Vizitu Forumon

Koncerto de komponaĵoj de Li Haiying

(GMT+08:00) 2010-02-17 14:50:35


Li Haiying

Karaj amikoj, hodiaŭ ni invitas vin apreci muzikaĵojn el "Granda koncerto de komponaĵoj de Li Haiying".

Direktate de la fama komponisto Li Haiying, la Kantona Filharmonio ludas preludon de la komponaĵo "Lunarko" kaj malfermas la koncerton. La orkestra komponaĵo estas adaptita laŭ la samtitola populara kanto de Li Haiying. En sonora klarionado aŭdiĝas infana ĥoro, la kunludo de piano kaj orkestro puŝas la temon de la komponaĵo al alta tajdo.  

Li Haiying, unu el la ĉinaj eminentaj komponistoj, naskiĝis en la ĉina suda provinco Guangdong, en la jaro 1954. De la infaneco li ŝatis muzikon kaj montris talenton pri muziko. 16-jara li aliĝis al la Yue-Opera Trupo kiel violonisto kaj post 5 jaroj, aliĝis al ensemblo de mararmeo kiel violonisto kaj komponisto. Pli poste, Li Haiying iam studis en la Kantona Xinghai-a Konservatorio, kaj diplomitiĝinte eklaboris en la Kantona Ensemblo, tie li verkis multe da tre popularaj kantoj.

La koncerto, pere de liaj komponaĵoj verkitaj en la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la lasta jarcento kaj en la 21-a jarcento, plene manifestas la evoluadon de la populara muziko kaj la socian ŝanĝiĝon post la reformado kaj malfermo de Ĉinio kaj esprimas lian humanecan spiriton kaj koncepton pri komponado.

Jen estas la kanto "Ĉien ekskursu", verkita de Li Haiying kaj kantita de Han Lei. La kanto estas verkita en 1993 kaj konata de multaj ĉinoj. Oni, precipe, vivantaj ekster hejmlokoj, tre ŝatas tiun ĉi kanton. Per fiereca kaj patosa melodio la kanto esprimas la animstaton de tiuj, kiuj, en la komenco de la reformado kaj malfermo de Ĉinio, forlasis sian hejmlokon kaj faris sian entreprenon en aliaj lokoj. Oni tiel kantas: "Ekskursu laŭ longaj vojoj kaj riveroj, silente tra dezertoj. Kie estas mia sonĝo? Mi vojadas en kantado tra la loko konata de multaj; retrorigardante, mi aspiras mian sonĝon en la malproksimo."

En la koncerto, la kantanto Han Lei esprimas sian dankon al la komponisto. Li diris, ke li dankas al sinjoro Li Haiying pro tiu ĉi eminenta kanto. Ĝuste pro prezentado de la kanto li estas aprobita kaj rapide multe konata.

La koncerto kun tute freŝa koncepto kunfandas transfakajn muzikajn faktorojn, kiaj simfonio, populareco kaj nacistileco; pro lerta uzado de modernaj lamplumo, dancarto kaj beletro, la sceneja tekniko kaj prezenta arto alte kunfandiĝas kaj unueciĝas. Tio ja estas ĝuoplena por la spektantoj.


Han Xue

Karaj amikoj, vi aŭdas la kanton "Mi ne volas diri", prezentita de juna kantistino Han Xue. La kanto estas tema kanto de televida teatraĵo "Junulino el alia loko". En la komenco de la 90-aj jaroj multaj gejunuloj el aliaj lokoj eklaboris en la delta regiono de la Perla Rivero en la provinco Guangdong, kie plej frue praktikiĝis la reformado kaj malfermo. Pro ilia diligenta laborado la loka ekonomio pli rapide leviĝis. La teatraĵo esprimas ĉefe ilian penigan laboradon, kaj la tema kanto "Mi ne volas diri" rapide cirkulis pro elsendado de la teatraĵo.

En la koncerto prezentis kaj multe da famaj gekantistoj, kiaj Liu Huan, Han Lei, Chen Ming kaj Mao Ning, kaj novicoj, kia Han Xue. Bonvole aprecu la kanton "Anny en mia koro", prezentitan de kantisto Mao Ning. La kanto, kreita de Li Haiying en la fino de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, ja estas klasika amkanto. Ĝi elverŝas la misterajn amon kaj destinan senton. Pro prezentado de la kanto Mao Ning ekfamiĝis.

La kanto tekstas jene: "Mi ne scias, kiam mi vidos vin, mian karan Anny. Kiam arbaj folioj kovros la teron post aŭtuna vento, mi ankoraŭ vin vokos en silento. Eĉ la vivo pasas jaron post jaro, mi ankoraŭ vin atendos en la ĉielo. Mi vidos vin kvazaŭ en sonĝo antaŭ miloj da jaroj, de tiam ni ne disiĝos en jarmiloj."

En la koncerto Li Haiying montras sian profundan artan lertecon. Li adaptas kaj eksplikas multe da popularaj muzikaĵoj per orkestro, kaj ankaŭ reaperigas per simfonio la imponajn adaptitajn muzikaĵojn por filmo kaj televida teatraĵo. Je la fino de nia hodiaŭa programero ni aprecu la orkestran melodion "Nigra glacio" de li adaptitan laŭ muziko de samtitola televida teatraĵo. Temas pri brava kaj sagaca batalado fare de publiksekurecaj soldatoj kontraŭ narkotaĵa vendado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto