Vizitu Forumon

Popularigi Pekinan Operon: Rakonto pri juna fraŭlino Chu Lanlan

(GMT+08:00) 2010-01-28 11:17:38

Nun en ĉinaj pekinaj diversaj amuzejoj, oni ofte aŭskultas ĉi tiajn kantojn: Ili fontas en la ĉina tradicia arto Pekina Opero, kombinas la trajton de Pekina Opero kaj popularajn muzikajn faktorojn, kiel Rap, Jazo kaj Bluso, uzas ne nur tradiciajn instrumentojn de Pekina Opero, ekzemple Erhu, Jinghu, tamtamo kaj gongo, sed ankaŭ okcidentajn muzikajn instrumentojn, ekzemple pianon, elektrogitaron kaj elektronikan harmonizon. Sekve de la popularigo de la kantoj, bela juna fraŭlino famiĝas, ŝi ĝuste estas kreinto kaj kantistino de tiuj ĉi kantoj: Chu Lanlan.

Chu Lanlan naskiĝis en iu malgranda urbeto de la ĉina provinco Anhui en la jaro 1982. Kiam ŝi nur trimonatiĝis, ŝia patrino, kiu estas aktorino de ĉinaj lokaj operoj, portis ŝin dum prezentado en diversaj lokoj. Influate de sia patrino, de la infaneco Chu Lanlan amas Pekinan Operon. En la aĝo de 5 jaroj, ŝi kapablis kanti kelkajn famajn erojn de Pekina Opero. Kiam ŝi aĝis 11 jarojn, ŝi komencis lernadon pri Pekina Opero en lernejo. Ĉiumatene, ŝi komencis sin ekzerci en kanto kaj danco, poste en leciono, lernis de instruistoj kanton vorto post vorto kaj danco movo post movo.

De la jaro 2000, ŝi sinsekve partoprenis en grandskalaj prezentadoj de Pekina Opero. Ŝi trovis, ke la aŭskultantoj konsistas ĉefe el maljunuloj kaj mezaĝuloj.

"Pekina Opero havas multajn formalajn aferojn, movojn kaj prezentadojn, ĉio estas malfacile kompreneblaj por nunaj junuloj. Mi estas aktorino, naskita en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, mi scias la postulon de junuloj, kion ili kapablas kompreni kaj kion ili ne povas kompreni, tial mi volas servi kiel la ponto inter la tradicia arto kaj nunaj junuloj kaj popularigi Pekinan Operon en junuloj. Mi esperas, ke iutage junuloj amos ĝin, kiel mi."

Ĉina Pekina Opero naskiĝis antaŭ pli ol 200 jaroj, ĝi kombinas multajn artojn, kanton, dancon, prezenton, akrobataĵon, uŝuon kaj ion alian, ĝi estis populara tiam. Sekve de la rapidigo de vivritmo kaj atako de diversaj novaj aferoj, Pekina Opero estas pli kaj pli fora de la nuna vivo de junuloj. Chu Lanlan volas reliefigi kaj popularigi la tradician arton per iuj manieroj, ŝatataj de junuloj.

De tiam, ĉiutage Chu Lanlan pensis pri la afero kaj senĉese faris provon. En la jaro 2005, ŝi ĉeestis al tutlanda konkurso de junaj aktoroj pri Pekina Opero, okazigita de ĉina centra televizia stacio. En la finalo, ŝi unuafoje montris sian kreaĵon antaŭ la publiko. Ŝi elektis "Daiyu enterigas florojn", la verkon de ĉina fama majstro de Pekina Opero Mei Lanfang. Daiyu estas figuro en la ĉina fama antikva romano "Ruĝdoma Sonĝo", verkita de Cao Xueqin, kiu vivis en la ĉina dinastio Qing. La parto "Daiyu enterigas florojn" montras la triston de la figuro Daiyu, kiam ŝi vidis forvelkon de floroj. Laŭ kutimo, aktorino devas porti dikajn vestojn de Pekina Opero kaj esti ornamita dense, sed Chu Lanlan denove desegnis vestojn, precipe uzas mildan gazon por elmontri la delikatan figuron de Daiyu, ŝi ankaŭ uzis maskaron kaj aliajn modernajn kosmetikaĵojn, sed ne tradician ŝminkan manieron. Ŝi ankaŭ denove skribis vortojn kaj kompilis melodion. Tio kaŭzis grandan riproĉon. En la rondo de Pekina Opero, ekzistas tiaj ĉi vortoj, "Ne reformu famajn erojn." Sed Chu Lanlan ĝuste adaptis faman eron. Ŝi diris:

"Tiam, mi pensis, ke mi devas fari adapton, eĉ se mi ne sukcesos. Mi ne zorgas, ĉu mia ago estos konfirmata aŭ riproĉata. Tio estas grava, ke mi kuraĝe faris la unuan paŝon."

Tio kolerigis ankaŭ ŝian instruistinon, faman artistinon de Pekina Opero, sinjorinon Cai Yinglian.

"Tiam, mi sentis, ke ŝi agas arbitre. Ŝi estas altstatura kaj maldika, tre taŭga por la figuro de Daiyu, tute havas la kapablon bone prezenti la figuron . Sed ŝi agis arbitre, ŝmiris multe da pulvoroj. Estas ne stilo de Pekina Opero, Daiyu vivis en la antikva epoko, sed vi uzis modernajn kosmetikaĵojn kaj laŭ moderna bela stilo prezentis la antikvan personon. Ĉu la figuro estas antikva aŭ moderna? Figuroj en Pekina Opero finfine ne estas modernaj, ĉu?"

"Instruistino Cai diris al mi: 'Nenie diru, ke vi estas mia lernanto!'. Ŝi vere malkontentis. Tiam, premo el diversaj rondoj estis relative granda, mi sentis tre fortan izolatecon."

Sed la juna fraŭlino ne subiĝis de la premo. Kaj la premo fariĝis granda movforto.

"Antaŭe neniu faris ĉi tian aferon, mi volas fari tion. Mi volas fari aferon kun senco, sed ne ĉiutage ripeti saman laboron, ĉar ripetiga laboro ne havas signifon, ankaŭ ne povas igi vin esti memorata en la historio."

Ĉi tia persistado de Chu Lanlan kaŭzis atenton de Zhai Shujie, kiu laboras en televizia stacio.

"Pekina Opero estas tre bona ĉina tradicia arto, sed nun ekzistas la problemo, ke junuloj ne akceptas ĝin, ĉar la ritmo de Pekina Opero estas ne taŭga al la vivritmo de junuloj. Se junuloj ne ŝatas Pekinan Operon, Pekina Opero ne havos estontecon. Estas ĝojige, ke Chu Lanlan sin dediĉas al popularigo de la tradicia arto. Komence, ŝi ne trovis la taŭgan manieron, sed ŝi komprenis, ke tio estas grava, ke Pekina Opero alproksimiĝu al la nuna vivritmo de junuloj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto