Vizitu Forumon

Rewi Alley, heroo neforgesebla por la popoloj ĉina kaj nov-zelanda

(GMT+08:00) 2009-12-07 16:07:21

Antaŭ 80 jaroj nov-zelanda junulo venis al Ĉinio kun scivolemo. De tiam lia sorto solidare ligiĝis kun la liberiĝo kaj konstruado de la ĉina popolo. Tiu estas Rewi Alley. Li vivis dum 60 jaroj en Ĉinio. En la 60 jaroj li helpis la ĉinan popolon en produktado kaj sinsavado, konigis al la mondo novan Ĉinion, kaj akcelis amikecon de Ĉinio kun Nov-Zelando.

Rewi Alley naskiĝis la 2-an de decembro 1897 en la urbeto Springfield de la regiono Canterbury sur la Suda Insulo de Nov-Zelando. Antaŭ 10 jaroj, por memorigi la centjaran datrevenon de lia naskiĝo lokanoj konstruis la Parkon Rewi Alley. En la parko oni povas ne nur aŭskulti la muzikaĵon verkitan speciale por li, sed ankaŭ legi la biografian noton pri li kaj ekkoni la kontribuaĵojn faritajn de li por la liberiĝo de la ĉina popolo kaj la amikeco inter Ĉinio kaj Nov-Zelando. Apud lia statuo estas steleo, sur kiu legiĝas: "Rewi Alley, sincera amiko de la ĉina popolo, lin neniam forgesos la popoloj ĉina kaj nov-zelanda".


Statuso de Rewi Alley

En la jaro 1927 Rewi Alley venis sola al Ĉinio. Laŭ sia origina penso li volis nur rigardi tiun ĉi misteran orientan landon kaj reveni hejmen post monatoj da restado tie. Sed kiam Rewi Alley vidis la mizeregan vivon de ĉinaj plebanoj subpremataj de la tri grandaj montoj --- imperiismo, feŭdismo kaj burokrata kapitalismo, li decideme restigis sin por helpi ilin. Neatendite, pro la decido li restis 60 jarojn. David Somerset, nevo de Rewi Alley, diris, ke lia onklo ja estas destinita por fari grandan aferon.

"Tiu ĉi familio havas tre seriozan sintenon pri vivo. Kiel ano de la familio vi ne povas facilanime pasigi viajn tagojn, vi devas pene fari ion por la mondo kaj helpi aliulojn."

Clara Alley, la patrino de Rewi Alley, estis fama feministo en Nov-Zelando. Influate de la familio, jam en sia infaneco Rewi Alley havis sian karakteron de nefleksebleco, kiu sukcesigis lian aferon en Ĉinio.

En la jaro 1937, kiam eksplodis la Kontraŭjapana Rezistmilito, ĉina industrio preskaŭ kripliĝis, materialoj mankegis, prezo altiĝis senbride, multegaj ĉinaj civitanoj dolore falis en sendungecon. Rewi Alley opiniis, ke senlaboruloj kaj rifuĝantoj devus sin ligi kaj sin savi per produktado. Iniciatite de Rewi Alley kaj geedzoj Degar Snow, en la jaro 1938 fondiĝis la organizaĵo "Movado de Industria Kooperativo", kiu celas revivigon kaj disvolvon de ĉina industrio kaj helpadon de laborantoj en sinsavado per produktado. Rewi Alley estis sekretario de la organizaĵo kaj komencis klopodi ĉie por la movado.

En la jaro 1942 Rewi Alley establis la Lernejon Bailie en la provinco Shaanxi speciale por kulturi teknik-laborantojn. Poste, por eviti bombadon de japanaj militaviadiloj, la lernejo translokiĝis en la malproksiman gubernion Shandan de la provinco Gansu. Tiu ĉi lernejo elkulturis amase da teknik-laborantoj por nova Ĉinio, kaj ĝis nun ĝi ankoraŭ funkcias por kulturi lokajn teknikistojn. Pri tio Liu Guozhong, vicestro de la lernejo, emocie diris:

"En Shandan, se vi faras mencion pri Rewi Alley, ĉiuj scias kun alta respekto, kiu li estas. Ie ajn, ĉu en vilaĝo, ĉu en urbo, oni scias, Rewi Alley ja estas la Movado de Industria Kooperativo, kaj ja estas la Lernejo Bailie."

Post la fondiĝo de nova Ĉinio, pro malamikeco kaj sankcio de okcidentaj landoj, Rewi Alley, nov-zelandano, kiu subtenis la ruĝan ŝtaton, estis iam rigardata de la nov-zelanda registaro kiel ŝtatperfidulo. Sed liaj familianoj kaj amikoj ne forlasis lin, kaj la homoj, kiuj kune kun li iam klopodis por la movado de la industria kooperativo, ankoraŭ fondis "Asocion pri Amikeco inter Nov-Zelando kaj Ĉinio". Eric Livingstone, nuna prezidanto de la asocio, diris, ke ĝuste pro Rewi Alley la rilatoj inter Nov-Zelando kaj Ĉinio estas tiel intimaj.

Ankaŭ Judy Livingstone, edzino de Eric Livingstone, estas respondeculo de la asocio. Ili ambaŭ, emeritiĝintaj, volontule laboras por la asocio.

"Ni ŝatas ĉinojn. La spirito de Rewi Alley inspiras nin, kaj ni esperas, ke la dulandaj popoloj ĉiam pli proksimos unu al la alia."

En la jaro 1987 Rewi Alley forpasis en Pekino. Laŭ lia lasta volo oni dismetis lian cindron en lia dua hejmloko --- Shandan. Tiama ĉina gvidanto Deng Xiaoping skribis: "Senmorta estas granda internacia soldato komunisma!"

Hodiaŭ, ĉu en Nov-Zelando, ĉu en Ĉinio, oni ankoraŭ memoras tiun ĉi grandan heroon en diversaj manieroj. En lia patrina elementlernejo Wharenui oni fondis ĉinlingvan lernejon nomitan per lia nomo.

Aŭdinte, ke Rewi Alley estas elektita kiel unu el la dek internaciaj amikoj de Ĉinio en la surreta prijuĝado por la temo "Destinligo kun Ĉinio", Philipa Reynolds, nevino de Rewi Alley, tre fieris.  

"Jes, mi fieras por li, fieras pro lia atingo. Li estas granda homo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto