Vizitu Forumon

Chu Lanlan: kombini Pekinan Operon kaj popularajn muzikojn

(GMT+08:00) 2010-02-05 18:05:55

Subtenate de Zhai Shujie, Chu Lanlan komencis pliigi modernan popularan muzikon en la tradician Pekinan Operon, per moderna maniero kantas por ke junuloj kapablu kompreni kaj lerni Pekinan Operon.

Chu Lanlan ankoraŭ elektis revizii famajn erojn, ĉar laŭ ŝi, homoj konas ilin, tio signifas merkaton. Post elekto, Chu Lanlan komencis serĉi la punktojn kombini Pekinan Operon kaj popularajn muzikojn. Ŝi denove kompilis melodion, pliigis faktorojn el piano, elektrogitaro kaj elektronika harmonizo en fragmentojn de Pekina Opero, desegnis konatajn vivscenojn por Pekina Opero, uzis la manieron de Rap en la fragmentoj, kies ritmo estas gajaj, pri la fragmentoj kun malrapida ritmo kaj varitona muzikaĵo, Chu Lanlan tenis ĉi tian trajton, nur pliigis tetrinkejan ĉelokan sonon, kiel aplaŭdon kaj jubilon por krei pasintecan atmosferon. Chu Lanlan ĉiam pensas.

Ŝi ankaŭ vaste kontaktis divers-stilajn muzikojn de la mondo. En la litkapo, ĉe televidilo kaj en aŭto, ĉie troviĝas diskoj muzikaj. Chu Lanlan tre ŝatas muzikon de irlanda fama muzikistino Enya Brennan. Edifita de la muziko de Enya Brennan, Chu Lanlan klopodis por krei eterecan kaj romantikan atmosferon en la ĉina fama fragmento "Ebria Kromedzino de Imperiestro". La fragmento montras ĉarmon de Yang Yuhuan, unu el ĉinaj famaj beluloj kaj kromedzino de ĉina imperiestro Li Longji en la ĉina dinastio Tang, en ebrieco.

"Tiu ĉi opera fragmento estas tre bela kaj montras iun ĉarman scenon. Mi pensas, ĉu mi uzos mildan muzikon? Tial, ni kantis aspiracie por ke la voĉo estu softa, ankaŭ malpliigis melodion por facila lerno."

Por elstarigi la mitan atmosferon, Chu Lanlan pliigis sonojn de sonorilaroj, ĉina plej antikva muzika instrumento, kaj modernan elektronikan harmonizon.

La kombino de Pekina Opero kaj popularaj muzikoj estis konfirmataj de multaj homoj, inkluzive de Cai Yinglian, instruistino de Chu Lanlan kaj fama artistino de Pekina Opero.

"Laŭ gusto de junuloj, kombino de tradicio kaj moderno celas altiri junulojn, ĉu ne bone? Mi vidis, ke tio estas tre bona."

Kaj ĉi tiuj kantoj estas bonvenigataj en amuzejoj. Fraŭlino Wei Li, kiu naskiĝis en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, ĝuste ofte kantas en kuniĝo kun amikoj aŭ kolegoj.

"Mi tre ŝatas tiujn kantojn, ili estas facilaj por kantado. Antaŭe, mi opiniis, ke Pekina Opero estas profunda kaj malproksima. Nun, mi interesiĝas pri Pekina Opero kaj volas apreci ĝin en teatro."

Chu Lanlan nomis la kantojn "Nova Pekina Opero" por distingi ilin disde tradicia Pekina Opero kaj populara kanto. Nun, Chu Lanlan ekpreparis prezentadon de "Nova Pekina Opero" en teatro.

"Nun, ni faras preparon, ankoraŭ ne difinis du programerojn. Mi volas fari integran dramon, sed ne simple amasigi la kantojn."

Chu Lanlan diris, ke kiam kondiĉoj estos maturaj estontece, ŝi fondos propran kulturan kompanion por popularigi plu Pekinan Operon.

Ni kune bondeziru al la fraŭlino, kiu persistas en sia propra sonĝo. Mi pensas, ĉu ŝi sukcesos aŭ malsukcesos, ŝi estas feliĉa, ĉar ŝi havas tiel belan sonĝon!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto