Vizitu Forumon

Kanta majstro Wang Luobin

(GMT+08:00) 2009-12-30 15:50:25

Wang Luobin estas ĉina fama nacia komponisto kaj dank' al li, popolkantoj de la ĉina okcidenta landparto estas popularaj tra la tuta lando kaj iras al la mondo. Dum 62 jaroj, li kreis preskaŭ mil kantojn. Kantoj "Fora Loko", "Levi Vian Gaztukon", "Duona Luno Leviĝas" kaj aliaj pli ol 50 popolkantoj, kiuj estas kolektitaj kaj rekreitaj de Wang Luobin, estas vaste konataj en Ĉinio, tamen lia vivo malebena estas legendo. Nun ni parolas pri la muzika majstro Wang Luobin, kiu donas sian tutvivon al muzika kreado.

"Karaj aŭskultantoj, ĵus aŭdiĝis kanto 'Fora Loko', ĝi estas klasikaĵo kreita de Wang Luobin. En printempo de 1940 en la provinco Qinghai, senlima gobio, vasta stepo, brile blua lago kaj sola paŝtisto, ĉio ĉi tio donis al li fortan imagpovon, li havis grandan patoson kaj kreis la kanton. Ĝi estas kanto, kiu estas pleje populara meze de kantoj kreitaj de Wang Luobin kaj ankaŭ li mem valoris la kanton. Sur lia steleo skulptiĝas teksto de la kanto.

En 1913, Wang Luobin naskiĝis en iu ordinara familio. En 1934, li studis en muzika fako de Pekina Normala Universitato. Post eksplodo de Kontraŭjapana Milito en 1937, Wang Luobin sin ĵetis al la movado por rezisti kontraŭ Japanio. Li venis al la ĉina okcidenta landparto por serĉi kreadan pensadon kaj de tiam li neniam forlasis la lokon.

Wang Luobin kolektis multajn lokajn originalajn popolkantojn kaj donis al ili pli da viveco per rekreado. Ujgura kanto Almixan estas unu el ili. Zhang Shicai, kiu lernis muzikarton de Wang Luobin, diris:

"Wang Luobin rekreadis tiujn kantojn. Li ligis la hanajn kulturon, prononcon kaj melodion kun la naciminoritataj. Ekzemple la kanto Almixan, post lia rekreado, melodio estas pli lanta kaj havas ioman paŭzon. Li donis al la kanto novan vivon kaj forton."

Eble vi pensas, ke Wang Luobin estas romantika viro kaj ĉiam estis ĉirkaŭata de floroj kaj aplaŭdoj, sed male lia sperto estis tre malebena. Pro fabrikita krimo, li vivis en malliberejo je preskaŭ 20 jaroj. Tamen en malliberejo, li ankoraŭ povis trovi belecon en la vivo kaj rekreadis multajn kantojn. Sinjoro Liu Shuhuan, fakulo pri esploro de Wang Luobin tiel taksis Wang Luobin kaj liajn kreaĵojn:

"Post kontakto kun Wang Luobin, kun liaj kreaĵoj kaj lia vivo, oni nature sentas korskuon. Li kelkfoje estis en malliberejo, sed ankoraŭ trovis belecon. En malliberejo, aliaj sentas ĉagrenon, sed li, nur belecon. Cetere li kreis inspirajn muzikaĵojn, kiuj ankoraŭ estas kantataj en la nuna epoko. Li notis kiam li estis mortanta: mi volas alporti belecon per kantoj. Tio estas lia plej sincera esprimo!"

Malebena vivo ne subigis lin, male li estis pli forta, firma kaj romantika. Li mem diris, "kvankam mi estas en malliberejo, mi ankoraŭ prenas en la koron vastecon kaj grandecon. Mi feliĉe vivas kaj gaje kantas por renkonti malfacilaĵojn".

Zhao Guodong, tradukisto pri nacieca lingvo kaj literaturo de Xinjiang rememoris amikecon kun Wang Luobin.

"De longe, li ĉiam tenis ordinaran temperamenton ne nur en peniga sed ankaŭ en glata medio. Tio estas malfacile akirebla."

Qinghai estas loko, en kiu Wang Luobin startigis sian karieron. En la 29-a de julio 2009, en Qinghai stariĝis muzika arta halo de Wang Luobin kaj tio estas la plej granda halo por eksponi muzikan kulturon de Wang Luobin. Ĉina fama komponisto Liu Xijin deziras, ke pli multaj homoj kantu liajn kantojn, ĉar tio estas la plej bona memoro por li kaj lia muzika arto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto