Vizitu Forumon

Ĉinaj atletoj retrovis memfidon el Monda Ĉampionado

(GMT+08:00) 2009-08-27 16:18:35

Bai Xue

La 23-an de aŭgusto en la Berlina Olimpika Stadiono aŭdiĝis la nacia himno de Ĉinio. En la lasta tago de la Monda Atletika Ĉampionado 21-jara ĉina atletino Bai Xue gajnis la virinan maratonon, kaj aliaj ĉinaj atletinoj Zhou Chunxiu kaj Zhu Xiaolin respektive okupis la 4-an kaj 5-an lokojn. La ĉina teamo fine realigis la revon pri teama ĉampioneco de la maratono. Ĉinaj gesportistoj gajnis entute oran, arĝentan kaj 3 kuprajn medalojn kaj retrovis memfidon el la Manda Ĉampionado en Berlino.

Maratono estas la plej peniga el atletikaj konkursoj. La kurado tra 42,195 kilometroj dum pli ol 2 horoj estas grava provo al la energio kaj volo de ĉiuj partoprenantoj. En la virina maratono kadre de la berlina ĉampionado ĉina atletino Bai Xue la unua faris finiŝon al la celrubando. Ŝi gajnis la ĉampionecon per la rezulto de 2 horoj, 25 minutoj kaj 15 sekundoj. Tio estas la sola ormedalo ricevita de la ĉina teamo el la ĉampionado.

Bai Xue

La ora medalo pliigi la memfidon de Bai Xue pri la estonteco. Ŝi diris, "Mi tre ĝojas pro la venko. En la lasta momento de la matĉo restis nur du konkurantoj tuj post mi, tial mi konvinkiĝis pri la definitiva celo. Mi sentis neniun premon kaj estis tre memfida pri la gajno. Mi ankoraŭ havas potencialon kaj celas la olimpikan ormedalon."

Pasintajare, Bai Xue partoprenis la 10000-metran kuradon de la Pekinaj Olimpikoj kaj okupis nur la 21-an lokon, kaj promesplena atleto Liu Xiang retiriĝis el la olimpika konkurso. Kontraste kun brila sukceso de la ĉina tablotenisa teamo, la atletika teamo ricevis nur 2 kuprajn medalojn el la Pekinaj Olimpikoj. Feng Shuyong, ĉeftrejnisto de la ĉina atletika teamo, konfesis, ke la ĉina atletika teamo suferis senprecedencan fiaskon en la Pekinaj Olimpikoj, tamen la teamo neniam perdis la memfidon nek malrapidigis la antaŭeniran paŝadon. Li diris, "Pasintajare ni troviĝis en la valo, tamen ni ne perdis la memfidon. Mi okupiĝis pri atletiko en multaj jaroj, kaj spertis multajn malfacilojn, tamen mi neniam rezignis la penon. Mi pensas, ke la teamo povas atingi bonan rezulton en iuj objektoj, se nia laboro estas pli zorga."

Wang Hao

Preskaŭ duono de ĉina atletika teamo por ĉi-foja ĉampionado estas tre juna, tial la teamo ne difinis por si altan celon. Tamen komence de la ĉampionado juna atleto Wang Hao neatendite gajnis la arĝentan medalon de la vira 20-kilometra piedirado, kaj poste atletino Liu Hong ricevis la kuran medalon de la virina 20-kilometra piedirado. Feng Shuyong diris, "La junaj sportistoj prezentis pli bonan animstaton. Antaŭe ni ofte opinis, ke al ili mankas spertoj. Jes, spertoj estas necesaj, tamen pli gravas bona animstato, ĉar plenumo de la celo dependas de la ludo."

Bona animstato atestis la efikon sur la atletino Bai Xue. Ĉe la 41-a kilometro de la maratono ŝi demetis la ĉapelon kaj komencis rapidigi la paŝadon, kaj post nelonge ŝi superis la japanan atletinon Yoshimi Ozaki je pli longa distanco. Demeto de la ĉapelo montris ŝian decidemon pri la gajno. Parolante pri tiu ĉi momento Bai Xue diris, "Tiam mi restas en bona stato, kaj ĉirkaŭ mi estis nur du konkurantoj. Por mi estas la unua fojo partopreni altklasan konkurson. Forĵetinte la ĉapelon, mi venis al la firma volo gajni la ĉampionecon. Estas tre bonŝance, ke mi gajnis la oran medalon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto