Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 11-a Tutlanda Sportkunveno

(GMT+08:00) 2009-10-19 14:30:28

Vespere de la 16-a de oktobro en Jinan, ĉefurbo de la provinco Shandong, inaŭguriĝis la 11-a Ĉina Tutlanda Sportkunveno. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la inaŭguro kaj proklamis komenciĝon de la sportkunveno.

La Tutlanda Sportkunveno estas la plej ampleksa kaj grandioza sporta evento en Ĉinio. La 1-a Tutlanda Sportkunveno okazis septembre de la jaro 1959 en Pekino, kaj poste ĝi okazas en ĉiu kvara jaro. Vespere de la 16-a de oktobro en la olimpika centro de la urbo Jinan pli ol 60 000 homoj ĉeestis al la inaŭguro.

Ĉi-jare en la sportkunveno partoprenas 46 delegacioj el diversaj provincoj, municipoj, aŭtonomaj regionoj de la tuta lando, Hongkong, Aomen, la Ĉina Popola Liberiga Armeo, Xinjiang-a Prudukta kaj Konstrua Korpuso kaj sportaj asocioj de diversaj industrioj.

Por la provinco Shandong estas la unua fojo okazigi la Tutlandan Sportkunvenon. Fronte al la financa krizo la provinco lanĉis la strategion kreskigi la ekonomion kaj rapidigi disvolvon de servoj, financo, kulturo kaj sporto per investoj kaj postuladoj el la sportkunveno. Huang Sheng, vicestro de la provinco Shandong kaj vicprezidanto de organiza komitato de la sportkunveno, diris: "Por nia provinco estas la unua fojo okazigi grandiozan kaj plenamspleksan sportkunvenon, tamen ni estas memfidaj pri sukcesa okazigo de la sportkunveno kaj certe kontentigos amasojn per kuna klopodo de diversaj rondoj kaj afabla servo de la provinca loĝantaro."

La Tutlanda Sportkunveno estas la scenejo por sportistoj de la tuta lando. Kadre de la sportkunveno okazas 360 konkursoj de 33 sportoj en 17 urboj de la provinco Shandong, kaj pli ol 10 000 sportistoj partoprenas la sportkunvenon. La nombro de partoprenantoj atingis novan rekordon en historio de la Tutlanda Sportkunveno. Liu Peng, direktoro de la Ŝtata Sporta Administracio, faris salutparolon en la inaŭguro. Li esperas, ke sportistoj disvolvos la ĉinan sportistecon kaj atingos novan rezulton en konkursoj, kaj deziras, ke la sportkunveno plene sukcesu.

La Tutlanda Sportkunveno estas scenejo ankaŭ por montri nivelon de la loĝantara sportado, kaj pro tio la sportkunveno havas la ĉeftemon "harmonia Ĉinio, loĝantara sportado".

La ĉina sportista delegacio gajnis 51 orajn medalojn el la Pekinaj Olimpikoj kaj okupis la unuan lokon laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj. La Tutlanda Sportkunveno prezentas la plej altan nivelon de la ĉina sportistaro kaj akcelas la sportan disvolviĝon en Ĉinio. Por hardi kaj baki sportistojn partoprenontajn en la Londonaj Olimpikoj de la jaro 2012 oni aranĝis por ĉi-jara sportkunveno konkursobjektojn similajn al tiuj de la olimpikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto