Vizitu Forumon

Tenisistoj zorgas pri haitiaj suferantoj

(GMT+08:00) 2010-01-25 14:08:14

En la Melburna Parko okazas la Aŭstralia Teniskonkurso. Ĉi-jare la konkurso havas la novan temon helpi Haition trafitan de forta tertremo: la spektantoj portas flavan rubandon kaj preĝas por haitiaj suferantoj, kaj tenisistoj el diversaj lokoj de la mondo kolektas monon per sia influo por helpi Haition.

Frumatene de la 17-a de januaro multaj atendis en longa vico antaŭ konkursejo por aĉeti biletojn de benefico, kiun iniciatis fama tenisisto Roger Federer por helpi Haition kaj al kiu ĉeestis ĉiu el 10 plej eminentaj tenisistoj de la mondo. Spektanto Shawn diris al nia raportisto: "Tio estas bona ideo, ĉar pli da homoj partoprenas en la helpo al la suferantoj. Multaj vizitas la beneficon, tio estas bona afero, se ĉiu el la vizitantoj faros monkontribuon al la suferantoj."

En gazetara konferenco Roger Federer diris, ke li ekhavis la ideon vespere antaŭ okazigo de la benefico. Li diris, ke kiel stelulo li havas la devon helpi la suferantojn, kaj okazigo de la benefico estas tre taŭga por alvoki monhelpon. "Estas tre urĝe, ĉar sekurigaj personoj kaj laborantoj de la konkurso ankoraŭ ne komencis la laboron en dimanĉo, tamen mi telefonis en tre mallonga tempo al kelkaj sportistoj la beneficon. Rafael Nadal kaj Andy Roddick tute konsentis pri mia ideo kaj opiniis, ke ni rapide okazigu la beneficon. Mi tre ĝojas, ke la benefico sukcese okazis."

Fama serba tenisisto Novak Djokovic diris al nia raportisto, ke kiel stelulo li devas fari ĉion eblan al tiuj, kiuj bezonas helpon. Li diris: "Mi tre ĝojas aliĝi al la benefico. Mi opinias, ke ni devas fari pli da tiaj aranĝoj por helpi la suferantojn. Malfacila estas la kolektiĝo de sportistoj, precipe de sportistinoj."

Laŭ freŝa statistiko de la Aŭstralia Teniskonkurso, organizanto de la konkurso jam kolektis 200 000 aŭstraliajn dolarojn da monkontribuo. La sumo kreskas plu, kaj laŭ antaŭkalkulo ĝi superos 500 000 dolarojn. Geoff Pollard, prezidanto de la Aŭstralia Teniskonkurso, diris: "Ĉiuj sidlokoj de la konkursejo estis okupataj de spektantoj, kaj la tuta enspezo de ĉirkaŭ 150 000 dolaroj, ĉiu bileto kontraŭ 10 dolaroj, estos donacata al Haitio, kaj tenisistino Sharapova persone oferis 10 000 dolarojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto