Vizitu Forumon

Alaŭdo kantanta kaj dancanta

(GMT+08:00) 2010-01-04 16:35:15

Karaj amikoj, en nia hodiaŭa programero ni konigos al vi pri ĉina juna kantistino Ji Zhe kaj de ŝi kantitaj kantoj.

Jen estas de ŝi prezentita kanto "Bona afero duoblas". En la kanto kun ĉina popolkanta stilo, regas etoso entuziasma, bonaŭgura kaj gaja. "Oni diras: bona afero alvenas pare, kaj ĉiuj atendas duoblan bonan aferon. Feliĉon al la maljunuloj, sanon al la infanoj; prosperon kaj potenciĝon al la patrolando, feliĉon kaj sanon al la popolo; floradon al la entrepreno, dolĉon kaj eternecon al la amo."  

Ji Zhe naskiĝis en Xinjiang, nordokcidenta Ĉinio, kaj kreskis en la provinco Henan, centra Ĉinio. Kvin-jara, ŝi eklernis dancadon, kaj 9-jara, voĉan muzikon. La naturo dotis ŝin per altega talento. Poste, ŝi aliĝis ekzamenite al la Arta Kolegio de la provinco Henan; kaj je la 15-a jaraĝo, vizitis la voĉ-muzikan fakultaton de la Henan-a Universitato kaj tie magistriĝis. En la jaro 2003 ŝi plustudis en la Ĉina Muzika Konservatorio, kiel disĉiplino de la ĉina fama voĉmuzika instruisto Jin Tielin. En kvar jaroj, ŝi plenanime sin dediĉis al trejnado de voĉa muziko kaj dancado kaj multe progresis en voĉmuziko. Krome, zorgate de profesoro Jin Tielin ŝi progresis ankaŭ en dancado.

Pri tiu ĉi periodo de studado ŝi diris, ke ŝi multe gajnis en studado:

"Dum tiuj kvar jaroj, instruisto Jin donis al mi multege da helpo. En la konservatorio funkcias nur unu lernoĉambro por danco kaj ĝi ofte estas okupata. Li ne volis min forlasi la ŝatatan dancarton, do aparte permesis min ekzerci en la ĉambro ĉiumatene, kiam aliaj studentoj ne havis lecionon tie. En tiu tempodaŭro mi salte progresis ankaŭ je voĉa muziko. Mi multe lernis de la instruisto pri konduto."

En majo 2007, ŝi aranĝis magistriĝan koncerton en la urbo Zhengzhou. Ŝi prezentis 14 kantojn en la koncerto. Pro la sukoplena kaj orelplaĉa voĉo kaj sentoplena kantado ŝi estis tajde aplaŭdata de la spektantoj.

Jen estas la kanto "Lunlumo en amo" prezentita de ŝi en la koncerto. La kanto estas adaptita per la popolmuzika komponaĵo "Dancmelodio de Nacieco Yao", multe populara en nia lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto