Vizitu Forumon

Pekino gastigos Mondan Atletikan Ĉampionadon, 2015

(GMT+08:00) 2010-02-08 16:26:28

La 8-an de februaro en Pekino la pekina Sporta Administracio kaj la ĉina Ŝtata Sporta Administracio anoncis en gazetara konferenco, ke Pekino gastigos la 15-an Mondan Atletikan Ĉampionadon, 2015.

Laŭ regularo de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj pri gastigo de la Monda Atletika Ĉampionado, 2015, la gastiganto-urbo devas trovi lokan entreprenon aŭ kompanion kiel oficialan partneron de la Monda Atletika Ĉampionado de 2010 ĝis 2015 kaj prezenti rajtojn kaj interesojn de sponsoro kaj liveranto. Baldaŭ fondiĝos laborgrupo por la gastigo. Ĝi konsistos el Ĉina Atletika Asocio kaj koncernaj administracioj de Pekino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto