Vizitu Forumon

Franca asekura kompanio Groupama en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-09-15 15:37:01

La 12-an de majo en 2008, fortega tertremo okazis en Sichuan. Kiel aliaj eksterkapitalaj entreprenoj, Groupama aktive partoprenis en savado. Yu Weidong rememoris:

"La 12-an de majo, okazis la tertremo. La 16-an de majo, ĝenerala direktoro de la grupo Groupama venis el Francio al Chengdu. Ni decidis tuj monkontribui 200 mil eŭrojn al la sichuan-a registaro. Cetere, konsentite de Ĉina Asekura Administra kaj Kontrola Komitato kaj konsultinte koncernajn fakulojn, ni faris alian decidon: Ni donacis dekmil juanojn al ĉiuj asekuratoj, kies domoj estis detruataj. Estas monde konate, ke tertremo estas eksterhoma forto, asekura devo estas senigata. Sed ni sentis, ke en ĉi tia stato ni devas fari ion."

Post la katastrofo, la kompanio Groupama publikigis pli da asekuroj kun malgranda sumo por la kamparanoj. Samtempe kun aktiva partopreno en konstruado de kampara socigarantia sistemo de la loka registaro, Groupama liveras al loĝantoj en urboj kaj urbetoj asekuron de posedaĵoj, domoj, asekuron de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, asekuron de aŭtoj kaj aliajn negocojn. Lastatempe, ĝi publikigis negocon de transporta asekuro por eksport-importaj entreprenoj.

En 2007, negoco de agrikultura asekuro okupis malpli ol 20% de tutgloba negoco. Agrikultura asekuro kaj kamparanoj ankoraŭ estas la ĉefa negoco kaj celo de la filio en Chengdu. Yu Weidong diris, ke ĝenerala direktoro de la grupo sinjoro Jean Azema esprimis, ke Groupama havas grandiozan rigardon al Ĉinio, havas fidon solvi nunan negocan malfacilon. Li opiniis, ke ĉi tia fido venas el ĉina merkato kun granda potenciala forto. Yu Weidong diris:

"Unue, la ĉina socio estas stabila. Due, la 1,3-miliarda loĝantaro persone estas granda merkato. Trie, la vivnivelo de ĉinoj senĉese altiĝas, kaj ekonomia kreskado estas stabila. Kiom da landoj en la mondo povas teni la ekonomian kreskadon je pli ol 5% en la ekonomia krizo?"

Sed, Yu Weidong opiniis ankaŭ, ke Ĉinio havas komplikan merkaton, oni ne povas imiti eŭropajn spertojn. Li sciigis al la raportistoj, ke la filio en Chengdu estos tutkapitala filio, tio signifas, ke la filio posedos pli da decida povo en planado kaj povos ellabori asekurajn specojn pli multe konformajn al la ĉina kamparo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto