoj, ĉinoj, kiuj estas irintaj el la ĝojo pri brila sukceso de sportistoj en la olimpikoj, preferas zorgi pri ŝanĝiĝoj, alportitaj de la olimpikoj al Ĉinio, precipe pri tiuj ŝanĝiĝoj, kiuj akcelas la sportan disvolviĝon.

Ĉinio estas ne sporta potenco, sed lando kun granda nombro da sportaj amatoroj. La 29-an de septembro de la lasta jaro, ĉeestante al la kunveno por resumo de la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj kaj honoro al eminentuloj, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao prezentis la celon, ke Ĉinio devas marŝi de la granda sporta lando al sporta potenco. Ĉinaj specialistoj opinias, ke granda sporta lando sin karakterizas ĉefe per atingoj el sportaj konkursoj kaj la nombro de gajnitaj medaloj, sed sporta potenco estas plenampleksa koncepto kaj prezentas sanon de la loĝantaro, administron de la sporta merkato kaj disvolviĝon de la sporta industrio, kaj disvolviĝo de la sporta industrio estas unu el gravaj indicoj de sporta potenco. Tiusence la Pekinaj Olimpikoj povas esti la atesto, ke Ĉinio komencis marŝi al la sporta potenco, kaj ŝanĝiĝoj alportitaj de la olimpikoj metis firman bazon por la vojo al potenciĝo.

La ŝanĝiĝoj evidentiĝas en la disvastigo de sportisteco. Post la Pekinaj Olimpikoj la olimpika ideo "plej gravas la praktiko" jam penetris en la koron de multaj ĉinoj, pli kaj pli da homoj komencis praktiki diversajn sportojn.

Pro la olimpikoj la ĉina registaro faras pli da investoj por kompletigi sportajn instalaĵojn, kaj ĉinoj estas pli memfidaj kaj malfermemaj. La olimpikoj pliigis la ligitecon de Ĉinio kun diversaj landoj.

Nun la ĉina registaro klopodas popularigi sporton inter loĝantoj per sistemo. La ĉina Ŝtata Konsilantaro sankciis, ke de la jaro 2009 ĉiujare la 8-a de aŭgusto estu la Tago de Loĝantara Sportado. Ĝi estas datreveno de la Pekinaj Olimpikoj kaj ankaŭ la tago por sporta popularigo inter loĝantoj. Parolante pri la Tago de Loĝantara Sportado, sinjoro Liu Peng, direktoro de la ĉina Ŝtata Sporta Administracio, diris, ke li esperas, ke en tiu ĉi tago ĉiu ĝoje kaj sane praktikos preferatan sporton en propra loko.

Jam en la fino de la 19-a jarcento, sinjoro Zhang Boling, patro de la olimpika movado en Ĉinio, konsciis, ke fortika konstitucio havas tre gravajn signifon kaj rolon por evoluo de individuoj, socio kaj eĉ la tuta nacio, kaj opiniis, ke nacia potenciĝo premisas fortikan konstitucion de la loĝantaro. Sed en tiu epoko ĉinoj plejparte vivis mizeran vivon, kaj por multaj homoj sportado estis nur troa deziro. Nun pro la ekonomia disvolviĝo Ĉinio havas la kapablon ĉiuflanke antaŭenpuŝi sportan popularigon inter loĝantoj.

Ni anticipu la 1-an Tagon de Loĝantara Sportado. Laŭ plano, la 8-an de aŭgusto, 40 000 homoj kune prezentos en Pekino la ĉinan tradician fizikekzercon Taijiquan por defii la mondan rekordon Guinness, 150 miloj da homoj faros 10-kilometran kuradon en Ŝanhajo, kaj 5 000 homoj kune ludos gimnastikan ekzercon laŭ radiomuziko en Tianjin. Aranĝoj de la lonĝantara sportado samtempe okazos en diversaj lokoj de la tuta lando kaj refoje estigos belan aspiron al la alvoko "Praktiku sportojn por Altigu la Popolan Konstitucion".

En la jaro 2008 ĉinaj sportistoj atingis brilan sukceson en olimpikaj konkursoj, kaj ĉi-jare Ĉinio per la Tago de Loĝantara Sportado revenigas sporton al la popolo. La ideo "praktiki sporton kaj ĝui plezuron el sporto" forte movas Ĉinion al sporta potenco, kaj tio estas la plej bona memoro de ĉinoj pri la Pekinaj Olimpikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto