Vizitu Forumon

Jiuzhaigou—lando de varikoloraj sezonoj

(GMT+08:00) 2010-01-14 15:37:11

Jiuzhaigou estas mirinda loko pro sia akvo. Akvo estas spirito de Jiuzhaigou. Sur la delto de rivervalo de Jiuzhaigou disĵetiĝas pli ol 100 kolorriĉaj lagoj, nomataj de tibetanoj kiel "haizi" (maroj).

La akvo en haizi estas travidebla. Ovala ŝtono, akvoherbo kaj seka branĉo sur la fundo de haizi estas videblaj. La koloro de la akvo estas varia, jen blua kiel gemo, jen verda kiel smeraldo, intermeze hele flava. La plej granda lago de Jiuzhaigou estas Changhai (longa maro), kies akvo verdas je proksimo kaj bluas je malproksimo. La akvosurfaco estas spegula tute sen ondetoj; la verda monto ambaǔborde respeguliĝas en ĝi kiel bela pentro.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto