Vizitu Forumon

Ĉina aktorino Li Ling

(GMT+08:00) 2009-10-23 11:01:58

Dum tiuj 20 jaroj, figuroj modlitaj de Li Ling estas malsamaj. Ŝi diris, ke ŝi preferis ludi tian rolon, kiu havas malsaman vivtravivaĵon kun ŝi mem. Ĉar post sukceso de kreo de iu nova figuro, ŝi ĝojas pro tio, ke ŝia spirita mondo havas bonŝancon suprengradiĝi. Ĝis nun ĉiuj roloj luditaj de Li Ling estas pozitivaj personoj. Li Ling diris, ke ŝi deziras fari defion, t.e. ludo de negativa rolo.

"Povas esti dirite, ke nun figuroj modlitaj de mi estas malsamaj. Nun mi interesiĝas pri negativa rolo. Per mia prezento, aperas procezo penti kaj turni novan paĝon de la vivo. Tio havas signifon kaj ankaŭ plaĉas al mi."

Dum pli ol 20 jaroj depost aktoriĝo, nombro de teatraĵoj de Li Ling estas ne multa, tamen ĉiuj estas klasikaj. Por ĉiu dramo, Li Ling ĉiam konsideras 5 aŭ 6 esprimajn manierojn. Laŭ ŝi, estas sagaco kiu povas korvibrigis spektantojn. Krom prezento, Li Ling ankaŭ servas kiel komitatano de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En libera tempo, ŝi ofte proksimiĝas al ordinaraj homoj kaj aŭskultis ilian opinion. Per tio ŝi prezentis proponon al registara departemento por solvi problemon. En ŝiaj proponoj, plejparto koncernas al eduko al infano kaj geknaboj. Li Ling diris, ke post prezento de la instruisto Miao Miao, ŝi alte atentas problemojn pri geknaboj. Ŝi esperas, ke ĉiuj geknaboj povos sane kreski. Antaŭnelonge, Li Ling estis honorita de la ĉina Kultura Ministerio kiel artisto kun nobla virto kaj artolerteco. Tiu premio estas donita al artisto, kiu havas noblan virton kaj akiris eminentan artan atingon. Li Ling diris, ke estas honore por ŝi gajni la premion kaj tio estas aprobo por ŝia kariero.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto