Vizitu Forumon

Yao Ming kaj liaj kantoj

(GMT+08:00) 2010-01-15 18:01:44

Karaj amikoj, nun vi aŭskultas la kanton "Pekino, hejmloko". La kanto prikantas la antikvecan nuancon kaj la modernan guston de nia ĉefurbo Pekino, esprimas sopiron de transmaraj elmigrintaj pekinanoj al la hejmloko. Oni tiel kantas: "Vizitinte multe da lokoj kaj multe da famaj urboj, mi ankoraŭ plej preferas mian Pekinon. La luno super la parko Ĉiela Altaro, la karesema vento en la parko Beihai, la ŝtonaj leonoj ĉe la ponto Lugou, la pinoj en la templo Tanzhe, la ore tegolita Imperiestra Palaco, la bunta longa Strato Chang'an, la strato Wangfujing en modo, la famaj bongustaĵoj, … la nefindireblaĵoj vekas mian delikatan kaj dolĉan nostalgion."

Ĉe la fino de la jaro 1989 ili refoje kunverkis alian tipan operkanton "Kolorŝmirita vizaĝo". Tio estas formo de ŝminkado de aktoroj de ĉinaj tradiciaj operoj. La vizaĝoj de herooj estas ĝenerale kolorŝmiritaj por reliefigi iliajn karakterojn kaj esprimi laŭdon aŭ mallaŭdon al la herooj. Ekzemple, ruĝo simbolas fidelecon, blanko, insidemon. La kanto vivece spegulas la apartan karakterizon de kolorŝmiritaj vizaĝoj en la Pekina Opero kaj prikantas tiun ĉi artan gemon. Dank' al disaŭdigo en televidstacio kaj radio, la kanto rapide populariĝis tra la tuta lando kaj estas ege aprobata de la aŭskultantoj. Kantante ĝin, iuj junuloj iom post iom ŝatas la Pekinan Operon.

Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu la kanton "Kolorŝmirita vizaĝo": "

Operkanto estas atentinda de post sia naskiĝo. Multaj junuloj ŝatas ĝin.

Karaj amikoj, jen estas alia operkanto "Teo en bovlo", kunverkita ankaŭ de Yao Ming kaj Yan Su. En Pekino multegas famaj pitoreskejoj kaj antikvaj relikvoj, tamen ili elektis nur kandizitan kratagaron, tohuon el amando, teon en bovlo kaj similajn etmanĝaĵojn ŝatatajn de pekinanoj kaj per tio desegnas bildon densan je vivetoso en Pekino. La komponisto sorbis materialojn el pluraj quyi-oj, alprenis modernan rimedon en kreado kaj per preciza kaj freŝa muzika figuro kaj belsona melodio, bone esprimas la sopiradon de transmaraj elmigrintaj ĉinoj al la patrolando kaj hejmloko.

La kanto "Kolorŝmirita vizaĝo" estas sinsekve kompilita en muzikan lernolibron de mezlernejoj en diversaj lokoj, de la jaro 2002. Yao Ming tre ĝojas pri tio. Li esperas, ke dank' al tia formo pli da knaboj konos ĉinan buntan operan arton, kaj samtempe esperas, ke en sia verkado li studos pli da novaj muzikaj formoj kaj kreos pli da muzikaĵoj ŝatataj de la popolanoj.

Karaj amikoj, je la fino de nia programero ni aprecu kune lian alian operkanton "Amo al Pekina Opero". Temas pri la sento de aktoroj de Pekina Opero de kelkaj generacioj. Per lirika kaj milda melodio kaj belaj vortoj, la kanto plenverve esprimas la veran senton de la heroino en la opero.

"Iru senbrue sur la scenejon en via koro, neŝminkite. Vi ne bezonas aplaŭdadon, nur leĝere ekkantas pri la vera amo kaj sincereco en via arda brusto. Vi kantas entuziasme ĝis larmoj; vi kantas mallaŭte ĝis hararblankiĝo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto