Vizitu Forumon

Xilinguole-subregiono fortigis stepan ekologian protektadon

(GMT+08:00) 2009-09-09 17:48:49

La 27-an de julio, Zhang Guohua, plenuma estro de xilinguole-subregiono de la ĉina Interna Mongolio, informis intervjuate, ke dank' al kelkjara jungado, la tendenco de ĝenerala plimalboniĝo de la stepa ekologio en la subregiono estis efike bremsata, kaj stepa vegetalaro en partaj lokoj klare reviglas.

Xilinguole-subregiono sidas en la meza parto de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, posedas 18 milionojn da hektaroj de utiligebla stepo, kaj estis fama pro abundaj akvoriĉfontoj kaj herboj. Sed en la fino de la lasta jarcento, pro tropaŝtado, stepa ekologio estis serioze damaĝata, kaj xilinguole-subregiono fariĝis unu el la ĉinaj ĉefaj sabloventaj fontoj. Por bremsi la tendencon de ekologia plimalboniĝo, en la lastaj jaroj koncernaj fakoj alprenis multajn rimedojn. Zhang Guohua, plenuma estro de la subregiono, konigis:

"Ni realigis sezonan malpermeson de paŝtado. Ĉiujare ekzistas preskaŭ 2-monata periodo de malpermeso. Dum la periodo, la registaro donas subvencion al paŝtistoj, nome donas monon al ili por aĉeti brutonutraĵojn. Cetere, ni kalkulis nombron de dombestoj laŭ stepa porta kapablo. Ekzemple, en la orienta loko, 1,3 hektaro da stepo permesas bredadon de unu ŝafo, en la okcidenta loko, 2,4 hektaroj da stepo, eĉ 3,3 hektaroj da stepo permesas bredadon de unu ŝafo. Ĉar se vi senlime disvolvos la bredadon, la stepo estos damaĝata. Tial, en la lastaj jaroj, la nombro de dombestoj malpliiĝis de pli ol 18 milionoj al malpli ol 1,3 milionoj. Pro tio, la stepo iom reprosperiĝis, ni povas fari tion."

Zhang Guohua konigis ankaŭ, ke por ke enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj ne malpliiĝu pro redukto de la nombro de dombestoj, la loka registaro stimulis kamparanojn kaj paŝtistojn labori pri industrio kaj servado en urboj kaj urbetoj, alprenis multajn rimedojn pri akcelo de enspeza pliigo, tial ilia enspezo grandskale pliiĝis. Laŭ statistiko, en la lasta jaro, pokapa neta enspezo de lokanoj proksimiĝis al 5 mil juanoj, pli ol duoble multiĝis, kompare kun tiu antaŭ 5 jaroj.

En la lastaj jaroj, turismo fariĝis la ekonomi-kreskiga punkto de la subregiono. Disvolvante turismon, la loka registaro metis protektadon de stepa ekologio sur gravan lokon. Zhang Guohua konigis:

"Vojaĝo al Xilinguole ĝuste celas vidi ekologion, ju pli bonas la ekologia protektado, des pli rapidas la turisma disvolvo, tial en la lastaj jaroj ni faris grandan investon al ekologia konstruado kaj alprenis multajn rimedojn. Samtempe, ni faris regularojn por protekti vidindaĵojn. Ekzemple, antaŭe sur la stepo aŭtoj libere funkciis, tial la stepo estis damaĝita, nun ni limigis veturadon de aŭtoj. Ankaŭ vidindaĵoj faras al turistoj propagandon pri stepa protektado."

Laŭ konigo, pro la efikaj rimedoj, kovrproporcio de stepa vegetalaro grandskale altiĝis, stepa ekologio jam komencis bonan cirkuladon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto