Vizitu Forumon

Juna kantistino Ji Zhe kaj ŝiaj kantoj

(GMT+08:00) 2009-11-25 15:43:56
Karaj amikoj, en nia hodiaŭa programero ni konigos al vi pri ĉina juna kantistino Ji Zhe kaj de ŝi kantitaj kantoj.

En novembro 2007 Ji Zhe sukcesis kiel ĉefheroino Li Shishi en prezentado de kantdanca dramo "Festo Klaro kaj Brilo apud Riverbordoj". La kantdanca dramo estas verkita originale laŭ la fama pentraĵo "Festo Klaro kaj Brilo apud Riverbordoj" de la dinastio Song antaŭ pli ol 800 jaroj. Per la arta lerteco kombinanta kanton kaj dancon, la dramo aperigas la brilan historion kaj prosperan fizionomion de la tiama ĉefurbo Bianjing, la nuna urbo Kaifeng de la provinco Henen, centra Ĉinio. En la dramo Ji Zhe plene disvolvas sian talenton pri danco kaj organike kombinas dancadon kaj operon kaj manifestas la abundan kaj komplikan animon de la ĉefheroino. Ni aprecu antifonon de la geĉefherooj.

Kiel pensema juna kantistino Ji Zhe ĉiam atentas la ŝanĝiĝon kaj evoluadon de la ĉina kantarto. De la lastaj jaroj de tempo al tempo aperas "nova popolkanto", kiu estas multe ŝatata pro la moderneco kaj ŝikeco. Atentante evoluadon de la "nova popolkanto", Ji Zhe faras esploradon kaj provadon. Ŝi opinias, ke la popolkanta arto devas evolui kune kun la epoko. Kantisto ne devas sin kateni per ununura kantmaniero, sed devas sin kombini kun la epoko.

En la lasta julio ŝi prezentis sian "novan popolkanton" – "Floranta persikarbaro", por ŝi aparte verkitan de ĉina fama popularmuzikisto Fu Ke. La kanto priskribas elegantan kaj ŝvebantan paradizon, kie pompe floradas persikujoj. Pri la kanto Ji Zhe diris:

"La kanto 'Floranta persikarbaro' estas aparte verkita laŭ la karakterizo de mia voĉo. Ĝi malsamas al ordinaraj popolkantoj. Ni provas novan muzikan stilon inter tiuj de popolkanto kaj popularkanto. En komponado ni kombinas klasikan, popolan kaj popularan muzikojn. Pro tio la kanto aŭdiĝas relative ŝike kaj alegre."

Poste, Ji Zhe plue prezentis novajn kantojn bone kompinantajn nacian, klasikan kaj popularan muzikojn. Kiuj atestas ŝian progresadon je kanta arto. Pri la estonteco ŝi plena de fido diris:

"Mi tre ŝatas kaj amas mian aferon. Mi pli kaj pli klopodos por ĝi. Mi esperas, ke miaj estontaj verkoj prezentos freŝan vizaĝon kaj donos novan impreson al la aŭskultantoj."

Fine ni kune aprecu ŝian kanton "Kanto pri longa vojo". La vortoj estas vivecaj, la muziko estas kaj klasika kaj ŝika. La kanto plenplene manifestas la aplombon kaj malkaŝemon de la vivo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto