Vizitu Forumon

Mark Selby kroniĝis en Vemblia Majstreca Snookerkonkurso

(GMT+08:00) 2010-01-18 17:34:32

Mark Selby

Ronnie O'Sullivan, defendanto de la ĉampioneco, plenuminta nokaŭton per 9 kontraŭ 6 en la finalo de la Vemblia Majstreca Snookerkonkurso, jam kvinafoje kronus la konkurson, se li gajnus la sekvan partion. Sed, tre bedaŭrinde, la juna rivalo Mark Selby, lastajare okupinta la duan lokon, denove realigis mirigan renverson, reciprokis fortan baton, kaj, antaŭ frumateno de la 18-a ĉi-monate kaptis la ĉampionecon per 10 kontraŭ 6.

La 16-an de januaro, Ronnie O'Sullivan, kiu okupas la 1-an lokon en la snookera mondo, estis postiĝinta je 4 kontraŭ 5 en la matĉo, sed poste li sinsekve gajnis du partiojn kaj avancis al la finalo por la 9-a fojo. Tiu ĉi rezulto egaligis la rekordon, atingitan de la snookera reĝo Stephen Hendry. Ankaŭ Mark Selby atingis rimarkindan rezulton en la Vemblia Konkurso. En la jaro 2008 li ĉampioniĝis ĉe sia premiero en la konkurso, kaj pasintajare li atingis la finalon kun Ronnie O'Sullivan, tamen tiu lasta sukcesis.

Venkinte la rivalon Stephen Maguire en la duonfinalo, 26-jara Mark Selby diris, ke li perdis nur unu matĉon ĉi tie, kaj li esperas, ke post la morgaŭa finalo li restos malsukcesa nur je la sola matĉo."

Ronnie O'Sullivan

Mark Selby fine realigis sian revon. Kiam la finalo en 6 kontraŭ 9, li, tre lerta en defensivo, plene montris sian kapablon kaj faris mirindajn obstaklojn, kiuj estis tre malfacile solveblaj eĉ por la rapid-luda Ronnie O'Sullivan.

En la 18-a partio de la finalo, kiam Mark Selby estis antaŭiĝinta je 53 kontraŭ 7, li mistrafis la ruĝan globon. Tio donis al Ronnie O'Sullivan tre bonan ŝancon. Eksterminte la restantajn ruĝajn globojn, li antaŭiĝis al Mark Selby, tamen en tiu ĉi grava momento li maltrafis la verdan globon. Mark Selby kaptis la okazon kaj gajnis tiun ĉi partion, tial la du ludistoj finalis en la lasta partio.

Firma Mark Selby donis al Ronnie O'Sullivan neniun ŝancon. Kiam la restantaj globoj jam ne sufiĉis por konsistigi la poentaron necesan al gajno de la postiĝinto, Mark Selby faris obstaklon al Ronnie O'Sullivan. La lasta defetis kaj gratulis sian rivalon pri la gajno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto