Vizitu Forumon

Ĉinio unuafoje okazigis Mondan Golfoĉampionadon

(GMT+08:00) 2009-11-09 15:27:48

La 5-an de novembro en Ŝanhajo inaŭguriĝis Monda Golfoĉampionado sub la sponsorado de HŜBK (Hongkonga kaj Ŝanhaja Banka Korporacio), kun la monpremio de 7 milionoj da usonaj dolaroj. Ĝi estas la unua fojo en Azio kaj montras, ke Ĉinio kapablas restigi grandan internacian konkurson kaj ĝian sponsoron ĉe la monda ekonomia krizo, kaj ankaŭ evidentigas la gravecon de Ĉinio en la monda golfado.

Aprile la tradicia golfkonkurso de HŜBK estis konfirmata kiel la Monda Ĉampionado, unu el la pintklasaj konkursoj de la monda golfado post tiuj de la granda ŝlemo. La ĉampionado tiris al si 7 el la 10 plej elstaraj ludistoj de la mondo, inkluzive Tiger Woods kaj Phil Mickelson. Akceptante intervjuon, Phil Mickelson diris: "Mi kredas, ke la altgradiĝo de la konkurso de HŜBK favoras nian turneon, ĉar plej eminentaj ludistoj venas al Ĉinio, en kiu plej rapide disvolviĝas golfo kaj estas merkato kun plej granda potencialo. Golfo estas akceptita kiel olimpika sporto, kaj Ĉinio tre atentas la olimpikan movadon kaj golfon, tial mi kredas, ke la partopreno de elstaraj ludistoj en la Ŝanhaja Monda Ĉampionado akcelos la disvolviĝon de golfo en Ĉinio kaj Azio."

La jaro 2009 havas gravan signifon aparte al la monda golfado. Oktobre en Kopenhago la Internacia Olimpika Komitato decidis, ke golfo estu oficiala sporto de la Someraj Olimpikoj ekde la jaro 2016. Tio signifas, ke post la foresto dum pli ol 100 jaroj golfo revenos al olimpikoj. Kiel la unua grava internacia konkurso post akcepto de la Internacia Olimpika Komitato la Monda Golfoĉampionado de HŜBK tiris al Ĉinio la atenton de mondaj golfo-fanoj. Cui Dalin, vicdirektoro de la Ŝtata Sporta Administracio, diris al la raportisto: "Golfo estas akceptita kiel oficiala sporto de la Someraj Olimpikoj de la jaro 2016 kaj 2020, kaj pro tio ĉi-jara ĉampionado ludos gravan rolon por akceli disvolviĝon de tiu ĉi sporto en Ĉinio kaj la mondo kaj altigi nivelon de la ĉina golfado."

En la jaro 1995 la ĉina suda urbo Shenzhen okazigis la 41-an Mondpokalan Golfokonkurso. Tio estas la unua golfokonkurso rekte elsendita en televida programo en Ĉinio, kaj tiam en la tuta lando estis nur 100 000 golfaj amatoroj. Sed en la jaro 2001, kiam Tiger Woods unuafoje venis al Ĉinio por partopreni en la defiokonkurso, estis 500 000 amatoroj en Ĉinio. Nun la nombro jam sesoble pligrandiĝis.

En la jaro 1984 Ĉinio havis nur unu golfejon, tamen de la pasintaj 25 jaroj golfejo vidiĝas en diversaj urboj de la lando. Zhang Youcai, prezidanto de la Sheshan-a Internacia Golfoklubo de Ŝanhajo, opinias, ke golfado disvolviĝas de la "riĉula ludo" al la popola sporto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto