Vizitu Forumon

Hai'er, ĉina kompanio kreis monde faman markon

(GMT+08:00) 2009-08-26 18:20:40

Hai'er frakasis nekvalifikitajn glacikestojn, ankaŭ tiam Hai'er fariĝis pronomo de ĉina bonkvalita produktaĵo. Tio estas enkorpigita ne nur en kvalito, sed ankaŭ en postvenda servado. Sinjoro Philip S. Carmichael parolis pri ĉi tia rakonto.

"Iudimanĉe, mi ne komprenis kiel funkciigi radiatoron, tial mi telefonis al servantoj de Hai'er. Ili promesis atingi mian hejmon post unu horo, rezulte en duona horo ili venis kaj helpis al mi funkciigi la radiatoron n. En la dua tago, kiam mi laboris, mi ricevis telefonadon el postservada centro de Hai'er, oni demandis min pri uzado de la radiatoro kaj aliaj servadaj aferoj. Ĉi tio estas tre bona servado eĉ en la tuta mondo! Se en Usono kaj Eŭropo, oni ne servas al vi dimanĉe, ne troviĝas servada pridemando en la dua tago."

De la jaro 2000, Hai'er ĵetas pli da fortoj por krei eksterajn merkatojn kaj fiksis celojn en Usono, Japanio kaj Eŭropo. Philip S. Carmichael diris, ke kiel aliaj ĉinaj kompanioj, komence Hai'er renkontis multajn malfacilojn. Li diris:

"La unua problemo estas, ke oni ne konas Hai'er, tial ni devas unue fari ion. Ni instalis propagandan tabulon en tokia Ginza, tie prezoj de samspecaj produktaĵoj estis plej altaj en la mondo, per ĉi tiu agmaniero ĉiuj konis nian markon. En Usono, ni aĉetis domegon en Nov-Jorko kaj sciigis al lokanoj per kapitalo, ke Hai'er venas."

Philip S. Carmichael diris, ke malsame ol plej multaj ĉinaj kompanioj, kiuj okupis la internacian merkaton per preza supereco, de komenco Hai'er persistas partopreni en internacia konkurenco per kvalito kaj marko. Dank' al kelkjara disvolvo, Hai'er posedas kelkan merkatan kvoton kaj famecon en eŭropaj kaj amerikaj evoluintaj landoj, posedas proprajn grandajn desegnajn, fabrikajn kaj vendajn retojn, tio markas, ke Hai'er estas vere translanda grupo. En 2008, venda sumo de la grupo atingis 18 miliardojn da usonaj dolaroj, interalie 25% venis el eksteraj merkatoj, 17% de la pli ol 60 laborantoj sidas en aliaj landoj. Desegnaj centroj en Tokio, Seulo, Milano kaj Usono desegnas diferencajn produktaĵojn por konsumantoj el malsamaj ŝtatoj kun malsamaj kulturoj kaj vivkutimoj.

Cetere, Hai'er atentas median protekton de produktaĵoj. Philip S. Carmichael diris:

"En Ĉinio, nia uzada skalo de sunenergiaj radiatoroj estas plej granda, tio ŝparis kvanton de elektro. Dum Pekinaj Olimpikoj en la lasta jaro, ni liveris senlesivajn lavmaŝinojn al partoprenantoj. "

Post eksplodo de tutgloba financa krizo en la lasta jaro, Hai'er kaj plivastigas merkaton de hejmaj aparatoj en la ĉina kamparo, kaj fortigas plu scienc-teknikan kreon. Laŭ informo, en la lastaj jaroj, ĉiujara kosto por esplorado kaj ekspluatado de Hai'er okupas 5% de jara enspezo, tio estas plej multa en la tuta lando.

Karaj aŭskultantoj! Hodiaŭ, Hai'er jam estas la kvara granda fabrikisto de blankaj hejmaj aparatoj de la mondo. Ĝi ne nur reprezentas ĉinan vivkvaliton, sed ankaŭ gvidas ĉinajn entreprenojn al la mondo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto